Germana Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Germana esperantisto.
Germana Esperantisto, januaro 1905

Germana Esperantisto estis germana Esperanto-gazeto.

Kvankam La Esperantisto (Nürnberg) en siaj unuaj tri numeroj (de septembro ĝis decembro 1889) kaj Der deutsche Esperantist (aldono al Revuo Internacia en Bystřice-Hostýn, de novembro 1902 ĝis januaro 1903) enhavis germanlingvajn partojn, tamen la unua propaganda gazeto por Germanujo estis Germana Esperantisto.

Germana Esperantisto devenis el la pure propagandaj Esperantistische Mitteilungen (Esperantaj sciigoj), kiuj estis organo de la esperantista grupo en Berlino. Tiun gazeton redaktis Jean Borel; ĝin presis kaj eldonis Möller & Borel. Aperis entute 10 numeroj de februaro ĝis decembro 1904 kun 56 paĝoj (24 cm x 16 cm).

En januaro 1905 la titolo ŝanĝiĝis en Germana Esperantisto, Esperantaj sciigoj por germanlingvanoj. Jean Borel konfirmis sian starpunkton eviti politikajn kaj religiajn temojn kaj konservi la unuecon de la lingvo. La gazeto estis grava paŝo al komuna germana organizaĵo de esperantistoj. Ĝi servis kiel ligilo de grupoj kaj unuopaj esperantistoj, informis pri novaj eldonoj, pri eventoj en la germana kaj internacia Esperanto-movadoj, donis argumentojn por varbado kaj materialojn por perfektiĝi en la lingvo. Literatura parto kaj faktekstoj nun aldoniĝis.

Borel per sia redaktora laboro por Germana Esperantisto grave kontribuis, ke en 1906 efektive Germanlingva Esperantista Societo (GES) estis fondita dum la 1-a Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig. La gazeto Germana Esperantisto nun estis la organo de GES, kiu en 1909 ŝanĝis sian nomon al Germana Esperanto-Asocio. Borel priskribis sian sintenon poste: „Mi mem rifuzis, akcepti ian oficon en la komitato pro personaj kaj sanecaj motivoj, sed mi gardis la redaktadon de Germana Esperantisto, kiu fariĝis oficiala organo.“

Ĝis julio 1914 kaj de januaro 1921 ĝis decembro 1926 ĝi havis specialan, parte bele kolorigitan kovrilon.

Redaktis[redakti | redakti fonton]

Ĉar la legantaro kreskis kaj la loko disponebla en Germana Esperantisto ne permesis enmeti multan literaturon, oni aldonis de januaro 1907 specialan literaturan aldonon Liberaj Horoj kun tekstoj, kiuj konvenis por Esperantaj kursoj. De januaro 1910 Liberaj Horoj devis ĉesi kiel speciala aldono. Sed jam en januaro 1911 Liberaj Horoj estis memstarigitaj sub la titolo La Instruanto, kiu enhavis precipe interesan materialon por kursoj. Dum 1911 la abonantaro de Germana Esperantisto multe kreskis, samtempe oni havis la deziron tute forpreni la literaturon en ĝi. Do oni kreis ekde januaro 1912 du eldonojn de Germana Esperantisto – eldonon A kiel propagandan kaj eldonon B (kiu samtempe enprenis La Instruanton) kiel literaturan. Pro la malfacilaĵoj dum la unua mondmilito oni ĉesigis tiun praktikan kaj bonan aranĝon kaj de januaro 1920 aperis denove nur unu sola eldono. De oktobro/novembro 1923 ĝis decembro 1926 kaj de januaro 1932 Esperanto-Praktiko estis akceptata kiel parto de Germana Esperantisto.

Nombro de paĝoj de 1905 ĝis fino de 1932: 6796.

Germana Esperantisto ĉesis aperi en 1935.

Elektronika versio[redakti | redakti fonton]

La aŭsta nacia bibliotkeo (Österreichische Nationalbibliothek) skanis la jarkolektiojn por la projekto ANNO