Esperantaj Sinonimoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperantaj sinonimoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperantaj Sinonimoj
Esperantaj Sinonimoj
Esperantaj Sinonimoj
Aŭtoro Jaan Ojalo
Eldonjaro 1985
Urbo Vilnius-Tallinn-Kaunas
Eldoninto samizdato
Paĝoj 82
vdr

Esperantaj Sinonimoj estas sinonima vortaro surbaze de Plena Ilustrita Vortaro (PIV), kompilita de Jaan Ojalo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro ampleksas 1925 kapvortojn kaj indekson kun ĉirkaŭ 5500 vortoj.

La kapvortoj estas numeritaj, kio ebligas referenci en la indekso. Ekzemple en la indekso oni legas "malbela 1855". Poste sub la numero 1855 oni trovas:

1855 turpa malbela, hida; fia

La punktokomo signifas, ke "fia" estas malpli proksima sinonimo ol "malbela" kaj "hida".

La kompilinto tiris la sinonimojn el PIV, tial kiel kapvorton oni trovas neologismon "turpa", kvankam en la praktiko oni serĉas sinonimojn por la plej ĝeneralaj vortoj, ne por vortoj esceptaj. Ordinara uzanto serĉos sinonimojn por "malbela", ne por "turpa". Plie la vortoj "hida, fia" ne havas siajn kapvortojn, sed en la indekso oni konstatas, ke "hida" kaj "turpa" troviĝas ankaŭ sub la numero 5, kio estas kapvorto "abomena". Tamen sub 1855 "abonema" mankas. Jen kelkaj mankoj de la vortaro (kiujn pionira verko rajtas havi).

Eldonoj de la libro[redakti | redakti fonton]

  • B. Berin-J. Ojalo: Esperantaj Sinonimoj, Vilnius-Tallinn-Kaunas 1985, tajpita, 50 p. (vortaro) + 32 p. (indekso)
  • Jaan Ojalo: Esperantaj Sinonimoj, UEA kaj Fundación Esperanto 1993, 96 p. - Dua korektita eldono
  • Jaan Ojalo: Esperantaj Sinonimoj, Rotterdam, 1999 (3-a, korektita eld.). 96 paĝoj. 21 centimetroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]