Ferreruela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Escober de Tábara)
Ferreruela
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49550
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 431  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 6° 4′ U (mapo)41.765833333333-6.0719444444444Koordinatoj: 41° 46′ N, 6° 4′ U (mapo) [+]
Alto 826 m [+]
Areo 94,27 km² (9 427 ha) [+]
Ferreruela (Provinco Zamoro)
Ferreruela (Provinco Zamoro)
DEC
Ferreruela
Ferreruela
Situo de Ferreruela
Ferreruela (Hispanio)
Ferreruela (Hispanio)
DEC
Ferreruela
Ferreruela
Situo de Ferreruela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ferreruela de Tábara [+]
vdr

Ferreruela [fereRŬEla] aŭ Ferreruela de Tábara estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Tábara, en centro de la provinco. Ferreruela estas etimologie tradukebla al Forĝejeto.

Municipoj de la komarko Tierra de Tábara en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Escober de Tábara, Ferreruela de Tábara​ kaj Sesnández de Tábara, okupas totalan areon de 94,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 441 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 60 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono. Ĉirkaŭ 1850 integriĝis en la municipon Ferreruela la loĝlokoj Escober de Tábara kaj Sesnández de Tábara,​ kaj tiam ekhavis la municipa teritorio ties aktualan etendon.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado, krom ŝtonminejoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, romanikaj elementoj de preĝejoj, piedirado tra naturaj areoj, Sierra de la Culebra).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]