Esperantista (gazeto ĈSR)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperantista :
revuo por Esperanto en Ĉeĥoslovakio
revuo
Periodeco monate

Lando Ĉeĥoslovakujo
Urbo Prago
Publikigisto Esperanto-Asocio en ĈSR
Establodato 1946
Ĉesigita publikado 1951

vdr

Esperantista, subtitolita revuo por Esperanto en Ĉeĥoslovakio, estis periodaĵo, eldonita en Prago de Esperanto-Asocio en ĈSR. Redaktita de Stanislav Kamarýt, ĝi aperis ekde 1946 ĝis 1951, kiam la komunisma reĝimo ĉesigis la publikigadon.

La revuo, en formato A4, enhavis precipe informojn pri la movado, escepte ankaŭ literaturaĵojn, eseojn k.t.p. La tekstoj estis plejparte en Esperanto, sed parte ankaŭ ĉeĥ-slovaklingvaj.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]