Eschlikon TG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Eschlikon
Eschlikon
Blazono de Eschlikon
Malnova lernejo de Eschlikon
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Geografia situo CH1903: 714634 / 257801 (mapo)47.4618.959Koordinatoj: 47° 28′ N, 8° 58′ O; CH1903: 714634 / 257801 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3805
Areo 6,2 km²
Alteco 570 m super marnivelo
Poŝtkodo 8360
Komunumkodo 4724
Mapo de Eschlikon
vdr

Eschlikon estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 3 690 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 3 805 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eschlikon situas en okcidenta Turgovio inter Vinterturo kaj Wil ĉe la sudorienta flanko de la monto de Tuttwil. La komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Eschlikon, Wallenwil, Hurnen, Riethof kaj Than.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La najbaraj komunumoj de Eschlikon estas en nordokcidento Wängi, en nordoriento Münchwilen, en oriento Sirnach, en sudo Fischingen, kaj en okcidento Bichelsee-Balterswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Eschlikon situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Sankt-Galo. La stacidomo de Eschlikon estas servita de la regiona trajnlinio S35 de la fervojkompanio THURBO AG. La trajnoj veturas en duonhora kadenco. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Sankt-Galo al Zuriko. Al la svisa aŭtovojo A1 ekzistas alveturebleco 2 kilometrojn oriente en Münchwilen.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaj en la komunumo estas la multnobraj faktrabdomoj kaj precipe la malnova lernejo kun horloĝturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Eschlikon datiĝas el la jaro 1280 kiel Aeslikon. En mezepoko la plej granda parto de la bienoj en Eschlikon apartenis al la Monaĥejo Magdenau. En malfrua mezepoko ĝis la liberigo de Turgovio okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 regis en Eschlikon vokto de la Svisa Ĵurkomunumo.

La hodiaŭa politika komunumo Eschlikon kreiiĝis kadre de la turgovia komunumreformo la 1-an de januaro 1998 per la kunigo de la antaŭaj lokkomunumoj Eschlikon kaj Wallenwil, kaj la setlejoj Hurnen kaj Than, kiuj ĝis la fino de 1997 apartenis al la komunumo Horben.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]