Espéranto-info

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Espéranto-info estas franca revuo kaj duamonata kaj sendependa. Ĝia objekto celas informi, per denaskalingvo (france), la publikon pri la movado, pri internaciaj komunikaj problemoj kaj pri egalecaj lingvaj avantaĝoj de esperanto por parolantaj ŝanĝoj inter homoj sen komuna lingvo kiel gepatra lingvo[1].

La revuo estas produktita regule jam de 1994. Unue trimonata, ĝi iĝis dumonata en 2000 kaj entenas 24 pagojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Marte 1994, Robert Llorens aperigas la unuan bultenon Espéranto-info. Ĝia unua paĝa ĉefartikolo titolita : "Découvrons l'Espéranto" (Malkovri Esperanton), priskribas rapidan historion pri deziro de logika lingvo citante Maupertuis (Mopertui) kaj Descartes (Decart) kaj elmontras la celon de tiu bulteno : « Per tiu modesta bulteno, ni celas montri ke komuna kaj neŭtrala lingvo estas necesa por protekti ĉies nacian lingvon kaj kulturon. » Multaj kaj ankoraŭ aktualaj estas la lingvaj pripensadoj.

Troviĝas ankaŭ multaj artikoloj pri lingvaj problemoj kaj la strukturo de Esperanto. Ĝi informas pri la radioj kaj televidoj en Esperanto tra la mondo kaj prezentas « Tintin » (Tinĉjo) en esperanto : « La Krabo kun oraj pinĉiloj ».

Komputile realiĝas la kadroj kaj tekstoj. La ilustraĵoj aldoniĝas al la maketo. Oni fotokopias la bultenon (nigre kaj blanke, formato A4).

Marte 1995 : la koverto estas verda kaj la folioj gluitaj. La dujaraĝa asocio Espéranto-info ricevas oficialan statuton (leĝo pri asocioj 1901). De tiam, ĉeke pageblas kaj la asocio malfermas konton ĉe la poŝto. Komencas la rubriko tra la mondo kiu prezentas tutmondajn renkontojn. Oni elvokas la rolon de la asocio kaj ĉi foje oni aldonas : « Cele al informado pri Esperanto, precipe ĉe la neesperantistoj ». Oni honoras Lydian (filinon de Zamenhof) en la unua paĝo de la koverto kiu de nun estas ilustraĵo kaj komencas la historia paĝo.

Decembre 1995 : la koverto de la bulteno iĝas dukolora kaj la du mezaj paĝoj iĝas « tra la mondo » kiu aperas sur mondmapa fondo. Ĝis estas agrafita kaj la aspekto estas pli agrabla.

567 abonantoj en tiu kvara jaro. Robert Llorens petas ke ĉiu abonanto trovu alian abonanton por duobligi tiun nombron. Li ambicias akiri 5 000 abonantojn kaj aĉeti butikon por vendi librojn, doni kursojn kaj eldoni la revuon. Poste, li alvokas al donacoj.

N° 14 Kreado de kovertglumarkoj por konatigi « ESPERANTO-info »-n.

N° 15 Robert Llorens informas ke la revuo esta lia propra faraĵo : elekto de artikoloj, traduko, enpaĝigo, korekto, sendo, plus korekto de proponantaj kursoj en la revuo kaj sendo de libroj ! Li klopodas disvolvi la rubrikon « legantkuriero » kiu kruele mankas malgraŭ preskaŭ 600 abonantoj.

N° 21 Ek de la 6-a jaro, ĉiam ok dukoloraj paĝoj sed verdaj kaj poste maronkoloraj.

N° 22 Robert Llorens anoncas sian baldaŭan foriron post farado de la du venontaj revuoj ; li alvokas al anstataŭanto.

N° 23 Petskribo pri Esperanta opcio al abiturienteco, laŭ la iniciato de « Esperanto Vive » en Chambéry (Ŝanberi). Li refoje petas anstataŭanton. 82 jaraĝa, li ankoraŭ povas partopreni sed ne plu kapablas labori sola. Li laboras per sia propra materialo (komputilo, printilo, ktp...).

N°24 Decembre 1999, lasta revuo de Robert Llorens kiu ankoraŭ serĉas anstataŭanton kaj salutas la legantojn : « Esperantistaj geamikoj, mi adiaŭas vin. » En tiu revuo, ni legas artikolojn pri KoToPo en Lyon (Lion) ; la vojaĝo tra la mondo de Maryvonne kaj Bruno Robineau dank' al la «Pasporta Servo».

N° 25 Robert Tosoni ekzorgas pri la afero kaj ekde 2002, Esperanto-info iĝas dumonata. Eldonante sian unuan revuon, li modifas la tarifon kaj sin prezentas. La revuo daŭre traktas kelkajn aspektojn de la lingvaj problemaroj ; oni ankaŭ trovas dulingvan paĝon.

N° 26 Estas solvoj pri la akcentproblemo en Esperanto. Troviĝas artikoloj en la franca tradukitaj el Esperanto : vegetarismo, poŝtelefono...

N° 37 Okupiĝas nun pri la revuo Francis Bernard kaj Monique Robert (abonantoj ekde la numero 6 kaj iom helpantoj). Foje, Céline Bernard partoprenis realigante bildstriojn (france : BD), ludojn, desegnojn aŭ enpaĝigon, En la 24a paĝo, la PIV tronas en lavendoj kaj papilioj.

N° 39 Ekvidiĝas la stelulbildoj. Oni enmetas kolorigontajn birdojn kaj florojn el Florence kaj Emmanuel Desbrieres ; kantoj kun agordoj kaj tradukoj ; la letero de Hadès, dulingva reportaĵo pri monda regiono el Guillaume Roussel kaj sia skipo.

N° 90 Septembre 2011 Céline Bernard nova redaktanto ; Monique Robert kaj Francis Bernard plu partoprenas ; Rolande Cleizergue zorgas pri la ludpaĝo. La celoj de la revuo preciziĝas :

  • motivi la novulojn al lernado de la lingvon,
  • malkovri la eblecojn de la lingvo por kuraĝigi la komencantojn,
  • konatigi la Esperantan movadon,
  • instigi la abonantojn al varbado de novaj esperantistoj; do tiucele necesas uzi la francan lingvon. Tamen, dulingvaj artikoloj permesas alkutimiĝi al la lingvo Esperanto aŭ tutsimple legi nur en Esperanto.

La artikoloj prezentas ekzemplojn de la utileco de Esperanto, proponas renkontojn, librojn, ekzercojn, kantojn kaj ludojn, montras la malfacilaĵojn de internacia komunikado, kaj la avantaĝojn de la lingvo Esperanto[2].

La asocio Espéranto-Info[redakti | redakti fonton]

Esperanto-info estas ankaŭ la nomo de la asocio kies sidejo situas en la departemento Lozère (suda Francio) ; ĝi precipe celas eldoni la revuon Esperanto-info[3].

Verda Esperantista Stelo[redakti | redakti fonton]

Esperanto star.svg

Aldone, Esperanto-info atribuas distingaĵon "Verda Esperantista Stelo[4]" al urboj aŭ komunumoj, vilaĝoj kiuj subtenas Esperanton aŭ laŭ la nombro de esperantistoj proporcie al la nombro de loĝantoj. La peton faras la prezidanto de la urba Esperantista klubo al Alain Gabiller (iniciatinto de tiu Etoile Verte Espérantiste (E.V.E.)[5].

La distingaĵo « Verda Esperantista Stelo » por la francaj komunumoj estis kreita en 2005 kaj en 2017 la listo jam kalkulis jam ĉirkaŭ 230 lokojn.

Baremo

  • 1 stelo ĝis 500 loĝantoj
  • 2 steloj inter 500 kaj 1000 loĝantoj
  • 3 steloj inter 1000 kaj 2000 loĝantoj
  • 4 steloj inter 2000 kaj 5000 loĝantoj
  • 1 stelo por 1000 loĝantoj en la komunumo de pli ol 5000 loĝantoj.

Referencioj[redakti | redakti fonton]

  1. L'Espéranto ouvre sur le monde... depuis Coperlac : Midi libre du Vendredi 19 mars 2004, page C "Pays de Lozère
  2. Vidu artikolo en « Midi Libre » de la 19-a de marto 2004, paĝo C, Lozère
  3. En la revuo « S!LENCE », n° 375, januaro 2010, paĝo 20, vidu artikolon pri Espéranto-info.
  4. La verda stelo mem estas tradicia historia simbolo de Esperanto.
  5. Foto de la diplomo donita al la urbestro de Sainte-Savine