Eschenbach LU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo LU en Eschenbach LU staras por la svisa Kantono Lucerno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Eschenbach.

Eschenbach
Blazono de Eschenbach
Blazono de Eschenbach
Blazono de Eschenbach
Eschenbach
Eschenbach
Eschenbach
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47° 7′ 59″ N 8° 19′ 12″ O / 47.13306 °N, 8.32000 °O / 47.13306; 8.32000 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 59″ N 8° 19′ 12″ O / 47.13306 °N, 8.32000 °O / 47.13306; 8.32000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3439
Areo 13,19 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 6274
Komunumkodo 1026
Mapo de Eschenbach
Mapo de Eschenbach
Mapo de Eschenbach
vdr

Eschenbach estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 3439 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eschenbach situas 9 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Lucerno sur la akvodislimo inter la Reuss-Valo kaj la valo Seetal.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Eschenbach limas en nordo al Hochdorf, en nordoriento al Ballwil, en oriento al Inwil LU, en sudo al Buchrain kaj Emmen, en sudokcidento al Rain, kaj en okcidento al Rothenburg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Eschenbach situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, tio estas la tiel nomita Seetal-Fervojo.

La plej proksima alveturejo al la nacia svisa aŭtovojo A2 troviĝas en Emmen-Sudo en distanco de 8 km kaj al A14 en Gisikon en distanco de 7 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Eschenbach datiĝas el la jaro 924 kiel Eskinpah kaj Essinpahc.

La vilaĝo Eschenbach estis ĝis la jaro 1309 servuto de la Baronoj de Eschenbach. Ĉar Walter la 4-a partoprenis en la komploto por mudi la reĝon Albrecht, la Habsburgoj konfiskis lian posedaĵon kaj Eschenbach tiam apartenis ĝis la jaro 1385 al la habsburga distrikto Rothenburg. En 1385 la distrikto Rothenburg estis konkerita de la urbo Lucerno kaj fariĝis lucerna voktejo ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Eschenbach apartenis nun al helveta distrikto Hochdorf, el kiu fariĝis en la jaro 1803 la nuna lucerna distrikto Hochdorf.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej signifaj vidindaĵoj en Eschenbach estas la baroka katolika preĝejo kaj la cistercianina Monaĥejo Eschenbach kun ĝia monaĥeja preĝejo kaj la gastodomo kun la sunhorloĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]