Eskimoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eskimoj
popoloetno
popolo
Suma populacio
170000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
eskim-aleuta lingvarorusa lingvoangla lingvodana lingvo
Religio
luteranismo
vdr

Eskimoj estas kolektnomo por la arktaj popoloj de la norda polusregiono. Oni taksas, ke ili nombras je ĉirkaŭ 180 000 homoj (2021).[1]

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ ilia propra nomado oni devas distingi almenaŭ kvin grupojn, kiuj parolas malsamajn, tamen proksime parencajn lingvojn:

"Eskimo" laŭ la hodiaŭa maĵoria opinio de lingvistoj venas el la lingvo de najbaraj Kri- kaj Algonkin-indianoj. R. H. Ives Goddard de la institucio Smithsonian'a derivis la vorton de formo "ajaskimeŭ", t.s. "faranto de neĝŝuoj". La antaŭa klarigo de "eskimo" kiel "viandomanĝanto" aŭ "nekuirita-fiŝomanĝanto" hodiaŭ ne plu estas akceptita, tamen tiu misa interpretado kaŭzis intertempan malakcepton de la vorto "eskimo" inter politike-ĝustemaj persongrupoj. La proponita anstataŭiga nomado "inuito" ne taŭgas por ĉiuj eskimoj ĉar temas pri nur unu grupo el pluraj. La internacie konata kooperativo de Kabo Dorset en la Nunavut-teritorio ekde sia fondiĝo ĝis hodiaŭ senŝanĝe nomas sin "West Baffin Eskimo Cooperative (WBEC)“, t.e. Okcidenta Baffin Eskimo-Kooperativo.

Eskimoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 15an ĉapitron "Fabeloj de la Eskimoj" al komentoj pri tiu popolo; poste ŝi rakontas interesan fabelon pri virino kiu adoptas urson; dua fabelo temas pri kiel korvo estas nigra en konflikto kun ansero.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Inuitoj prezentataj. (2021). Inuit Circumpolar Council (ICC). https://www.inuitcircumpolar.com/
  2. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 127-132.