Esperantismo kaj mono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantistoj multfoje strebis al kreo de internacia mono.

Monero de 1 spesmilo (averso kaj reverso)
Spesmilsignoj
Moneroj (1; 5; 10 steloj) : reverso, bildflanko
Monero de 25 steloj : reverso, bildflanko
100 steloj 2018 stampiloj (averso kaj reverso)
100 steloj 2018 arĝento-averso
Modernaj, plastaj steloj en la drinkejo de SES 2013

Antaŭ la Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Invento de monunuo esperantista[redakti | redakti fonton]

En majo 1907, en aparta eldonaĵo de Internacia Scienca Revuo, la ĝenevano René de Saussure (1868 - 1943) publikigis sian projekton de internacia monunuo. El la franca vorto "espèce" li eltiris la esperantan radikon "speso", kaj per derivado li ricevis la decimalajn terminojn: spesmilo (Sm), spescento (Sc), spesdeko (Sd), kiuj egalvaloris al 1000, 100 kaj 10 spesojn.

La spesmilo egalvaloris al 0,8 gramoj da karata oro (t.e. 0,917 aŭ 11/12 da pura oro, aŭ 0,733 g da pura oro). Tio certigis al la spesmilo egalvaloron kaj transpag-eblecon en multaj ekzistantaj monunuoj: du britaj ŝilingoj, unu rusa rublo, duona usona dolaro, 2,5 frankoj svisaj aŭ francaj, 2,5 hispanaj pesetoj. Mallonga ŝanĝotabulo ebligis scii rapide la kurzon laŭ multaj monunuoj.

Aplikado al korespondado[redakti | redakti fonton]

La ĵus fondita UEA (en la 28-a de aprilo 1908) propagandis senrezerve tiun spesmilan sistemon. La poŝtkartoj, kiujn ĝi eldonis por propra uzo aŭ uzo de siaj membroj, surhavis presitan poŝtmark-lokon, kun indiko de postulata afrankoprezo: t.e. 4 spesdekoj.

Apliko al bankoj[redakti | redakti fonton]

Herbert F. Hoveler (1859 - 1918) multe servis la naskiĝantan movadon. Li elpensis "ŝlosilojn" en diversaj lingvoj. La unua aperis en 1905, anglalingva. En 1912 la ŝlosiloj aperis en 18 lingvoj, kion Hoveler pripagis preskaŭ tute el la propra poŝo. En sia libera tempo li fondis ankaŭ esperanto-grupojn en Londono, Funchal, Sicilio, Italio, Palestino... Sed ĉefe, dank'al Hoveler, sub la kromnomo E. Ĉefeĉ, fondiĝis en 1907 la "ĉefbanko esperantista" kun sidejo ĉe Merton Abbey, Londono, kaj funkcianta kun korespondantaj bankoj: Bankhaus Gebruder Amholf (Drezden) kaj A. Saharov (Moskvo).

Transpagoj estis faritaj per specialaj ĉekoj, ĉiuj transpageblaj en Londono.

Ekzistas ĉekoj el ĉekaro simila al la samepokaj (213 x 86 mm), sed redaktitaj en esperanto kun minimumaj indikoj tamen en la angla, verde presitaj sur helverda fono.

Ankaŭ ekzistis pli lerte elpensitaj ĉekoj laŭ formato 85 x 88 mm, tute redaktitaj en esperanto kaj detranĉeblaj. Tiuj ĉekoj surportis la sloganon: Unu mondo, unu lingvo, unu mono.

Per tiuj ĉekoj oni debetis sian konton kaj transpagis en alian konton: tre oportuna kaj malmultekosta sistemo inter esperantistoj, kiuj ofte devis pagi etajn sumojn por aĉeto de libroj aŭ aliĝojn eksterlanden.

En 1914 la ĉefbanko esperantista havis 730 klientojn en 43 landoj. La klientoj montris sian anecon al la banko, stampante siajn korespondaĵojn pere de stampilo kun sia propra kontnumero.

Serio da ĉekoj fluis el la "spesmilo": ties koncepto kaptis la intereson de svisa bankogrupo Schweizeriche Bankverein en 1908 kaj iom poste de banko Pictet en Ĝenevo, kaj tiuj du eldonis internaciajn ĉekojn kun spesmila valoro indikita en esperanto.

Menciinde ankaŭ estas, ke en 1912 la medalfarejo Holy Freres en Svisio stampis arĝentajn "monerojn" (fakte medalojn, ĉar sen registara egido) de 1 kaj 2 spesmilaj valoroj, memore al la 25-jara jubileo de esperanto kaj kun la celo vendi ilin ĉe UK en Berno en 1913. Ŝajnas ke ili ankaŭ intencis eldoni 10-spesmilan moneron el oro, sed tio neniam efektiviĝis.

La du arĝentaj moneroj prezentas sur la averso blazonon, la valoron kaj la skribon: "Jubileo de esperanto 1887-1912", kaj sur la reverso buston de d-ro Zamenhof kaj skribon "D-ro L. L. Zamenhof - aŭtoro de esperanto".

La 1-spesmila monero havis diametron de 28 mm, pezis 11 gramojn kaj entenis 11/12 da arĝento kaj 1/12 da kupro.

La 2-spesmila monero havis diametron de 36 mm kaj pezis 22 gramojn de la sama alojo.

La nun konataj ekzempleroj de tiuj moneroj nombras ne pli ol kvar – temas pri vera raraĵo.

En tiu antaŭmilita periodo la katalogoj de fakaj librovendejoj, la revuabonoj, havis prezojn indikitajn en spesmiloj. La kotizoj al internaciaj esperantistaj organizaĵoj estis pagitaj en tiuj monunuoj, kaj dum Universalaj Kongresoj, de malgrandaj ĝis grandaj elspezoj, eĉ restoraciaj fakturoj, estis pagitaj per tiaj ĉekoj. Tamen ne estas klare, kiom longe ĝi funkciis kaj kiom da komerco rezultis.

La unua mondmilito bremsis konsiderinde la aktivaĵojn de la banko, kiu ĉesis funkcii en 1918 pro la morto de Hoveler. Ĉiuj kreditoroj estis repagitaj.

Inter la Unua kaj la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La intermilita periodo[redakti | redakti fonton]

Inter la du mondmilitoj la sama problemo reaperis preskaŭ senŝanĝe: kiel transpagi etajn sumojn por aliĝoj, kotizoj, aĉeto de libroj... Kiel repagi la respondon, kiam oni petas servon al eksterlanda korespondanto? UEA, kies sidejo estis en Ĝenevo, post konsento de la ĝenerala direktorejo de la svisaj poŝtistoj, enfunkciigis sistemon de esperantistaj respondkuponoj laŭ tri valoroj. Ili ekvalidis ekde la 1-a de decembro 1926 ĝis limo prokrastita poste de decembro 1929 ĝis 1935. Tiuj respondkuponoj vendiĝis po 19 kuponoj de kovertoj laŭ la sekvantaj kvantoj:

10 kuponoj po 30 centimoj svisaj, kiuj respondis al internacia afranko de letero ĝis 20-grama; 6 kuponoj po 50 centimoj, por leteroj ĝis 40-gramaj laŭ internacia tarifo; 3 kuponoj po 1 svisa franko de 40-gramaj leteroj.

La suma valoro de la kuponoj reprezentis do ŝarĝvaloron de 9 svisaj frankoj, kaj la koverto estis vendita kontraŭ 10 frankoj: la diferenco unufranka kovris la sendokostojn.

La kuponoj ne nur utilis por sendi ilin al korespondantoj, de kiuj oni petis servon kaj do deziris repagi la respondon, sed ankaŭ por transpagi etajn sumojn ĉe la oficejo de UEA. La eldonkvantoj estis respektive 13000 (por 30 centimoj), 3000 (por 50 centimoj) kaj 4000 (por 1 franko), kiu estis utiligita specimene por propagandi la sistemon.

Ŝajnas tamen, ke ne ĉiuj elĉerpiĝis, kaj la revenintajn kaj senvaloriĝintajn kuponojn UEA utiligis propagandcele en 1932 gluante ilin en broŝuro "Servoj de UEA" (1932, p. 77) kaj en la revuo Esperanto. La sistemo estis forlasita post 1935.

Alia intermilita provo[redakti | redakti fonton]

En 1927 (en la 15-a de januaro) aperis pseŭdo-biletoj de la "Universala Spesmila Banko", laŭ valoroj 1/2 kaj 10 spesmiloj. Eldonitaj kun portreto de Zamenhof fronte, kaj kun foto de pacpalaco de Hago dorse, kiu estis ĉirkaŭita de indikoj: "10 spesmiloj egalvaloras al 8 gramoj da oro laŭ la proporcio de 11 el 12", kaj "Ĉiuj rajtoj rezervitaj, falsado leĝe punota". La valoro de la spesmilo restis ekzakte la sama, kiel en 1907.

La epizodo ŝuldiĝas al J. van Hengel, kiu estis stariginta t.n. "Holandan Esperanto-Oficejon" kaj eldonis monatan propagandan nederlandlingvan gazeton en 19241927. En 1925 estiĝis kontrakto inter li kaj la posedantoj de Holanda Esperantisto, laŭ kiu li prizorgus administradon kaj reklamadon de la gazeto. Sed van Hengel ne pagis la presiston, aperigis de li mem redaktitan numeron de la gazeto, tiel ke la eldonantoj devis provizore ĉesigi la eldonon. Tiam van Hengel komencis grandskalan konkurencan entreprenadon, eldonis gazeton Holandan Esperanton Pioniron, lernolibron, ktp.; faris el "Holanda Esperantisto" anoniman societon, establis propran presejon, fondis Nederlandan Esperanto-Asocion, starigis Universalan Spesmilan Bankon kaj... bankrotis en 1927. Tiu efemera Spesmila Banko ekzistis do nur dum kelkaj monatoj...

Post la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Tuj fine de la milito la Universala Ligo, kies sidejo estis en Hago (Nederlando), signis la bazon de nova socio en sia unua postmilita revuo La Praktiko, 1946, n-ro 1-5: Universala Ligo difinis sin kiel "libera unuiĝo de liberaj kaj honestaj homoj, kiuj sentas respondecon pri la sorto de la homaro kaj tiel volas konstrui novan mondon, en kiu la diversaj homoj kaj nacioj kune vivos kaj por siaj komunaj interesoj kunlaboros, helpante, aŭ almenaŭ tolerante unu la alian". Tial uziĝos unu lingvo, Esperanto, kaj unu tutmonda monsistemo. La artikolo precizigas la fundamenton de "principa kaj idea monsistemo, kia estis iam la spesmila sistemo": la nova unuo estos "la stelo".

"La teoria bazo de la nova mono estas ne la oro, sed pli grava valor-mezurilo, nome la pano, pri kies ĉion superanta valoro tiel konvinke atestas la nuntempa nutraĵa krizo. Unu "stelo" havas en principo la valoron de unu kilogramo da pano, kaj tiel la nova monsistemo konformiĝas al la internacia metrosistemo. ... Praktike (pro diferencoj en la kvalitoj kaj prezoj de la diversaj panoj) ĝia valoro estas ligita al la valoro de nederlanda mono, tiel, ke unu stelo estas egalvalora kun la kvarono de la nederlanda guldeno".

"La liga monsistemo estas provizore nur idea, t.e. aplikata nur sur papero, en la kalkulado. Fari sur ĉi tiu tereno pluajn paŝojn, kiel ekzemple fondi spesmilan ligan bankon, starigi tutmondan ĝirosistemon, eldoni efektivajn monerojn ktp., ni povos nur poste, kiam ne ekzistos plu la severaj leĝoj kaj reguloj, per kiuj nuntempe la registaroj de la diversaj ŝtatoj enkatenigas la financan vivon".

Praktike, la Ligo eldonis "Premio-kuponon", presitan sur blanka papero en tri koloroj (verda, ruĝa, helbruna). Tiajn kuponojn ricevis la varbantoj de novaj membroj kaj la partoprenantoj en la konkursoj de La Praktiko. La premio-kuponoj estis akcepteblaj de la oficejo de la Universala Ligo kaj de la Internacia Esperanto-Instituto, ĉe pagoj por brikoj, aktivaj kotizoj, abonoj, anoncoj, libroj, enirkartoj ks.

La unuaj steloj havis tre limigitan valido-periodon, sed tiu poste estis prokrastita, kaj paperaj steloj estis utiligataj ĝis 1985.

En aŭtuno 1959 la Universala Ligo konvinkis la nederlandan ŝtatan monfarejon en Utrecht eldoni monerojn de 1, 5 kaj 10 steloj. La eldono komenciĝis la 28-an de junio 1960 kaj ĝia rezulto jenas:

1 stelo, 20 mm × 1,7 mm; 3,4 g bronzo, kvanto 10.000

5 steloj, 23,5 mm × 1,7 mm; 5 g latuno; kvanto 10.000

10 steloj, 28 mm × 2 mm; 9 g kupronikelo, kvanto 1.000

En 1965 eldoniĝis plia monero:

25 steloj, 38 mm × 2,5 mm, 19 g kupro-nikelo, kvanto 10.000;

25 steloj, 38 mm × 2,5 mm, 25 g (90 % arĝento, 10 % kupro), kvanto ?

Tamen ŝajnas, ke tiuj moneroj vekis ĉefe scivolon kaj allogis e-kolektantojn, tiel ke dum jaroj ili ne plu troveblis, nek praktike utilis. Lastatempe stoko el Universala Ligo estis reaĉetita de UEA, kiu reklamas ilin en sia revuo Esperanto (kaj en Kontakto). La sola intereso tamen restas kolekta.

Aktuale[redakti | redakti fonton]

Oni povas kredi, ke la evoluo de la internacia vivo en la lastaj jaroj, kun la obligado de internaciaj rilatoj kaj la kreo de multaj supernaciaj financaj kaj elektronikaj grupoj, ebligos pli facilan transpagon al eksterlando. Tamen la sistemo de internaciaj respondkuponoj ne estas kontentiga, ĉar tiuj vendiĝas per sumo ege pli alta ol la reala ŝanĝopovo. Krome, la sendo de ĉekoj al eksterlandaj bankoj estas "punata" de tre altaj taksoj. Alidirite, la afero eblas, sed multekostas al la esperantistoj kaj esperantaj organizaĵoj, ĉefe kiam temas pri malaltaj sumoj. Tial UEA mem kreis originalan sistemon. Aŭtomate, ĉiu membro de UEA havas konton laŭ sia persona kodo. Ĉiu membro tiel povas ĝiri monon al konto de aliulo, aŭ al konto de revuo aŭ organizaĵo, havanta similan konton. Ĝiroj povas efektiviĝi tra la landaj perantoj. La saman sistemon aplikas Flandra Esperanto-Ligo kaj ĝia Retbutiko.

Faka organizo

En 2012 Bert Boon en Belgio fondis la Esperanto-Numismatikan Asocion (ENA), pri kiu troviĝas informoj en la jarlibro de UEA. La membreco kaj la retgazeto “Esperanta Numismatiko”, kiu aperas kvarfoje en la jaro, estas senpagaj. Por membriĝi sufiĉas simpla retletero al bert.boon ĉe skynet.be. Poste oni ricevas rete ĉiujn jam aperintajn numerojn de tiu gazeto, en kiu troviĝas multaj informoj, kiujn oni ne povas ricevi aŭ malfacile ricevas el aliaj fontoj. Tiu kreskanta faka asocio havas preskaŭ cent membrojn.

Cifereca valuto kun esperanto-nomo : 'monero'[redakti | redakti fonton]

Programisto de nova cifereca valuto kreita en 2014 nomis ĝin 'monero'[1][2] sed ĝi altiras krimulojn pro la nespureblo de ĝiaj uzantoj.[3] [4] MoneroLink asertas siaflanke ke ekde la 31-a de decembro 2017 spureblas jam la vera valuto en ĉirkaŭ 60% de la transakcioj[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guillaume Armide, Mono, ĉu neŭtrala lingvo ? Parto 2 : La kompletigaj valutoj, Kontakto, nro. 279 (2017:3), p. 14
  2. (angla) http://www.getmonero.org
  3. (nederlanda) Koen Hagens, Relatief onbekende cryptomunt monero wint aan populariteit bij criminelen (relativa malkonata kriptomonero Monero ekpopulariĝas ĉe krimuloj), De Volkskrant, la 3-a de januaro 2018, alirita la 5-an de januaro 2018.
  4. (nederlanda) Internetmunt Monero stijger onder criminelen, Crimesite (krimretejo, ĉiam la plej freŝa novaĵo pri krimoj), la 5-a de februaro 2015.
  5. (angla) Most Monero transactions are linkable Arkivigite je 2018-01-05 per la retarkivo Wayback Machine, MoneroLink.com, decembro 2017

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]