Esperantigo de vortoj el angla fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por esperantigo el aliaj lingvoj, vidu ĉe: Esperantigo de vortoj

Transskribo de liter(kombin)oj[redakti | redakti fonton]

litero (IPA) sono transskribo ekzemploj
a [ɑː]

[æ]
[ɒ]

[eɪ]
a

a
a

e
Bath → Bado

Lancaster → Lankastro
Watford → Vatfordo

Cambridge → Kembriĝo
ai [eɪ]
[eɪ]
a
e
Paisley → Pasleo
Maidstone → Medstono
b [b] b Belfast → Belfasto
c [k]
[s] kelkfoje
k
c
Cardiff → Kardifo
[ekzemplo mankas]
ch [t͡ʃ]
[x] en Skotlando
ĉ
ĥ
Chichester → Ĉiĉestro
Balloch → Baloĥo
ck [k] k Blackburn → Blakburno
d [d] d Durham → Durhamo
dg [d͡ʒ] ĝ Cambridge → Kembriĝo
e [e]

[iː]

[iː]
e

e

i
Chester → Ĉestro

Ely → Elio

Stevenage → Stivenaĝo
ea [e] e Reading → Redingo
ee [iː] i Leeds → Lidzo
f [f] f Oxford → Oksfordo
g [ɡ]
[d͡ʒ]
g
ĝ
Glasgow → Glasgovo
Stevenage → Stivenaĝo
h [h] h Hamilton → Hamiltono
i [ɪ]
[aɪ]
i
aj
Ipswich → Ipsviĉo
Carlisle → Karlajlo
ie [iː] i Enfield → Enfildo
igh [aɪ] aj Brighton → Brajtono
j [d͡ʒ] ĝ [ekzemplo mankas]
k [k] k Kirkwall → Kirkvalo
l [l] l Letchworth → Leĉvorto
m [m] m Manchester → Manĉestro
n [n] n Norwich → Norviĉo
ng [ŋ]
[ŋ]
n
ng
Darlington → Darlintono
Reading → Redingo
o [əʊ]
[ɒ]
o
o
Dover → Dovro
Colchester → Kolĉestro
oo [ʊ]
[uː]
u
o, u
[ekzemplo mankas]
Liverpool → Liverpolo, Liverpulo
ou [uː]
[aʊ]
u
[ekzemplo mankas]
[ekzemplo mankas]
ough [ʌf] uf Loughborough → Lufboro
ow [əʊ] ov Glasgow → Glasgovo
oy [ɔɪ] oj [ekzemplo mankas]
p [p] p Ripon → Ripono
qu [kw] kv [ekzemplo mankas]
r [r] r Richmond → Riĉmondo
s [s]

[z]

[ʒ] kelkfoje
s

z

ĵ
Stansted → Stanstedo

Wells → Velzo

[ekzemplo mankas]
sh [ʃ] ŝ Sheffield → Ŝefildo
t [t] t Truro → Truro
th [θ]

[ð]

[ð]
t

t

d
Heathrow → Hitrovo

Rotherham → Roterhamo

Motherwell → Modervelo
u [ʌ]
[uː]
u
u
Sutton → Sutono
Luton → Lutono
v [v] v Inverness → Inverneso
w [w] v Gatwick → Gatviko
x [ks]
[z] kelkfoje
ks
z
Oxford → Oksfordo
[ekzemplo mankas]
y [j]
[iː]
j
i
York → Jorko
Salisbury → Salisburio
z [z] z [ekzemplo mankas]

Specialaj kazoj[redakti | redakti fonton]

La literkombino ng[redakti | redakti fonton]

La literkombinon ng de la angla lingvo (transskribantan la fonemon [ŋ] (velara nazalo)) oni kutime transskribas, ne laŭsone sed grafike, per la esperantaj literoj ng. Tio estas, oni esperantigas fonem(ar)on ne ekzistantan en esperanto per esperanta fonem(ar)o, kiu ne identas kun ĝi, tamen ebligas konservi distingon. Nome, oni esperantigas du fonem(ar)ojn de la angla, [n] kaj [ŋ] (kiam skribatan ng), per du esperantaj, respektive [n] kaj [ng].

Tio okazas radikfine, ankaŭ ĉe radikoj, kies formoj, manke de g, ne kolizius kun ajna homonimo. Jen ekzemploj finiĝantaj per ing (cetere, multaj radikoj de esperanto finiĝas je nesufiksa in): dumpingo, pudingo, mitingo, ringo, smokingo, sterlingo, svingi, ŝilingo, Vajomingo, vringi. La samo validas por ang.

La samo okazas ene de radiko: Kingstaŭno, Kingstono, Vaŝingtono, Velingtono, Honkongo.

Pri la esperantigo de geografiaj nomoj atentindas, ke en la vikipedio en Esperanto prefere ne enkondukiĝu novaj esperantigoj de nomoj kiuj ne jam uzatas en la esperantlingvaj literaturo aŭ amaskomunikiloj. Pro tio por esperantigo de nacilingva nomo prefere notiĝu ekstera(j) referenco(j).

Bibliografiaj mallongigoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]