Esperantigo de vortoj el ĉina fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ĉinan lingvon oni skribas per hanzioj (simpligitaj en Ĉinio kaj Singapuro, tradiciaj en Tajvano, Hongkongo, Usono, ktp). Ekzistas pluraj sistemoj, transskribi ĉinajn vortojn en Esperanton.

Pinjino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Pinjino.

Ĉina fonetiko estas relative diskreta kaj havas limigitan nombron de eblaj variantoj de silaboj. Pro tio eblas transskribi ĝin per relative malgranda nombro de literoj. La nuntempe plej internacie uzata transskriba sistemo de la ĉina estas pinjino. Ĉina Radio Internacia principe uzas pinjinon en Esperanta kunteksto. Pinjino uzas 26 latinajn literojn, kiuj kombiniĝas en du- tri- aŭ kvargrafojn kiam necesas. Entute estas 21 konsonantoj kaj konsonant-kombinoj : b p m f d t n l g k h j q x zh ch sh r z c s, kaj 35 vokaloj kaj vokal-kombinoj : i e a u o ü ie ia ua uo ne ei ai ao ou iao iou uei uai in en an un ian uen uan üan ing eng ang ong iang iong ueng kaj uang. Iliaj kombinoj estas malpli ol 400. Tial, se oni bone posedas la supre diritajn literojn kaj iliajn kombinojn, do estos ne malfacile esprimi skribe sufiĉe proksimuman prononcon de ĉiu vorto. Certe, por pli bona proksimumo, tiuj vokalkombinoj ankaŭ devas inkluzivi unu el kvar tonoj, normale skribitaj super la litero.

Plej ofte tia sistemo estas sufiĉa, kiam oni celas nur transskribi la prononco de ĉina vorto, sed ne vere enkonduki ĝin en Esperanto. Kiam temas pri esperantigo, tamen, ne eblas simple aldoni o-finaĵon al la pinjina formo. Pinjino ja enhavas multajn literojn kiuj prononcas tute malsame al la samaj literoj en Esperanto, kaj ekzistas eĉ kelkaj literoj, kiuj en Esperanto entute ne ekzistas (ekzemple x, q kaj w). Plie - prononco de pinjinaj literoj ankaŭ ege distingas de plimulto de aliaj lingvoj kun latina skribsistemo kaj aspektas ege ekzotika, do por kompreni la prononcon kaj legi pinjinaĵojn eĉ iomete proksime al iliaj veraj prononcoj akceptitaj en la ĉina oni devas ĝin aparte lerni.

Sistemo de El Popola Ĉinio[redakti | redakti fonton]

La revuo El Popola Ĉinio dum jaroj jam pripensis kaj traktis la transskriban problemon de ĉinaj nomoj. Kvankam en Ĉinio estas la unuigita sistemo de ĉinaj ideogramoj, tamen pro la teritoria vasteco la prononco de la samaj ideogramoj estas multe diferenca en malsamaj lokoj. Pinjino estis uzata por unuigi la transskribon. Tamen ĝia uzado portis malfacilojn por la legantoj de EPĈ, kiuj ne speciale lernis pinjinon. Iuj el la legantoj skribis al EPĈ kun propono transskribi Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn per Esperantaj literoj. Ankaŭ la redakcio de EPĈ donis grandan atenton al tiu problemo, kaj do ili decidis provi. De majo 1984 la revuo per Esperantaj literoj transskribis la Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn, kio unuflanke faciligis al la legantoj la legadon, sed ne povis tute forigi konfuzon kaj miskomprenon. Ĉar la Esperantaj fonemoj multe diferencas de la hanlingvaj, absolute ne eblas precize fonetike esperantigi la Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn, kaj la esperantiga sistemo diferencas de ĝenerale internacie uzata pinjino. Do, EPĈ, ekde 1989, denove uzis pinjinon kaj metis la Esperantajn literojn en krampoj post la koncernaj nomoj, kiam ili unuafoje aperis en la artikolo. De 1990 EPĈ forigis la krampojn. Petate de la legantoj ekde la januara numero, 1996, la revuo denove alprenis la krampojn. Por ke la legantoj konu la Ĉinan fonetikon, la revuo konigos ĝiajn regulojn kaj regule konigos la tabelon por kompari la Ĉinan fonetikon kun la Esperanta.

La sistemo de EPĈ ne estas tute perfekta, sed el ĉiuj ĝis nun inventitaj ĝi plej taŭgas por situacioj kiam oni celas esperantigi vorton kaj plue uzi ĝin en Esperanto. En tiuj okazoj oni pli klopodu por uzebleco de Esperantistoj ol por fonetika precizo. La sistemo de EPĈ estas same diskreta kiel pinjino, do eblas sufiĉe facile transskribi de unu al la alia. Jen la tabelo por esperantigo de la plimulto de sonoj:

zhǔyīn pīnyīn Esperante IFA   zhǔyīn pīnyīn Esperante IFA   zhǔyīn pīnyīn Esperante IFA   zhǔyīn pīnyīn Esperante IFA
Konsonantoj (aŭ 聲母 shēngmǔ)
b b   p p   m m m   f f f
d d   t t   n n n   l l l
g g   k k   h h x          
j ĝj ʥ̥   q ĉj ʨʰ   x ŝj ɕ   y j j
zh ĝ ɖʐ̥   ch ĉ ʈʂʰ   sh ŝ ʂ   r ĵ ʐ
z z ʣ̥   c c ʦʰ   s s s   w ŭ w
Vokaloj (aŭ 韻母 yùnmǔ)
a a a   o o o   e e ɤ   ê e ɛ
ai aj ai   ei ej ei   ao aʊ   ou ou
an an an   en en ǝn   ang ang ɑŋ   eng eng ǝŋ
ü u y   i i i   u u u   er er ɚ

Unu ŝanĝo necesa estas, ke la pinjinan w pli bonus transkribi per v anstataŭ ŭ, ĉar ĝi ofte troviĝas en komenco de vorto, kaj jam estas akceptite ke vortoj komencantaj je Ŭ ne estas prononceblaj por multaj Esperantistoj. Ankaŭ tio helpus eviti situaciojn kiam aperas neprononcebla literkombino ŭj. Vj, tamen, estas sufiĉe facile prononcebla kaj uzata en jam longe konataj Esperantaj vortoj kiel Vjetnamio.

Alia bonvena ŝanĝo estus uzado de la litero ĥ por transskribi ĝuste tiun parolsonon, kiun en Pinjino misprezentas la litero h.

Ankaŭ longaj vokalkombinoj de tri aŭ kvar literoj havas specialajn transskribojn:

  • ie = je
  • ia = ja
  • üa = ŭa
  • uo = ŭo
  • üe = ŭe
  • ei = ej
  • ai = aj
  • ao = aŭ
  • iao = jaŭ
  • iou = juŭ
  • uei = ŭej
  • uai = ŭaj
  • ian = jan
  • uen = ŭen
  • üan = ŭan
  • iang = jang
  • iong = jong
  • ueng = ŭeng
  • uang = ŭang

Oni ĉiam memoru, ke tiu sistemo estas nur proksimuma kaj ne tute precize transdonas ĉinan prononcon. Ankaŭ, en ĝi mankas tonoj, kiuj tre gravas en la ĉina. Pro tio, oni ĉiam inkluzivu originalan ĉinan skribon kaj pinjinan transskribon en ĉiu artikolo kie temas pri iu ajn ĉin-devena termino.

Specialaj okazoj[redakti | redakti fonton]

Duoblaj aproksimantoj[redakti | redakti fonton]

Se oni esperantigas vortojn per sistemo de EPĈ, povas okazi ke en rezultaj vortoj aperos literkombinoj de du aproksimantoj kiel jj, ŭŭ. Tiuj literkombinoj estas tute neprononceblaj kaj eĉ apenaŭ legeblaj por plimulto de Esperantistoj mondaj. En tiuj okazoj oni skribu nur la unuan aproksimanton, kiu devenas de la konsonanto, ĉar ĝi estas fonetike pli grava, kaj aproksimanton de vokalkombino eblas oferi. Samo aplikas al literkombino

La literkombino ng[redakti | redakti fonton]

La literkombinon ng de pinjino (kaj de pli fruaj transskribaj sistemoj de la ĉina lingvo) (transskribantan la fonemon [ŋ] (velara nazalo)) oni kutime transskribas, ne laŭsone sed grafike, per la esperantaj literoj ng (vidu ankaŭ ekzemplojn en la subaj alineoj): jango, kungfuo, Kuomintango, Nanĉango, Ŝinĝjango, Ŝjiĝjango, Ŝjiningo k.m.a. Simila vorto, kvankam ne ĉina: gongo.

T.e. oni esperantigas fonem(ar)on ne ekzistantan en esperanto per esperanta fonem(ar)o, kiu ne identas kun ĝi, tamen ebligas konservi distingon. Nome, oni esperantigas du fonem(ar)ojn de pinjino, [n] kaj [ŋ] (kiam skribatan ng), per du esperantaj, respektive [n] kaj [ng].

Tiu kombino aperas antaŭ plia konsonanto ene de jamaj komun-uzaj radikoj kaj de multaj loknomoj (ne nur ĉindevenaj): Ĉangĉuno, Ĉangŝao (en NPIV sub Hunano), Ĉingdaŭo, Ĉinghajo, Ĉomolungmo°°, fengŝuo°°°, Gangtoko (en NPIV sub Sikimo),Gŭangdongo, Gŭangŝjio, Ĝengĝoŭo, Ĝjangsuo, Ĝjangŝjio, Hangĝoŭo, Hejlongĝjango, ingveno, Jangzio, Kjongĵuo, Langvedoko, langvoro, lingvo, pingpongo°, pingveno, Pjongjango, Tangŝano, Varingjeno, Vaŝingtono, Velingtono

Jen kial EVPN nomas la NPIVan formon Ŝanhajo erara, kaj anstataŭe prezentas la pli konsekvencan Ŝanghajo. Tamen ambaŭ formoj povas kunekzisti.

La sama literkombino aperas ankaŭ antaŭ la konsonanto k (temas do pri du sinsekvaj plozivoj, kun sama artiklulacia punkto): Angkor(o)°° (angkora en Vikipedio), Bangkoko, Ĉongkingo, Hongkongo, klingklangi (ne en NPIV; uzita de Karolo Píĉ en La Litomiŝla Tombejo, probable la plej bona originala romano verkita en esperanto), Kingkongo°°°.

° = ne en NPIV, sed jes en KEV

°° = ne en NPIV, sed jes en EVPN

°°° = nova vorto

Tradicia esperantigo[redakti | redakti fonton]

Kiam por iuj ĉin-devenaj vortoj jam ekzistas tradicia kaj vaste uzata esperantigo, oni prefere uzu ĝin, eĉ se ĝi estas tute fuŝa kaj nekorekta, ĉar alie oni igos la nocion nekomprenebla por homoj alkutimiĝintaj al tiu formo. Ekzemple, la ĉefurbon de Ĉinio oni nomu Pekino (kvankam pli ĝusta estas formo "*Bejĝingo" aŭ - laŭ EPĈ-a metodo - "*Bejĝjingo"). Aliaj ekzemploj: Tajvano, Tajpeo ktp. Samo aplikas al vortoj, kiuj jam havas sufiĉe vaste konatan esperantigon el popularaj vortaroj kiel PIV, NPIV, KEV, EPVNReVo. Se tia formo ne estas vaste konata, tamen, aŭ kiam estas granda diskuto kaj konfuzo ĉirkaŭ ĝi, oni uzu esperantigon laŭ sistemo de EPĈ kaj aldonu la alternativajn transskribojn kiel sinonimojn.

La vorto tao[redakti | redakti fonton]

La vorto tao verŝajne venis en Esperanton el la angla aŭ la franca. Kvankam kelkaj ekuzis dao kaj eĉ daŭo, ĉinaj esperantistoj mem proponis lastatempe nur la formojn taŭo kaj taŭismo, tamen ne kohere nek sisteme; ekzemple, en la 1800-paĝa traduko de la romano "Ĉe akvorando", Laŭlum uzas pli ofte ĉi lastajn formojn, tamen ne ekskluzive. Ne estas motivoj por transskribi vorton, kies preciza zono estas ĝuste [tao] (sed unusilabe), per io alia ol tao en Esperanto. Ĉiel ajn, se esti koheraj, oni regule devus derivi el ĝi la vorton taismo. Simile, anstataŭ Daŭdeĝingo preferindus formoj kiel Taoteĝingo aŭ, laŭvorte kaj pli simple, Libro de Tao.