EsperanTago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ET
Nomo EsperanTago
Regiono Italio
Periodo Plurfoje ĉiujare
Organizanto Itala Esperantista Junularo
Ekzistas ekde 2008
Celgrupo Junularo
Informa retpaĝo http://iej.esperanto.it
Fota retpaĝo Ĉe PicasaWeb
vdr
Grupa foto de la partoprenantoj la unuan EsperanTagon, en la sidejo de la Bolonja Esperanto-Grupo, la 22-an de junio 2008.

EsperanTago estas esperantista renkontiĝo unutaga, mastrumata de la Itala Esperantista Junularo en pluraj italaj urboj, okazanta plurfoje ĉiujare, kaj kies celgrupo estas junuloj loĝantaj en Italio kiuj emas alproksimiĝi la italan Esperanto-movadon.

La iniciato estis lanĉata en 2008 kun la celo, ke homoj, kiuj antaŭ nelonge lernis la lingvon kaj ekkonis la movadon, povu renkonti aliajn esperantistojn sen esti devigataj partopreni unusemajnlongan renkontiĝon kiel la Internacia Junulara Festivalo, la nura alia Esperanto-renkontiĝo, kiu kutime okazas en Italio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua EsperanTago okazis la 22-an de junio 2008 en Bolonjo, danke al kunlaborado de la Bolonja Esperanto-Grupo. Ĝia oficiala nomo estis Eksomera Renkontiĝo – Unua EsperanTago.

La dua renkontiĝo okazis la 22-an de aŭgusto 2008 en Grosseto, samtempe kiel la malfermiĝo de la tiujara Itala Kongreso de Esperanto. Tiam la partoprenantoj estis ofertataj viziton al la etruska tombejo en Roselle, malmulte fore de Grosseto.

La sekvan tagon, la estraro de la Itala Esperantista Junularo anoncis, ke la tria EsperanTago okazu en Lucca, alia urbo en Toskanio, la 2-an de novembro 2008, samtempe kiel la famkonata komiksa festivalo Lucca Comics.

La kvara EsperanTago okazis en Torino la 19-an de junio 2008, al kiu partoprenis 9 Esperantistoj de Milano kaj Torino. Dum la EsperanTago pluraj eventoj pri la 150-a jarreveno de la unuiĝo de Italio okazis.

Numero Nomo Dato Urbo Partoprenantoj
1 Eksomera Renkontiĝo - Unua EsperanTago[1] 22-a de junio 2008 Bolonjo 16
2 Finsomera Renkontiĝo - Dua EsperanTago[2] 22-a de aŭgusto 2008 Grosseto 8
3 Tria EsperanTago[3] 2-a de novembro 2008 Lucca -
4 Kvara EsperanTago[4][5] 19-a de junio 2008 Torino 9

Referencoj[redakti | redakti fonton]