Escatrón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Escatrón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50790
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 174  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 0° 20′ U (mapo)41.2870067-0.32506649999999Koordinatoj: 41° 17′ N, 0° 20′ U (mapo) [+]
Alto 140 m [+]
Areo 94,640067 km² ( 946 4.0 067 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Escatrón (Provinco Zaragozo)
Escatrón (Provinco Zaragozo)
DEC
Escatrón
Escatrón
Situo de Escatrón
Escatrón (Hispanio)
Escatrón (Hispanio)
DEC
Escatrón
Escatrón
Situo de Escatrón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escatrón [+]
vdr

Escatrón [eskaTRON] estas municipo de Hispanio, en la plej suda parto de la komarko Ribera Baja del Ebro kies ĉefurbo estas Quinto. Ĝi estas en la oriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Ebro el rigardejo Mirador del Tozal.

Escatrón estas municipa teritorio en la plej suda de la komarko Ribera Baja del Ebro, kie ĝi okupas teritorion sude de tiu pli granda de Sástago. La areo estas tute ĉe la valo de la rivero Ebro kun la teritorio tute sude de la riverfluejo.

La loĝloko Escatrón mem estas je 78 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la dekstra bordo de la rivero Ebro inter du meandroj, kaj sur la maldekstra bordo de la rivero Martín ĉe ĝia alfluejo en Ebron. Ĝi estas sur 143 msm.

La loĝloko mem estas konektita laŭ la ŝoseo A-221 kun Chiprana oriente, laŭ la ŝoseo A-224 kun Castelnou sude, laŭ la ŝoseo A-1404 kun Azaila okcidente kaj laŭ la ŝoseo A-221 kun Sástago norde, kaj de tie kun Alforque, Alborge kaj Cinco Olivas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn de iama setlejo de iberoj kaj romianoj. Escatrón tiam nomiĝis Skatro, eble derivita de la latina vorto «kastro», alude al kastrumo aŭ militista kampadejo kiu kontrolis la alfluejon de la rivero Martín en Ebron. Ankaŭ visigotoj loĝis tie.

Monaĥejo de Rueda.

La teritorio de Sástago estis konkerita el islamanoj en 1133 fare de Alfonso la 1-a, kiu sekvis la fluejon de Ebro el Zaragozo. En 1182 la reĝo Alfonso la 2-a donis al la monaĥoj de la Ordeno de Cistercianoj la loĝlokon kaj kastelon de Escatrón, por ke ili konstruu kolonion laŭ sia kutimo. Konstruado pluis el la 13-a ĝis la fino de la 14-a kaj komenco de la 15-a jarcentoj. La monaĥoj fakte alvenis tiem ekde 1202. La rilatoj inter la lokanoj kaj la abato de la monaĥejo ne ĉiam estis amikemaj; en 1389 la reĝo Johano la 1-a avertis al la abato "fray" Andrés Monsén ke li devas faciligi aliron al la riverhaveno por la grenkomercistoj de Barcelono kaj Tortosa.

La nomita Verda Kvartalo de Escatrón estas atestilo de la kunvivado de diversaj kulturoj kaj religioj; fakte la nomo aludas al la juda komunumo. La forpelo de la moriskoj de Escatrón okazis en 1610 kvankam, diference de aliaj proksimaj lokoj, la kristana loĝantaro ĉiam estis multe pli multnombra ol la islama, eble pro influo de la kristaniga laboro de la monaĥoj.

La preĝejo.

Jam en la 19-a jarcento, Escatrón estis kontrolita de la franca armeo en Marto 1809, kaj ekde tiam oni abandonis la monaĥejon ĝis 1814. Dum la karlismaj militoj, la loko estis okupita de karlismaj trupoj en decembro 1835, estre de Añón, kiu postulis monsumon el la lokanoj, sen ataki la ŝtatajn defendantojn rifuĝintajn en la fortikaĵo.​

En la dua duono de la 19-a jarcento alvenis fervojo al Escatrón. En 1865 oni fondis la fervojon Ferrocarril del Príncipe de Asturias, de Zaragozo ĝis Escatrón, cele al komercigo de la karbo produktita en la minbasenoj de Gargallo kaj Utrillas al la rivero Ebro. Sed tio haltiĝis kiam la fervojo alvenis al La Puebla de Híjar (1879); la sektoro el La Puebla de Híjar ĝis Escatrón kaj Caspe, estis konstruita en Oktobro 1893-1894.

En la 20-a jarcento, la militista puĉo de 1936 rezultis en konsekvencoj en Escatrón ekde la unuaj tagoj de la milito, ĉar meza de Aŭgusto milicaj kolonoj devenaj de Barcelono okupis la urbon kaj starigis kolektivisman reĝimon, estante Escatrón sub la kontrolo de la Regiona Konsilantaro de Defendo; nur preskaŭ du jarojn poste, nome la 12an de Marto 1938 al armeo de Franco konkeris la lokon.

Meze de la 20-a jarcento, oni konstruis en la municipo termoelektran centralon kaj minfervojon cele al uzado de lignito el Andorra kaj Escucha, kiu funkciis el 1953 ĝis komenco de la 1980-aj jaroj. Paralele oni konstruis Poblado, nova loĝeja kvartalo. La elekto de Escatrón por la instalado de tia centralo rilatis al la ebloj de akvodisponeblo, necesa por la funkciado de la centralo. Post la fermo de la centralo kiu konsumis karbon, en 2006 oni konstruis du novajn centralojn de kombinita ciklo.

Escatrón demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, sed en Escatrón oni plialtiĝis el ĉirkaŭ 2 000 loĝantoj al inter 3 000 kaj 3 500 pro la konstruado de la unua centralo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, sed poste kiel ĉe aliaj samregionaj lokoj oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 156 (2022) pro malproksimeco el la regiona ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo kun mudeĥareca sonorilturo.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. La ĉefa rimedo rilatis al la produktado de elektro, dum la iama agrikulturo tute dekadencis; el ĝia areo, nur 9,7% transformiĝis por irigacio, kaj la ĉefaj kultivoj estas cerealoj kaj olivarboj.

El vidindaĵoj menciindas la baroka preĝejo kun renesancaj kapeloj kaj grava ĉefretablo el alabastro de komenco de la 17-a jarcento devena de la apuda Monaĥejo de Rueda; la ermitejo de Santa Águeda kun mudeĥareca sonorilturo; la Sanktejo de Sankta Francisko Ksaviero, nome iama preĝejo de jam malaperinta konvento, aktuale ruina, de kiu konserviĝas nur parto de la preĝejo en kiu elstaras la du ĝemelturoj ĉe la iama pordego, dum tute estas malaperinta la klostro; el restaĵoj de la murego konserviĝis nur la Arko de Santa Águeda, nun kovertita en kapelo; blazondomo Casa de los Abades; la Malnova Ponto super la iama fluejo de la rivero Martín; la karlisma gvatoturo El Mocatero; la gotik-renesanca Monaĥejo de Rueda kaj ties hidraulikaj instalaĵoj, la domo de la boatisto kaj aliaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]