Erzsi Könyves Tóth
Erzsi Könyves Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Könyves Tóth Erzsi |
Naskiĝo | la 12-an de februaro 1899 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 26-an de marto 1975 en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Lajos Cselle |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Erzsi Könyves Tóth [erĵi konjves tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Könyves Tóth Erzsi estis hungara aktoro, pupteatristo. Ŝia nobela antaŭnomo estis váradi, ŝiaj familiaj nomvariantoj estis Könyves-Tóth aŭ Könyves (Tóth).
Erzsi Könyves Tóth [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1899 en Budapeŝto, ŝi mortis la 26-an de marto 1975 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Erzsi Könyves Tóth frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra Akademio en 1922. Post siaj studoj ŝi aliĝis al hungarlingva teatro en Cluj (Rumanio). Inter 1926 kaj 1930 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Miskolc), poste al Teatro Csokonai (Debrecen), sed inter 1929-1935 ŝi ofte havis rolojn ankaŭ en Nacia Teatro (Szeged). Inter 1935 kaj 1944 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Post la 2-a mondmilito ŝi laboris en Teatro Madách, poste en la filma produktejo, fine jardekon en Pupteatro (Budapeŝto). En 1960 ŝi pensiuliĝis. Ŝi ricevis premion en 1957. Ŝi edziniĝis en 1924.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Hamleto - Ophelia
- Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- Otelo - Desdemona
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (ina ĉefrolo)
- József Katona: Bánk bán - Melinda
- Sándor Bródy: A tanítónő - Tóth Flóra
- Rostand: Cyrano de Bergerac - Roxane
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Hat hét boldogság (1939) – edzino de bankestro
- Erdélyi kastély (1940) – Petrescu Mária
- Déryné (1951)
Ŝia televizia rolo
[redakti | redakti fonton]- Mi újság a Futrinka utcában? (1962-1964, pupteatra serio)