Listo de radioj kaj podkastoj en Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanta radio)

Kelkaj radiostacioj havas regulajn programerojn en Esperanto. Kelkajn elsendojn oni povas aŭskulti ankaŭ aŭ nur per komputilo konektita al la interreto. Ankaŭ estas vigla kulturo de esperantlingvaj podkastoj.

Listo de radiostacioj[redakti | redakti fonton]

Nomo Ekesto kaj fino Statuso Priskribo
Radio Vatikana[1] 1977 aktiva Ĝiaj elsendoj enhavas informojn pri la agado de la Papo, Vatikano kaj lokaj Eklezioj kaj novaĵoj religiaj kaj sociaj.
Esperanta Retradio[2][3] 1998 aktiva
Radio Havano Kubo[4] 2002 aktiva
Melbourne Ethnic Community Radio en Esperanto (3ZZZ Radio)[5] 2004 aktiva Radio 3ZZZ (trifoja Z) estas la plej granda multgenta radia stacio en Melbourne, Aŭstralio, konata sub la anglalingva nomo Ethnic Community Broadcasting Association, kiu elsendas programojn en diversaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.
Muzaiko[6] 2011 aktiva
Ĉina Radio Internacia[7] 1964-2021[8] neaktiva Daŭre havas Esperanto-retejon sed ne plu elsendas per radio.
Radio F.R.E.I. el Erfurto, Germanujo[9] 2012-2021 neaktiva

Radio Aŭstria Internacia ekde novembro 2002 ne plu havas programon en Esperanto kaj Radio Esperanto ne respondas en tiu retpaĝo.

Listo de Podkastoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Nomo Ekesto kaj fino Priskribo
Radio Verda · Radio Verda 1998 - 2013 Radio Verda estis pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT el kanado.
Esperanta Retradio[2][3] 1998
Esperanto-Radio-Arkivo 2003? - 2009
Panama Radio en Esperanto 2004 - 2005

2010 - 2010

2023 -

Podkasta serio tute en Esperanto, precipe pri Panamo, farita de Roberto Perez-Franco, en tri periodoj:

La tri periodoj elŝuteblas per la sama RSS.

esPodkasto – ĝoju aŭ freneziĝu! Arkivigite je 2007-02-24 per la retarkivo Wayback Machine 2005?
Ĉi Tie Nun · Ĉi Tie Nun 2006 - 2007
Junula Radio Internacia 2006
Podkasto Roĝer Borĝes 2006
Radio Aktiva - http://radioaktiva.esperanto.org.uy Arkivigite je 2021-06-08 per la retarkivo Wayback Machine 2006 - 2008
Varsovia Vento ·podkasto.net [10] 2006
Kern.punkto 2014
Movada vidpunkto 2015
Pola RetRadio [11] 2011
Podkasto de Egalecen[12] 2017
La Bona Renkontiĝo 2017 Podkasto de Stela Besenyei-Merger: Kiel organizi esperantaj renkontiĝoj?
Fremdulo en Francio[13] 2020 Pola interŝanĝa muzikstudento parolas pri sia vivo en Francio
LBR: Kreski kun Esperanto[14] 2020 Intervjuoj de Stela Besenyei-Merger kun denaskaj Esperantistoj kaj siaj parencoj.
Mia podkasto pri sano [15] 2020
Scivolemo Podkasto[16] 2020 Sonoj de la videoj de la jutuba kanalo Scivolemo kreita de la projekto Scivolemo.
La Malfamuloj [17] 2020 "La Malfamuloj" estas opinia kaj ŝercema programo, ĝi estas parto de pli granda projekto nomata "La Kompanio".
Ne Parolu pri Esperanto [18] 2021 Farita de Chus, Kataluna Esperantisto kiu ankaŭ produktas propralingve. Li invitas fakulojn por paroli pri specifaj temoj, kiuj ne estu Esperanto mem.
BabiBEJO[19] 2021 Podkasto de BEJO
Ludi ol Labori[20] 2022 "Ludi ol Labori" estas parto de La Kompanio. Farita de Catie kaj Carlos, kie ili ludas kelkajn ludojn, demandas strangajn demandojn, kaj rakontas nekredeblajn novaĵojn de la mondo.
Mitoj[21] 2022 "Mitoj" estas parto de La Kompanio. Carlos rakontas pri mitologioj de la mondo.
La Famuloj[22] 2022 "La Famuloj" estas parto de La Kompanio. Pietro kaj Carlos rakontas pri la vivo de vere gravaj kaj famaj figuroj de nia hodiaŭa mondo, kiel Elon musk, Patrino Teresa, kaj pluraj aliaj.
Bobelarto[23][24] 2022 Podkasto pri literaturo de Stela Besenyei-Merger kun gastoj kiu laŭtlegas mallongajn rakontojn.
Usone Persone[25] 2022 "Hans Becklin, Rafa Nogueras kaj Brandon Sowers bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale."
Aŭskultu!![26] 2023 Unutemaj mallongaj epizodoj, ofte samtemaj kiel la hispana "Manchapod".

Historio de Esperanto-radio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Esperanto en Radio.

Historiaj radioelsendoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]