Escalante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Escalante
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 749  (2023) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 26′ N, 3° 31′ U (mapo)43.435555555556-3.5130555555556Koordinatoj: 43° 26′ N, 3° 31′ U (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Escalante (Kantabrio)
Escalante (Kantabrio)
DEC
Escalante
Escalante
Situo de Escalante
Escalante (Hispanio)
Escalante (Hispanio)
DEC
Escalante
Escalante
Situo de Escalante

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escalante [+]
vdr
Municipa teritorio de Escalante, nordoriente de Kantabrio.

Escalante [eskaLANte] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Trasmiera.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi limas norde kun Arnuero kaj Argoños, okcidente kun Meruelo kaj Hazas de Cesto, sude kun Bárcena de Cicero kaj oriente kun la golfeto de Santoña. La municipa ĉefurbo estas la loĝloko Escalante, sur valo ĉe la ekfluejo de La Fuentona. Ĝi distas 6 km de Santoña kaj 38 km de Santandero.

En la orienta parto de la municipo estas la marĉoj de Santoña, kie alfluas la rio de Argoños kaj la rivero Asón, krom la kanalo de Escalante.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 19,11 km² estas 762 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 762 loĝantoj estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: El Alvareo, Baranda, Cornoció, Escalante (ĉefurbo), Montehano, Noval kaj Rionegro.

Escalante perdis loĝantaron ekde la mezo de la 20-a jarcento, fakte 300 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia aktiveco, same kiel en multaj aliaj municipoj de la regiono, estas la unuaranga sektoro, tio estas, agrokulturo kaj brutobredado. Elstaras la produktado de cidro.

Heredo[redakti | redakti fonton]

De ĝia heredo elstaras du Havaĵoj de Kultura Intereso kun kategorio de monumento, nome:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]