Escola Virtual (Portalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Escola Virtual (Portalo)
Priskribo Virtuala lernejo
Lando Brazilo
Retadreso www.ev.org.br
Lingvo(j) portugale
Posedanto Fundação Bradesco
Fondiĝo 2001
vdr

Escola Virtual (Virtuala Lernejo) estas portugallingva e-lernada portalo de Fundação Bradesco dediĉita al ofertado de senpagaj interretaj kursoj tute enretaj pri diversaj areoj, kiel administrado, kontado kaj financo, teknologio, persona kaj profesia disvolviĝo kaj edukado.

La portalo celas ebligi dumvivan lernadon ofertante didaktike organizitajn trejnajn vojojn, kapablajn generi engaĝiĝon per la uzo de plurmediaj rimedoj kaj interagaj ekzercoj.

Escola Virtual estas eduka portalo, kiu ofertas kursojn laŭ la brazila koncepto nomata libera kurso. En Brazilo, ene de la leĝo, tia kurso ne bezonas specifan leĝon por funkcii, nek postulas rajtigon kaj kontroladon de la Ministerio pri Edukado. Praktike ĉi tiu specifa tipo de kurso ne bezonas antaŭan edukadon kaj ĉiu institucio rajtas libere difini siajn nomon, programenhavon kaj laborkvanton.

Atestiloj donitaj de Escola Virtual povas havi sian aŭtentikecon kontrolita per ciferecaj rimedoj haveblaj sur la retejo de la institucio.

[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Escola Virtualportugale