Esperantista Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantista Junularo estas esperanta gazeto eldonita dum kelkaj jaroj de Tutmonda Esperanto-Junulara Asocio (Teja), kaj ekeldonita en 1920. De januaro 1920 ĝis junio 1924 A. Robin eldonis ĝin – ĝis julio 1920 aŭtografita[klarigu] – en Baugé (2–8 paĝoj, 33x25, 24x16, 29x22, 27x19). En oktobro 1924 la eldonisto Alfred Neupert en Leipzig prenis la gazeton sur sin (12–16 paĝoj, 23x15). De januaro 1927–decembro 1929 (fino) la titolo estis Esperanto-Junularo (16 paĝoj, kelkfoje kun IV,[klarigu] 23x15).

Pli malfrue, minimume en 1933, Teja eldonis la gazeton Junan Esperantiston (kiu ankaŭ estis la nomo de alia, pli frua gazeto).

Fontoj[redakti | redakti fonton]