Eskviro
Aspekto
Eskviro[1] (latine: dapifer, france: écuyer de cuisine, germane: Truchseß) estis mezepoke kuireja ĉefo kaj samtempe la unua ĉetabla servisto de monarko. Poste li fariĝis supra inspektisto de la funkcio de kortega vivo.

Dum la Germana Regno ekde Oto la 1-a tiu ĉi servo apartenis al la t.n. arki-servoj. Ĝis 1623 estis la arkieskviro la princelekto de Palatinato, poste la princelekto de Bavarujo; sekvis inter 1706 kaj 1714 denove la palatinata, sed ĝis la regna malapero ree la bavara.
Hereda eksviro estis la grafo de Waldburg. En Aŭstrio la eskvira rango estis tuj post tiu de la ĉambelano. Paralela aŭtomata prebenda posedo oftis.
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Truchseß" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 19. Leipzig 1909, p. 754