Escurial de la Sierra
Escurial de la Sierra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37762 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 233 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 37′ N, 5° 57′ U (mapo)40.617222222222-5.9555555555556Koordinatoj: 40° 37′ N, 5° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 961 m [+] | ||
Areo | 20,97 km² (2 097 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Escurial de la Sierra [+] | |||
Escurial de la Sierra estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar kaj al la municiparoj Embalse de Béjar kaj Ruta de la Plata.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 237 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn dum la 20-a jarcento.
La plej parto de la municipa teritorio estas arbara ĉefe de kverkaroj (Quercus ilex kaj Quercus pyrenaica). Estas ankaŭ kelkaj kaŝtanarboj kaj aliaj gravaj arbospecioj, krom citisoj (Cytisus multiflorus) en malfermejoj kaj filikoj (Pteridium aquilinum) ĉe la kreskaĵaro de kverkoj. Pri faŭno, oni katalogis pli ol cent speciojn de vertebruloj, el kiuj multaj estas protektitaj. Inter mamuloj abundas la apro.