Esperanta seminario en Wanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanta Seminario en Wanda okazis en urbo Wanda, Argentino, de la 2-a ĝis la 5-a de novembro 2006. "Esperanta Seminario - Pollando, la patrujo de Ludoviko Zamenhof. Tra la spuroj de la pola enmigrado en Wanda" estis la tuta nomo de la seminario.

Temis pri seminario pri la polaj kulturo, lingvo kaj enmigrado en Wanda, kiu kunigis plurajn homojn el diversaj lokoj per Esperanto. En ĝi partoprenis senpage homoj de kvar landoj: Argentino (13), Brazilo (15), Pollando (1) kaj Urugvajo (1) kun prezentadoj, prelegoj, ekskursoj kaj babilado.

La iniciato naskiĝis en la menso de la pola junulino Agnieszka Machota, kiu gvidas lecionojn pri pola lingvo en la urbo Wanda, nome de la pola registaro. Ŝi partoprenis en la Brazila Kongreso de Esperanto en Campinas, Brazilo, en julio de 2006, kiam ŝi konis amason da homoj scivolaj pri la slava lando. En tiu momento naskiĝis la volo fari en Wanda tian eventon. Io por montri la polan kulturon, la polan lingvon, la polan enmigradon en la regiono, la naturaj beloj de la nordoriento de Argentino kaj ĉefe por kunigi la esperantistaron de la najbaraj landoj en Sudameriko. La ĉefan laboron de organizado faris la Brazila Esperantista Junulara Organizo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://bejo.esperanto.org.br/pola/eo/index.html[rompita ligilo]