Esperaĵo
Esperaĵo | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | esperaĵo.net |
Lingvo(j) | ![]() |
Posedanto | Eriko Demaro, Mikaelo Kastro |
Registriĝo | Ne deviga |
Fondiĝo | 2021 |
Stato | Aktiva |
Esperaĵo estas reta studio kaj eldonejo, kiu ofertas ciferecajn amuzaĵojn (bitlibrojn, mangaojn, filmojn, seriojn, sonlibrojn) tradukitajn en Esperanton (sen kopirajta permeso de la aŭtoroj), celante junan kaj mezaĝan publikon. Ĝi estas senpaga servo, farita de volontuloj, kiuj ne profitas de la alŝutaĵoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Esperaĵo estis kreita de Eriko Demaro (ankaŭ konata kiel Ursamour) en februaro 2021.[1] Ĝia kreiĝo estiĝis pro la «nehavo de popkulturaĵoj ŝateblaj kaj ĝueblaj de la plej junaj generacioj de esperantistoj kaj lernantoj» kaj pro tio, ke «kopirajtotenantoj ne kutimas favori Esperanton iel ajn. Dum grandaj firmaoj ne interesiĝas pri la lingvo, iu devos okupi tiun vakan postenon».[2]
Unue ĝi estis kreita por disdoni tradukon de la mangao Ŝtala Alkemiisto, sed post la komenco de la dubladprojekto de la animea filmo Via Nomo en aprilo 2021, la retejo pligrandiĝis kaj iĝis organizo. La 12-an de aprilo 2021[3] kaj la 24-an de novembro 2023 lanĉiĝis la antaŭfilmoj unua kaj dua, respektive. La premiero de la kompleta filmo okazis la 8-an de decembro 2023.[4]
Dume, en junio 2021 aperis traduko de La plej danĝera ludo, rakonto de usona verkisto Richard Connell. En aŭgusto de tiu jaro, la eldonejo ekpublikigis Sirena Melodio − Akvo fare de japana mangaisto Pink Hanamori.[5] En 2022 komenciĝis la publikigo de aliaj mangaoj; Maristo Luno de Naoko Takeuĉi, je la ritmo de po unu ĉapitro en monato kaj Ranma ½ de Rumiko Takahaŝi.[6] En 2023 aperis Ĝenaj Eksterteranoj, ankaŭ de Takahaŝi, sporta mangao Mirai, la estonteco de futbalo kaj drama verko Najtingalo sub la noktomeza suno. En 2024 publikiĝis esperantigita animacia serio Skubi-Du! Kompanio Mistero, Espera Stelo, Sekreto de la tria planedo, la unua komikso de la serio Carland Cross kaj la novelo de John William Polidori La vampiro.[7]
Eĉ se la publikigoj estas neoficialaj, la agado de Esperaĵo en la mangaa kampo (tre konata bildliteratura ĝenro en la 21-a jarcento, en kaj ekster Japanio) pligrandigis la katalogon de tiaĵoj en Esperanto (ĝis tiam, nur du mangaoj estis eldonitaj serioze: Nudpieda Gen en 1982 kaj La Flambirdo en 2001).[8] Nun multaj volontuloj kuniĝas per Esperaĵo, kaj kombinas siajn spertojn por krei kunlaboraĵojn.
Katalogo
[redakti | redakti fonton]Mangaoj
[redakti | redakti fonton]- Maristo Luno
- Ranma ½
- Ŝtala Alkemiisto
- Sirena Melodio − Akvo
- Ĝenaj Eksterteranoj
- Mirai, la estonteco de futbalo
- Najtingalo sub la noktomeza suno
Filmoj
[redakti | redakti fonton]Serioj
[redakti | redakti fonton]Bitlibroj
[redakti | redakti fonton]Sonlibroj
[redakti | redakti fonton]Markemblemoj
[redakti | redakti fonton]
Ekde sia fondiĝo en februaro 2021, la retejo trapasis du ŝanĝojn de markemblemo/aspekto. La ĉefaj elementoj de la unua aspekto estis la mikrofono, kiu figuras la dubladan entreprenon de la organizo, kaj la verda koloro.
La dua markemblemo efektiviĝis en novembro 2022, celante koheran unuecon por la aspekto de la retejo, kun la elekto de nova korporacia koloro kaj emfazo en la litero E, kiu koloriĝas per tri malsamaj verdoj. La mikrofono malaperis, por montri la diversecon de enhavoj kaj ne sugesti, ke temas nur pri dubladstudio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://esperaĵo.net/verkistoj/eriko-demaro/
- ↑ https://esperaĵo.net/espero/pri-ni/
- ↑ https://www.youtube.com/watch?v=bsyxCuzuLUg
- ↑ https://twitter.com/Esperajxo/status/1733195952175911422
- ↑ https://twitter.com/Esperajxo/status/1427717702265839617
- ↑ https://twitter.com/Esperajxo/status/1595902693800923136
- ↑ https://www.reddit.com/r/Esperanto/comments/1gfzfks/la_vampiro_haloventaŭga_novelo_en_esperanto/?utm_source=share&utm_medium=web3x&utm_name=web3xcss&utm_term=1&utm_content=share_button
- ↑ http://retbutiko.be/en/ero/flamb