Esperantista Voĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperantista Voĉo l)
Salomon Kornfeld Grenkamp, 22-jara, en 1919

Esperantista Voĉo estis Esperanta eldonejo, ekde 1918 en Krakovo, poste en Jasło, historia regiono Galicio, post 1919 parto de la Dua Pola Respubliko, kiu apartenis al la juda publicisto Salomon Kornfeld, kiu emis nomi sin pseŭdonime Grenkamp-Kornfeld (germane Korn = "greno", Feld = "kampo"). La eldonejo eldonis precipe, sed ne nur, originalojn aŭ tradukojn de Grenkamp-Kornfeld. Krome Esperantista Voĉo estis la nomo de sola monata revuo en Esperanto, elirinta en Pollando dum 1919-21 sub redaktado de Salomon Kornfeld. Al ĝi ekzemple regule kontribuis la pionira esperantisto Jakobo Ŝapiro.

Ekzemplaj eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]