Esperantilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperantilo 0.9833

Esperantilo estas libera programo "por redaktado de tekstoj kun specialaj esperantaj funkcioj, ortografia kaj gramatika korektiloj kaj maŝina tradukado". Ĝi uzas la vortaron de Reta Vortaro, kaj ankaŭ povas elŝuti artikolojn de Vikipedio.

Trajtoj (laŭ ĝia retejo)[redakti | redakti fonton]

  • ĝi estas uzebla por Linukso kaj Vindozo.
  • ĝi proponas literumadon.
  • ĝi enhavas gramatikan korektilon
  • ĝi enhavas kompleksan adapteblan maŝinan tradukadon por pola kaj germana lingvoj.
  • ĝi subtenas ankaŭ duone aŭtomatan tradukadon.
  • ĝi enhavas tradukan memoron
  • ĝi povas kunlabori kun profesiaj traduksistemoj per XLIFF- kaj TMX-formo.
  • ĝi povas prilabori rekte dosierojn en formoj HTML, OpenOffice, MS Word (nur sur Windows kaj kunlabore kun origina Word-softvaro) kaj ML Word (XML formato de programo MS Word)
  • ĝi enhavas segmentan tradukilon kaj povas konservi tradukajn projektojn.
  • ĝi povas traduki multajn esperantajn skribmanierojn (ĝ gx gh ^g g^ html).
  • ĝi ebligas facile skribi ĉapelitajn literojn per "x"-anstataŭigo.
  • ĝi povas traduki multajn dosierojn aŭtomate.
  • ĝi estas plena utf-8 redaktilo kaj estas uzebla por redakti multlingvajn tekstojn.
  • ĝi ebligas redakti multajn tekstojn samtempe.
  • ĝi enhavas la funkciojn "malfaru" kaj "refaru" ("undo and redo").
  • ĝi enhavas sintaksan analizon
  • ĝi enhavas multlingvan vortaron kun redakta modo
  • la programo povas esti ankaŭ rekte lanĉita sen instalado.
  • la programo estas libera kaj apartenas al malferma programado.
  • la programo estas en daŭra evoluo kaj povas enhavi erarojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]