Esperanta Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanta Respubliko
organizaĵo
Komenco aprilo 2007 vd
Moto Libereco, Egaleco kaj Akuzativon!
Eguzkitarako Betaurrekoak!
Lingvoj

Esperanto
eŭska lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Esperanta Respubliko (en la ekzilo) estas ŝerca institucio, parodio de la Esperanta Civito.

Ĝin fondis en Santandero, komence de aprilo 2007, anoj de la Ibera Skolo.

Ĉiu ajn persono rajtas aldoni sian nomon kaj deziratan postenon al la listo de t.n. Novaj R-anoj (t.e. Respublikanoj). La 13an de aprilo 2007 ĝi havis 38 anojn kaj ĉ. 38 Ministrojn (suma nombro: 38).

Signifoj[redakti | redakti fonton]

Eblas kompreni la fondon de la Esperanta Respubliko kiel spegule deforman karikaturon, satironparodion de la fondo de ŝtateskaj institucioj en Esperantujo konsiderataj de multaj kiel "fantomaj" aŭ "virtualaj". Tiu karikaturo iasence similas al parodioj de religioj, ekzemple Nevidebla Rozkolora Unukornulo kaj Fluganta Spagetmonstro. En Finnlando estas konata la tramologio (finne sporalogia, proponita de la skeptikulo-astronomo Nils Mustelin), kiu antaŭdiras la homan sorton observante la precizajn poziciojn de la tramoj en la urbo Helsinko je la momento de naskiĝo de la koncerna persono kaj per numerologiaj konsideroj pri la tramlinioj.

La Esperanta Respubliko povus esti ankaŭ protesto kontraŭ la maniero per kiu la Esperanta Civito akaparis, laŭ certaj opinioj, al siaj membroj la priskribon "civitano de Esperantujo".

Povas temi ankaŭ pri aludo aŭ omaĝo al la Dua Hispana Respubliko (1931-1939) kaj al respublikismo ĝenerale.

Alia interpreto estas proponita: temas pri fondo same fakta kaj reala kiel tiu de similaj projektoj menciitaj. De ĝia fondiĝo, en nur kelkaj tagoj, la anaro (kaj "ministraro") preskaŭ duobliĝis, ĉiufoje per aktiva aniĝo de personoj eksteraj al la originala grupeto de fondintoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligoj[redakti | redakti fonton]