Erzsi Rév

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsi Rév
Persona informo
Naskonomo Rév Erzsébet
Naskiĝo la  26-an de oktobro 1922(nun 1922-10-26)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 15-an de julio 1994
en Hungario Hajdúszoboszló (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Erzsi RÉV [erĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rév Erzsi estis hungara dancisto, aktoro. Ŝia karesnomo estis Snupszi [ŝnupsi], ŝia geedziĝa nomo laŭ hungarlingve kutima nomordo estis Kubin Jánosné, tio estus laŭ okcidenta nomsistemo Erzsébet Kubin.

Erzsi Rév [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1922 en Budapeŝto, ŝi mortis la 15-an de julio 1994 en Hajdúszoboszló.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsi Rév frue lernis dancon en Baleta Lernejo de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ŝi debutis en revuo en 1941. En la sekva jaro ŝi estis jam konata dancisto. Proksimume en 1950 ŝi aktoriĝis kaj aliĝis al migranta teatra trupo. En la teatra jaro de 1955 ŝi apartenis al Teatro József Attila, poste ŝi kun sia edzo translokiĝis al Vieno, poste al Svislando. Ili estis vendistoj. Ili hejmenvenis supozeble en la 1960-aj jaroj.

Ŝiaj filmroloj[redakti | redakti fonton]

  • Európa nem válaszol (1941) - florvendistino
  • Legény a gáton (1943)
  • Mese a 12 találatról (1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.