Esperantista Klubo Palma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la katedralo la Seu, simbolo de Palma de Majorko

Esperantista Klubo Palma estis Esperanto-grupo en Palma de Majorko. Ĝi estis fondita la 19-an de julio 1907 de Bartomeu Font Cantallops, Juan Aguiló Valentí, Gabriel Alomar Ferragut kaj Bernardo Rabassa Boeras. En 1936 la grupo malaperis pro la armea ribelo.

La Esperanto-movado alvenis al Majorko el la interŝanĝoj, kiujn majorkanoj faris kun la kontinento fine de la 19-a jarcento. La Esperantista Klubo de la urbo estis fondita en 1907 kaj ĉirkaŭ ĝi organiziĝis kultura kaj socia movado de majorkanoj, kiuj parolis Esperanton.

Fonto[redakti | redakti fonton]