Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia
Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia
Aŭtoro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Eldonjaro 1907
Urbo Parizo [1]
Eldoninto Hachette
Paĝoj 39
Information icon.svg
vdr

Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia estas riĉe argumentita grava traktaĵo de L.L. Zamenhof, sub pseŭdonimo Unuel, aperinta unue en Fundamenta Krestomatio, represita en Originala Verkaro, p. 276-312. La eseo estis verkita en 1898 kaj prezentita, du jarojn poste, al la Franca Akademio de Sciencoj en traduko de Louis de Beaufront kaj Henri Vallienne.

Kiel aparta dokumento ĝi unue aperis en Parizo en la jaro 1907 ĉe Hachette.

La libron eldonis Sezonoj el Jekaterinburgo 53-paĝe en 1994 kadre de la Serio Scio kaj suplemento al Ruslanda Esperantisto.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia temas pri la politika sinteno de demokratia komunikado en la mondo kaj uzo de Esperanto kiel interkomunikilo por la homaro.

La Zamenhofa eseo komenciĝas per polemiko kontraŭ la homa tendenco bagateligi novajn ideojn. Kiel analogajn al la projekto de internacia lingvo ĝi prezentas la vojaĝon de Kolumbo al Ameriko, la enkondukon de vaporlokomotivoj, kaj la inventon de komuna alfabeto. Ĉiujn ĉi entreprenojn oni dekomence primokis, kaj eĉ kelkajn jarojn post la efektiviĝo troviĝis skeptikuloj pretaj teorie pruvi la neeblecon de kontroleblaj faktoj. Por eviti similan eraron ĉi-kaze, oni flankenlasu la antaŭjuĝojn kaj konsideru la aferon objektive.

Poste, Zamenhof malfermas la precipan parton de sia eseo per tiu ĉi demando. Fakte liaj ĉi-rilataj argumentoj pli koncernas la demandon, ĉu lingvo internacia estas dezirinda. Li unue dementas la timon, ke tio nepre "detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn": se tio okazos, li argumentas, "estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj." Eĉ estas tiel, laŭ Zamenhof, ke la enkonduko de komuna dua lingvo kondukus al la "granda fortiĝado kaj plena ekflorado" de la naciaj lingvoj, ŝirmante ilin de reciproka "kunpuŝiĝado". Dume la avantaĝoj por edukado, kaj por la interŝanĝado de ideoj kaj informoj kaj kulturaj produktoj, estas sendubaj.

En la mallonga ĉapitro 3-a, Zamenhof facile rebatas la "pseŭdo-sciencan babiladon", kiu pretendas ian nepran ligon inter etneco kaj lingvo.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

La kerna argumento de Zamenhof por la nepreco de internacia lingvo, en 4-a ĉapitro, estas tio, ke "la fortiĝantaj komunikiĝoj inter la homoj" postulas kiel eble plej oportunan solvon. Sed kiel ĉiu bone scias, kunrolas multaj motivoj en la homa komunikado. Oni volas efike interŝanĝi informojn kaj ideojn, jes. Sed oni volas ankaŭ persvadi, varbi, trompi, mistifiki, regi, ribeli, imponi, primoki, kaj tiel plu senfine. Aparte gravas la grupdinamikaj uzoj de diversaj lingvoj, per kiuj la homoj esprimas sian apartenon al iuj kaj distanciĝon de aliaj. Ne ĉiuj homoj aspiras lingvan identecon "komune homan," nek interesiĝas pri komunikado trans la limojn de sia propra kulturo. Eĉ tiuj, kiuj principe bonvenigas la ideon de komuna lingvo, ne nepre trovos la realon konforma al sia imago: ĉio povas ŝajni pli kompromisa, malperfekta, malfacila ol ĝi prezentiĝis en la fantazio. Oni eble preferos komunikan ordon, kiu ne pretendas perfektecon, ol pli egalecan kiu konfirmas la neatingeblon de la idealo.

En la sekva ĉapitro li klopodas pruvi, ke "lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta". El tiu ĉapitro, kredema leganto certe ricevus impreson de lingvo eksterordinare, eĉ timige perfekta; pli skeptika kaj lingvistike klera eksuspektus pri trompo. Postaj studoj efektive ne subtenas la takson de Zamenhof, ke Esperanto estus lernebla en 2% de la tempo bezonata por "natura" lingvo; nek la ideon, ke iun ajn bonan regulon aŭ esprimon oni povas senplue enkonduki en la lingvon; tamen certan troigemon oni povas pardoni al li, ĉar la bazaj argumentoj estas bone bazitaj kaj elproveblaj en la praktiko. Pli riska estas la subteksta mesaĝo: ke Esperanto estas efektive supera al la lingvoj, en kiuj liaj legantoj elformis siajn identecojn kaj per kiuj ili negocis por si piedbazon en minacoplena mondo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. la librokovrilo montrata estas tiu de la eldono de 1994

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]