Esperantista klubo "Revo"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Esperantista klubo Revo - ekzistas en Tjumeno (Rusio) ek de 1973.

Historio de la klubo[redakti | redakti fonton]

1972[redakti | redakti fonton]

En 1972 la unuan grupon por instruado de Esperanto iniciatis Vladimir Zibenkes. Tiu ci baza kurso estis okazigita ce la universitato en Tjumeno. Vladimir Zibenkes estante juna iniciatema ne tre spertis pri la instruado. Ankaŭ taŭgaj lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj mankis en la grupo. Bedaŭrinde, la unua provo preskaŭ ne havis sukceson, sed gin sekvis komence de la 1973-a jaro ankoraŭ unu grupo, iom pli rezultodona. La organiza kaj instrua flankoj de ambaŭ grupoj havis grandajn mankojn, sed oni devas danki al Vladimir Zibenkes, kiu somere de 1973 forlasis Tjumenon, pro lia apogo kaj perletera helpo al la memstare stariganta esperantista grupo. Menciindas la fakto, ke la unuajn paŝojn de tjumenaj entuziasmuloj akompanis sencesaj antajuĝoj, senbazaj distordoj kaj eĉ rekte obsedaj primokoj, kiujn ili tiam ne spertis efike kontraustari.

1973[redakti | redakti fonton]

Dum la unuamaja festo grupo de tjumenaj gestudentoj sub la gvido de Vladimir Zibenkes partoprenis sian unuan esperantistan renkontiĝon en Omsko. La amikeca etoso de la renkontiĝo, komuna vojaĝo, unuaj interparoloj en Esperanto (i.a. kun Sibircev kaj Ljuba Kovalenko) kaj unuaj kontaktoj en la esperantista medio pozitive impresis multajn novicojn. Somere de la sama jaro Aleksandr Kalaŝnikov partoprenis en Uzbekio SKT-4 (Studenta konstrutaĉmento de esperantistoj), kiu donacis al li unuajn impresojn kaj spertojn pri similaj aranĝoj, stimulis la fervoron kaj vekis grandan intereson pri la SEJM.

La 28-an de oktobro 1973 estis fondita Tjumena junulara esperantista klubo, kies origina celo manifestiĝis per lernado, informado kaj laŭebla disvastigo de Esperanto. La komenco estis pure entuziasma. Neniu el ĉeestintoj en la unua kunveno senerare kaj stile senriproĉe parolis en Esperanto, neniu posedis spertojn en organiza kaj kluba laboroj, sekve neniu povis klare kaj ĝuste, konforme al la aktualaj cirkonstancoj difini taskojn por la grupo kaj ĝiaj junaj membroj, plejparte studentoj. La organiza kunveno okazis en la ĉefa administra konstruaĵo de la universitato en la strato “Semakov”.

Kiel la unua prezidanto de la klubo estis elektita Aleksandr Kalaŝnikov — studento de la dua kurso de la fakultato pri german-romana filologio en Tjumena universitato. Aleksandr multe klopodis por aktivigi la klubanojn kaj grave kontribuis al la kontinua evoluigo de la kluba agado. La klubo ricevis la nomon “Revo”, ĉar la origina entuziasmo de la unuaj klubfondintoj baziĝis plejparte sur revoj pri progreso, lingva egaleco kaj perfektiĝo. Aŭtune 1973 tjumenanoj vojaĝis al Miass, partoprenis tie en REVU-8 (Renkontiĝo esperantista Volgo-Urala), konatiĝis kaj amikiĝis kun pluraj aktivaj esperantistoj el ĉi tiu regiono. Tre favore elmontris sian kontenton pri la nova grupo Boris Kolker. Sed ĉe la sojlo de la nova klubo restis tamen nur du studentoj Aleksandr Kalaŝnikov kaj Vladimir Opletajev. La plej urĝa tasko por ili konsistis en ellaboro de konforma agadmaniero. La plej taŭga kaj konvena en tia situacio montriĝis la agado enkadre de la rondeto dume pli multe okupiĝanta pri studado de la lingvo.

1974[redakti | redakti fonton]

Aprilo. La ekzameno en la nova studgrupo ĉe la universitato havis esperindajn rezultojn: aperis novaj esperantistoj (Valentina Samojlovskaja (Zaharova), Dilara Mametova (Gadirova), Sergeo Straŝnenko), kaj ilia aktiva agado multe kontribuis al plialtigo de nivelo de la interna kluba vivo. De post tiu ĉi jaro tjumenanoj aktive partoprenis enlandajn aranĝojn.

SEJT-16[redakti | redakti fonton]

La tendaro okazis en urbo Kineŝma sur la bordo de la rivero Volgo en Ivanova provinco. La tendaro enradikigis tjumenajn esperantistojn inter la samideanojn, disponigis al ili vastan agadkampon kaj ĝenerale kuraĝigis sentime kontraŭstari ĉiujn malfacilaĵojn. La propono de la SEJM-Konsilantaro pri kandidatiĝo al SEJM estis tamen dume rifuzita: ne ekzistis ankoraŝ bonaj premisoj garantiontaj rapidan kaj sufice kvalitan evoluon de la klubo, mankis necesaj spertoj.

1975[redakti | redakti fonton]

La planoj pri oficialigo de la klubo ĉe la universitato restis neefiktivigitaj. Tiun ĉi jaron karakterizas ĉiuflanka strebo de la klubanoj al lingva perfektiĝo. Ĉiu konsciis pri la taskoj: evoluigi parolkapablojn, penegi esprimi sin en Esperanto klare kaj bonlingve, ĉiurimede subteni komencantojn en iliaj unuaj pasoj. En 1975 funkciis jam kelkaj grupoj de la baza kurso ce la universitato. La klubo eniris Volgo-Uralan agadregionon atinginte sufiĉe bonan rekonon ĉe tieaj esperantistoj. En tiu tempo establiĝis bonaj rilatoj inter “Revo” kaj kelkaj sovetiaj Esperanto-kluboj, speciale kun Malahita stelo el Miass (Ludmila Novikova, Tatjana Aleksandrovna Koptjagina). La klubanoj partoprenis en REVU-9 (Sverdlovsk), OSER (Okcidentsiberia esperantista renkontiĝo) en Omsko kaj SEJT-17 (Altajo). Dum REVU-9 la klubo estis kandidate akceptita al SEJM. Aŭtune de 1975, unuavice dank al la klopodoj de Aleksandr Kalaŝnikov, “Revo” ricevis konstantan ejon por la kursoj en la klubo de fervojistoj je la nomo Iljiĉ (Lenin). En la nova agadjaro la kursojn komencis viziti cirkaŭ 80 personoj.

1976[redakti | redakti fonton]

En januaro 1976 estis solene inaŭgurita Esperanto-ĉambro en la novkonstruita palaco de fervojistoj. Ek de tiu tempo ĉiuj kvar grupoj de la elementaj kaj daŭriga kursoj studis en la klubejo. Tiaj pli altaj metodika kaj teknika niveloj de la instruado estis bonega premiso por sukcesa lernojaro. La ĉijaraj kursfinintoj povis jam vigle paroli en Esperanto, bone orientiĝi en multaj movadaj problemoj, tuj ekkorespondis kun eksterlandaj esperantistoj. Al la klubo aliĝis multaj junuloj, kies aktiva kunlaboro pozitive influis la internan vivon de “Revo”. En marto 1976 “Revo” estis organizanto de REVU-13. Koncerne la organizan flankon la renkontiĝo trapasis senriproĉe. Iom damaĝis al sukcesa efektivigo de la programo sufiĉe granda nombro de komencantoj apenaŭ parolantaj en Esperanto. La renkontiĝo donis multajn spertojn al tjumenanoj pri organizo de similaj gravaj kaj grandaj arangoj.

SEJT-18[redakti | redakti fonton]

Kvar revanoj partoprenis la junularan tendaron apud Tihvin, kiu trapasis en originalaj turistaj kondiĉoj kaj instigis tjumenanojn al pli aktiva studado de la lingvo. Valentina Samojlovskaja kaj Dilara Mametova partoprenis en Leningrad la internacian renkontiĝon kun belgaj, germanaj kaj bulgaraj esperantistoj. Komence de oktobro por 4 grupoj de elementa kurso enskribiĝis cirkaŭ 200 homoj, la grupojn gvidis Aleksandr Kalaŝnikov, Dilara Mametova, Valentina Samojlovskaja, Vasilij Birjukov.

31.12.1976 – 1.01.1977 estis en Tjumeno okazigita “Lazura tajgo”, kiu poste fariĝis tradicia novjarfesta renkontiĝo de tjumenregionaj esperantistoj. La unuan “LT” partoprenis 16 personoj el Tjumeno, Permj, Zavodoukovsk.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]