Esperantista Centra Librejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Malantaŭa paĝo de Proverbaro Esperanta, 1925.

Esperantista Centra Librejo (ECL), france Librairie centrale espérantiste (LCE), estis grava Esperanto-librejo kaj -eldonejo en Parizo, kiu aperigis i.a. reeldonojn de la Fundamento de Esperanto (1905) kaj la unuajn eldonojn de la tri unuaj volumoj de Fabeloj de Andersen en traduko de L.L. Zamenhof (1923, 1926 kaj 1932).

ECL fondiĝis post la unua mondmilito (1914-1918) laŭ iniciato de generalo Sebert. Ĝi estis anonima societo kun variebla kapitalo kaj akcioj po 25 frankoj francaj. La nova entrepreno tuj aĉetis la grandan librostokon de Hachette, kiu ĉesigis la Esperanto-fakon jam unu jaron antaŭ la mondmilito, aĉetis stoketojn ankaŭ de aliaj librejoj kaj komencis la eldonon de francaj vortaroj kaj gramatikoj elĉerpitaj. Ĝia komenca kapitalo de 45.600 francaj frankoj en 1920 kreskis ĝis 85.575 en 1933 kaj la venditaj libroj, en 1920 en valoro de 21.930 frankoj, atingis en 1933 144.678 frankojn. Tamen ambaŭ ciferoj ne estas tro altaj, se oni konsideras la duman senvaloriĝon de la franca franko (1922-1926), kvankam la librejo havis ĉiujn Zamenhof-verkojn eldonitajn, kune proksimume 80 diversajn verkojn, kaj instalis ankaŭ vendadon de fremdaj eldonaĵoj.

Komence ECL havis la saman adreson kiel la Esperantista Centra Oficejo (ECO), same fondita laŭ iniciato de Sebert, en 51 rue de Clichy, Paris (9e). Post la morto de Sebert, de okt. 1931 ECL troviĝis en la librocentro de Parizo (rue de Sevres).

Post la dua mondmilito ECL eldonis i.a. la unuan eldonon de la vortaro Esperanto-franca de Gaston Waringhien (1957).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]