Eseo pri blindeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Eseo pri blindeco (originale portugale Ensaio sobre a cegueira) estas romano eldonita en 1995 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj kune kun Ĉiuj homoj kaj La Evangelio laŭ Jesuokristo. Saramagos priskribis ĝin kiel “la romano, kiu pentris, kritikis kaj senmaskigis socion putran kaj mismuntitan”. Ĝi estas romano psikologia, rakontita de ĉioscia rakontanto speciale centriĝinta en la ĉefa rolulo, kiu estas la kuracistedzino.

La profunda egoismo, kiu markas la malsamajn rolulojn en la lukto por la postvivado, fariĝas parabolo de la nuna socio, transcendante tiel la signifon de blindeco preter la fizika malsano mem.

Io faras ĉi tiun romanon tre propreca. La aŭtoro realigas la originalan procedon ne doni la nomojn de la pluraj roluloj. Nur la detalega priskribado, kiun li donas pri ĉiu el ili, ebligas la klaran identigadon fare de la leganto. La aŭtoro priskribas la rolulojn pere de iu elstara trajto kiel la edzino de la kuracisto, la virino kun la malhelaj okulvitroj, la infano, la strabismulo, ktp.

Ĉi tiu romano havas daŭrigon en Eseo pri la klarvideco.

“Mi kredas, ke ni ne blindiĝis. Mi kredas, ke ni estas blindaj, blinduloj vidipovaj, blinduloj kiuj, vidante malvidas”.

José Saramago en ''Eseo pri blindeco''.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Temas pri viro kiu subite kaj neeksplikeble blindiĝas kiam li estas en sia aŭtomobilo meze de la strato. Terurege, lia blindeco estas ege kontaĝa kaj baldaŭ pli kaj pli da homoj blindiĝas. Kaj kiam pli kaj pli da homoj blindiĝas io ajn povas okazi...


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.