Erzsi Sándor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsi Sándor
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1885 (1885-07-28)
en Kluĵo
Morto 21-an de marto 1962 (1962-03-21) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Frat(in)o Mária Sándor
Edz(in)o Zoltán Bosnyák (subministro)
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

SÁNDOR Erzsi [pr. ŝa:ndor] estis hungara kantistino (soprano) naskiĝinta en Kolozsvár la 28-an de julio 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de marto 1962. Ŝi estis la pli aĝa fratino de operkantistino Mária Sándor.

Ŝia kariero[redakti | redakti fonton]

Erzsi Sándor estis disĉiplino de Ödön Farkas en Koloĵvaro, de Vilmosné Maleczky en la Muzikakademio de Budapeŝto, pli poste ŝi studis ankaŭ en Parizo. En 1905 dungis ŝin la Operejo en la rolo Lakmé (Delibes). En 1905–06 ŝi estis stipendiulino de Operejo, inter 1906 kaj 1930 ĝia solistino. Oni konsideris ŝin ne nur en Hungarujo, sed ankaŭ eksterlande unu el la plej bonaj koloratursopranoj. Grandsukcese ŝi ludis en Parizo, Ostendo, Vieno kaj Berlino. Ŝi estis ankaŭ elstara oratorio-kantistino (ekzemple Händel-oratorioj).

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1917 - imperiestra kaj reĝa kamerkantisto;
  • 1921 - eterna membro de la Operejo.

El ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Az Éj királynője (Mozart: A varázsfuvola);
  • Donna Anna (Mozart: Don Giovanni);
  • Fordiligi (Mozart: Così fan tutte);
  • Gilda (Verdi: Rigoletto);
  • Desdemona (Verdi: Otello);
  • Rosina (Rossini: A szevillai borbély);
  • Zerlinetta (Richard Strauss: Ariadne Naxosban);
  • Sophie (R. Strauss: A rózsalovag);
  • Mimi (Puccini: Bohémélet);
  • Gara Mária (Erkel F.: Hunyadi László);
  • Melinda (Erkel F.: Bánk bán);
  • Triopa virina ĉefrolo (Offenbach: Hoffmann meséi).

Fontoj[redakti | redakti fonton]