Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Esperanto (apartigilo).
Esperanto
Lingvo Internacia
Esperantujo: 120 landoj en la mondo
Esperantujo: 120 landoj en la mondo
Parolata en almenaŭ 120 landoj[1]; nenie oficiala lingvo
Parolantoj 2 000 000
Denaskaj parolantoj laŭ taksoj inter mil kaj “pluraj miloj”[2][3]
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando; oficiale instruata ekz. en Hungario kaj Ĉinio; multaj NRO-oj (ĉefe Esperanto-asocioj); rekonita de PEN kaj Katolika Eklezio
Reguligita de Akademio de Esperanto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 eo
  ISO 639-2 epo
  ISO 639-3 epo
  SIL ESP
  Glottolog espe1235
Specimeno

Sur la kampo, for de l’ mondo,
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, –
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.

L. L. Zamenhof, Mia penso

v  d  r
Information icon.svg

Esperanto (origine: Lingvo Internacia) estas la plej disvastigita internacia planlingvo[4]. En 1887 Esperanton parolis nur manpleno da homoj; Esperanto havis unu el la plej malgrandaj lingvo-komunumoj de la mondo. En 2012, la lingvo devenis la 64-an tradukeblan per Google Translate[5]; laŭ 2016, Esperanto aperis en listoj de lingvoj plej lernataj[6] kaj konataj en Hungarujo[7]. La nomo venas de la kaŝnomo “D-ro Esperanto„ sub kiu la juda kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo en la jaro 1887 publikigis la bazon de la lingvo. La unua versio, la rusa, ricevis la cenzuran permeson disvastiĝi en la 26-a de julio; ĉi tiun daton oni konsideras la naskiĝtago de Esperanto[8][9]. Li celis kaj sukcesis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la internacia komunikado; la celo tamen ne estas anstataŭigi aliajn, naciajn lingvojn.

Pri tiu ĉi sono Prelego de Zamenhof en la 1-a monda kongreso de Esperanto en Bulonjo (1905)

Kvankam neniu ŝtato akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon, Esperanto tamen eniris en la oficialan instruadon en pluraj landoj kiel Hungario kaj Ĉinio. La lingvo estas uzata de internacia komunumo, nombranta laŭ diversaj taksoj cent mil ĝis du milionojn da parolantoj (depende de la lingvonivelo); estas laŭ diversaj taksoj inter proksimume unu kaj pluraj miloj da denaskaj parolantoj[10].

Esperanto akiris kelkajn internaciajn distingojn, ekzemple du rezoluciojn de UNESCO aŭ subtenon de konataj personoj de la publika vivo. Nuntempe ĝi estas uzata por vojaĝado, korespondado, interkompreniĝo dum internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj, kongresoj, sciencaj diskutoj, origina kaj tradukita literaturo, muziko, teatro, kino, presita kaj interreta raportadoj, radia kaj televida elsendadoj.

La vortprovizo de Esperanto devenas plejparte el la okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras ankaŭ slavlingvan influon. La morfemoj ne ŝanĝiĝas kaj oni povas ilin preskaŭ senlime kombini, kreante diverssignifajn vortojn, Esperanto do havas multajn kunaĵojn kun la analizaj lingvoj, al kiuj apartenas ekzemple la ĉina; kontraŭe la interna strukturo de Esperanto certagrade respegulas la aglutinajn lingvojn, kiel la japanan, svahilanturkan.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Esperanto.
La unua lernolibro de Esperanto, eldonita en Varsovio jare 1887

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Junaĝo de Zamenhofo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la ekesto de Esperanto staris Ludoviko Lazaro Zamenhofo. Li travivis sian junecon en la multlingva urbo Bjalistoko, tiam apartenanta al la Rusa Imperio, hodiaŭ al Polujo, kie li ofte povis pririgardi kverelojn inter la unuopaj tie loĝantaj etnoj, do rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj. Ĉar li neekziston de komuna lingvo konsideris la ĉefa kialo de la konfliktoj, eklaboris jam kiel lernejano pri projekto de nova konvena lingvo, kapabla plenumi la taskon. Ĝi devus esti – malsame al la naciaj lingvoj – neŭtrala kaj facile lernebla, tial ankaŭ akceptebla kiel la dua lingvo por ĉiuj, lingvo instruata samtempe kun tiuj naciaj kaj uzata en situacioj, kiam necesas kompreniĝo internacia[11].

Unuaj ideoj[redakti | redakti fonton]

Zamenhofo unue cerbumadis pri revivigo de la latina, kiun li lernis en lernejo, sed konkludis, ke ĝi estas tro komplika por normala komunikado. Lernante la anglan, li rimarkis, ke la verba konjugacio laŭ genro kaj nombro ne necesas kaj ke gramatika sistemo de lingvo povas esti multe pli facila, ol li opiniis antaŭe. Daŭris tamen la lerna malhelpo pro granda kiomo de parkerigendaj vortoj. Foje ekrimarkis Zamenhofo du rusajn surskribojn: швейцарская [ŝvejcarskaja] (pordistejo, vorto derivita de швейцар [ŝvejcar] – pordisto) kaj кондитерская [konditerskaja] (dolĉaĵejo, derivita de кондитер [konditer] – dolĉaĵisto). Tiuj vortoj kun la sama sufikso inspiris lin al la ideo, ke uzado de regularaj afiksoj povus konsiderinde malplimultigi la kiomon de la vortoradikoj necesaj por komuniki. Por ke la radikoj estu kiel eble plej internaciaj, li decidiĝis transpreni la vortprovizon plejparte el la latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj, do el tiuj instruataj tiam tutmonde pleje[12].

Fina versio[redakti | redakti fonton]

La unua projekto de Zamenhofo, nomita Lingwe uniwersala, estis iomete preta en 1878, sed lia patro, instruisto de lingvoj, konsideris la laboron vana kaj utopia, tial li verŝajne perdigis la manuskripton, konfiditan al li de la filo. Inter la jaroj 1879 kaj 1885, Zamenhofo studis medicinon en Moskvo kaj Varsovio. Tiutempe li denove eklaboris internacian lingvon. La unuan renovigitan version li instruis jare 1879 al siaj amikoj. Post kelkaj jaroj, li jam tradukis poezion, por ke kiel eble plej perfektigi la lingvon. En 1895 li skribis, ke “[d]um ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon . . . kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo jam estas tute preta”[13].

Kiam li jam preparis publikigon de la lingvo, la caraj cenzuristoj malpermesis tion. Zamenhofo estis tre elrevigita pro tio kaj sian libertempon pasigis per tradukado ekzemple de la Malnova Testamento aŭ kelkaj teatraĵoj de William Shakespeare. Fine en la jaro 1887, li povis eldoni la unuan lernolibron, Международный языкъ (“La internacia lingvo”), uzante la saman lingvon parolata hodiaŭ. Laŭ la kaŝnomo de Zamenhofo Doktoro Esperanto, sub kiu la libro estis eldonita, la lingvo baldaŭ eknomiĝis La lingvo de d‑ro Esperanto kaj pli malfrue mallongigite Esperanto[12][14][15][16].

Publikiĝo[redakti | redakti fonton]
Cenzuraj permesoj por la Unua Libro[9][17]
Versio Manuskriptpermeso
(rusa/julia kal.)
Manuskriptpermeso
(okcidenta/gregoria kal.)
Permeso ellasi
(rusa kal.)
Permeso ellasi
(do: publikiĝo)
(okc. kal.)
rusa 21-a de majo 1887 2-a de junio 1887 14-a de julio 1887 26-a de julio 1887
pola 9-a de julio 1887 21-a de julio 1887 25-a de aŭgusto 1887 6-a de septembro 1887
franca 12-a de septembro 1887 24-a de septembro 1887 12-a de novembro 1887 24-a de novembro 1887
germana 21-a de oktobro 1887 2-a de novembro 1887 12-a de novembro 1887 24-a de novembro 1887

Unuaj ŝanĝprovoj[redakti | redakti fonton]

Zamenhofo ricevadis leterojn, kiuj ofte enhavis proponojn pri ŝanĝoj al la lingvo. Ĉiujn sugestojn li registris kaj pli malfrue komencis publikigi en la ĵurnalo La Esperantisto, eldonata tiam en Nurenbergo. En la sama periodaĵo li dufoje balotigis la legantojn pri la ŝanĝoj, la plejmulto tamen malkonsentis. Post tiuj voĉdonadoj por certa tempo silentiĝis voĉoj dezirantaj reformojn kaj la lingvo ekdisvastiĝadis[mankas fonto]. Plej multajn abonantojn la ĵurnalo havis en tiama Rusujo. Grandan baton ĝi tial suferis, kiam la cara cenzuro malpermesis ĝian disvastigon pro artikolo de Lev Nikolajeviĉ Tolstoj[18]. La ĵurnalo devis esti malestigita, sed post nelonge ĝin anstataŭis nova, nomata Lingvo Internacia. Ĝi unue estis eldonata en sveda Upsalo, poste en Hungarujo kaj fine en Parizo, kie la eldonadon finis la unua mondmilito[19][20].

Disvastiĝo de la lingvokomunumo[redakti | redakti fonton]

La novan internacian lingvon ĝiaj uzantoj komencis uzi ankaŭ por organizi fakajn kaj ŝatokupajn aktivadojn internacinivele. Dum la unuaj jardekoj la komunikado en Esperanto realiĝis preskaŭ nur skribe, sed post nesupozite sukcesa Universala Kongreso, okazinta 1905 en franca Boulogne-sur-Mer, kie pruviĝis ebloj uzi la internacian lingvon eĉ parolforme, komencis rapide kreski ankaŭ personaj kontaktoj kaj renkontiĝoj inter Esperantistoj.

Jam dum la Universala Kongreso en Barcelono jare 1909 realiĝis kelkaj renkontiĝoj de ĉeestantaj katolikoj, kiuj fine decidis organizi venontjare, do en 1910, apartan kongreson de katolikaj Esperantistoj. Dum ĝi estis fondita la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kies ĉefa organo, la ĵurnalo Espero Katolika, tamen estis eldonata jam ekde 1903 kaj nun do temas pri la plej malnova ĝis nun aperanta Esperanta periodaĵo[21].

En la jaro 1912 Zamenhof dum solena sermono enkadre de la 8-a UK en Krakovo rezignis sian oficialan rolon en la movado. La deka Universala Kongreso estis okazonta en Parizo jare 1914, aliĝis tien preskaŭ 4000 homoj, sed komenciĝanta milito malebligis ĝin kaj Zamenhof povis reveturi hejmen nur tra la Skandinavaj ŝtatoj.

La sopiro pri paco kaj harmonio post la Unua Mondmilito vekis novajn esperojn, danke kion Esperanto estis rapide disvastiĝanta. La unua Universala Kongreso post la milito okazis jare 1920 en Hago, la 13-a UK jare 1921 en Prago. En 1927 en la Viena kastelo Hofburg estis fondita la memstara Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj, kiu en 1929 alkroĉiĝis al la Aŭstruja Nacia Biblioteko kaj hodiaŭ rezidas en aparta konstruaĵo[22].

Rotterdam, 2008: La 93-a Universala Kongreso de Esperanto kun 1845 partoprenantoj

En la intermilita periodo kaj la dum la Dua Mondmilito, okazis persekutado kontraŭ esperantistoj, inter alie en Germanio sub naziismo kaj en Sovetunio sub stalinismo.

Post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La klopodoj akceptigi Esperanton kiel universalan lingvon renkontadis pozitivan respondon: Petskribojn favore ĝin adresitajn al la Unuiĝintaj Nacioj subskribis pli ol 80 milionoj da homoj, en Ĉeĥoslovakujo ekzemple ankaŭ la Nobel-premiito profesoro Jaroslav Heyrovský[23].

La Ĝenerala Asembleo de UNESCO akceptis similajn rezoluciojn en Montevideo la 10-an de decembro 1954 kaj en Sofio la 8-an de novembro 1985. En ili ĝi notis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, invitis la membrajn ŝtatojn instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado kaj rekomendis al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de UNESCO.[24]

Esperanton favoris ankaŭ pluraj estroj de la Pola Scienca Akademio (Polska Akademia Nauk). La jubilean 72-an Universalan Kongreson jare 1987 (centjariĝo de la lingvo-publikigo) partoprenis preskaŭ ses mil homoj de 60 nacioj.

Ankaŭ la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista atingis gravan progreson, kiam en la jaro 1990 estis eldonita la dokumento Norme per la celebrazione della Messa in esperanto, per kiu la Sankta Seĝo permesas servi sanktan meson en Esperanto sen neceso de specialaj permesoj. Esperanto tiel fariĝis ununura aprobita konstruita liturgia lingvo de la Katolika Eklezio[25][26][27].

La fakto, ke multaj celoj de la Esperanta movado ne realiĝis, estas atribuata interalie al teknologia kaj kultura hegemonio de Britujo kaj Usono, precipe en la tempo post la dua mondmilito, kio rezultigas hodiaŭan uzon de la angla kiel komunika lingvo de plej multaj internaciaj agadoj[28].

Uzado[redakti | redakti fonton]

Esperanto-parolantoj en Hungario; familia/denaska Eo-uzado (2001/11). Kono de fremdlingvoj

Diversaj nombroj indikas kreskantan uzadon de Esperanto dum la pasintaj jardekoj.

La hungara censo kalkulis 942 Esperanto-parolantojn en 1941, 2 083 en 1990, 4 575 en 2001[29] kaj 8 397 in 2011. Laŭ la publikigitaj datumoj por 985 el tiuj ĉi lastaj Esperanto estis familia aŭ gepatra lingvo (sed povas temi pri eraro; eble la demanditoj ne respondis tute ĝuste)[30].

Laŭ la Jarlibro de la Esperanto‑movado estis 58 denaskaj Esperanto-parolantoj en 1961[31], 67 en 1962[32], kaj 83 en 1965[33] En 1996, estis ĉ. 350 familioj kun denaskaj Esperanto-parolantoj[34].

Estas nun Esperanto-asocioj en dudeko da afrikaj landoj[35]; preskaŭ ĉiuj el tiuj fondiĝis post 1960. La nombro de afrikaj adresoj en la jarlibro "Pasporta Servo" kreskis de 18 en 1988/89 al 59 en 2005[36].

Eldoniĝis almenaŭ kvar muzikalbumoj en Esperanto en la sesdekaj jaroj, almenaŭ 17 en la sepdekaj, almenaŭ 58 en la okdekaj, almenaŭ 75 en la naŭdekaj kaj pli ol cent en la unua jardeko de la nova jarmilo[37]. Estas rete disponeblaj nun pli ol 3000 tekstoj de kantoj en Esperanto[38].

Grafiko pri la proksimuma nombro de Landaj Asocioj de UEA inter 1948 kaj 2013.

La nombro de partoprenantoj en Esperanto-renkontiĝoj de almenaŭ unu semajno en Germanio kreskis de proks. 100 en la fruaj sepdekaj jaroj al proks. 800 en 2008[mankas fonto].

La Esperanto‑Vikipedio enhavas pli ol 230 000 artikolojn laŭ decembro 2016, kiu similas al la Vikipedioj en la eŭska (ĉ. 260 000) kaj la minankabaŭa (ĉ. 220 000)[39]. Antaŭ la apero de la Vikipedio en 2001 ne ekzistis Enciklopedio en Esperanto pri ĝeneralaj temoj; la Enciklopedio de Esperanto (pri Esperanto-temoj) eldoniĝis en 1934 kaj ekde tiam ne estis redaktita.

Inter 1906 kaj 1971 aperis ĉ. 28 disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko, do proksimume unu ĉiun duan aŭ trian jaron. Tiu nombro forte grandiĝis: Inter 1975 kaj 1987 entute aperis 95 disertacioj, do ekde 1975 ĉiujare mezume pli ol 7[40].

La nombro de Landaj Asocioj de UEA kreskis de 19 en 1948 al 71 en 2013.[41]

Esperanto nuntempe[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-kulturo.
Esperantaj simboloj
Esperanta flago Jubilea simbolo
Esperanta flago Jubilea simbolo

En la nuna mondo, kiu ĉiam pli konscias rajtojn de malplimultoj kaj lingvan diversecon, akiras la internacia lingvo ree atenton de iuj gravuloj. Neregistaraj organizoj kaj asocioj insistas, ke la diskuto pri la internacia lingvo aperu kiel diskuttemo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio. Julie 1996 Simpozio de internaciaj organizoj kunvenigis omaĝe al Inazo Nitobe en Pragon grupon de sendependaj ekspertoj, kiuj esploris tiaman pozicion de Esperanto kaj proponis ĝian envicigon en aktualaj interparoloj pri lingvaj rajtoj kaj politiko. La Manifesto de Prago (akceptita dum UK 1996 en Prago), moderna deklaro pri valoroj kaj celoj motivantaj Esperantan movadon, emfazas lingvan demokration kaj konservon de la lingva diverseco. Al famuloj uzantaj Esperanton nuntempe apartenas interalie la Nobel-premiito Reinhard Selten (1994), mondĉampionoj en ŝakludo Judit Polgár kaj Tivadar Soros la patro de la financisto George Soros. Esperanto estis kiel komunikilo uzata ankaŭ en la projekto Indiĝenaj Dialogoj, al kies celoj apartenis plifortigi interŝanĝon de spertoj inter indiĝenaj popoloj en la mondo, kiuj rifuzas uzon de iamaj koloniaj lingvoj.

La kreinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, sciis, ke lingvo estas disvastigenda per kolektiva uzo, tial li limigis sian komencan proponon je minimuma gramatiko kaj malgranda vortprovizo. Hodiaŭ tamen Esperanto estas plene disvastigita lingvo kun tutmonda komunumo de parolantoj kaj kompleta esprimaparato. Multaj ideoj de Zamenhof antaŭiris la ideojn de la fondinto de la moderna lingvistiko Ferdinand de Saussure, kies frato estis Esperantisto.

Stato de la lingvoevoluo[redakti | redakti fonton]

Komence, la lingvo konsistis el ĉirkaŭ mil vortradikoj, el kiuj oni povis krei 10–12 mil vortojn. La nunaj esperantaj vortaroj enhavas ofte eĉ 15–20 mil radikojn, el kiuj jam da vortoj deriveblas centmiloj; krome la lingvo daŭre evoluas. La aktualajn tendencojn observas kaj kontrolas la Akademio de Esperanto. Dum sia historio, Esperanto estis uzita por atingi diversajn celojn, iujn el ili eblas taksi problemaj. La lingvo estis malpermesita kaj ĝiaj uzantoj persekutataj kaj dum la erao de Stalin, konsideranta ĝin „lingvo de mondcivitanoj“, kaj dum Hitler, por kiuj ĝi estis „lingvo de Hebreoj“ (ĉar Zamenhof, la kreinto, mem estis Hebreo)[42].

La nuna Esperanto estas rezulto post kolektiva laboro de centoj da filologiistoj, poetoj, verkistoj kaj da tri generacioj de ĝiaj uzantoj[43]. Dum pli ol 120 jaroj kreiĝis miloj da vortoj, esprimoj, frazfiguroj, metaforoj ks., ellaboriĝis ankaŭ dekoj da fakaj vortaroj por diversaj sciencoj.

Terminaro[redakti | redakti fonton]

UEA havas 59 fakajn asociojn kiel kolektivajn membrojn de UEA (stato de 11 marto 2015). Preskaŭ ĉiu faka asocio flegas siajn fakajn vortarojn. Tial la plimulto de fakaj vortaroj estas ĝisdatigitaj kaj enhavas terminaron minimume por majstra grado. La fakaj vortaroj estas atingeblaj en Interreto kaj ilia uzo estas senpaga. Ekzemplo: informadiko, komputiloj kaj programado: http://komputeko.net/index_eo.php, kvinlingva vortaro (Esperanto, angla, germana, nederlanda, franca).

Uzantoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperantisto.

La Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies membroj konsistigas la plej aktivan parton de la Esperantista komunumo, havas siajn naciajn filiojn en 62 ŝtatoj kaj individuajn membrojn en preskaŭ duobla kvanto de ŝtatoj. La nombro de venditaj lernolibroj kaj membrostatistikoj de lokaj grupoj montras, ke ekzistas jam centmiloj aŭ eĉ milionoj da homoj kun almenaŭ minimuma scio de la lingvo. Parolantoj de Esperanto troveblas en la tuta mondo, plej koncentriĝinte en tiom malsamaj landoj kiel estas Brazilo, Bulgarujo, Ĉinujo, Irano, Japanujo, KuboMadagaskaro.

Laŭ indikoj de la projekto Ethnologue estas la suma kvanto de la parolantoj taksata je du milionoj, el kiuj du milojn konsistigas denaskuloj, precipe danke uzon de Esperanto en hejmoj, plej ofte en internaciaj familioj[10]. La historiisto kaj Esperantisto Ziko Marcus Sikosek indikis la takson troigita, baziĝante sur komparo kun realaj nombroj de parolantoj en Kolonjo kaj kiomoj de membroj en Esperantaj organizaĵoj[44]. Aliaj taksoj indikas pli modestajn numerojn, kutime inter centmilo kaj miliono. Neprecizaĵoj en la pritaksoj baziĝas sur la fakto, ke nombron de parolantoj de iu ajn internacia helplingvo estas malfacile ekscii, ĉar ekzemple popolnombradoj en plimulto da ŝtatoj demandas nur pri gepatra lingvo de la loĝantoj, ne pri iliaj pluaj lingvoscioj[45].

Instruado kaj lernado[redakti | redakti fonton]

Tre rapide eblas komenci interkompreniĝi internacilingve, kio prezentas idealan enkondukon al lernado de fremdaj lingvoj. Jam post kelkaj semajnoj lernantoj povas komenci korespondi Esperante kaj post kelkaj monatoj ili jam kapablas enkadre de siaj kursoj aŭ private vojaĝi eksterlanden uzante la lingvon. En Facebook-enketo el 68 respondintoj entute 36 (52%) informis, ke ili praktike ekuzis Esperanton post malpli ol 20 lernhoroj, pliaj 13 (19%) post 20 ĝis 29 lernhoroj[46].

Eksperimentaj kaj neformalaj observadoj aludas, ke antaŭa lernado de Esperanto eĉ povas pozitive efiki al posta ekposedado de aliaj fremdaj lingvoj (oni nomas tion propedeŭtika efekto). Realiĝis jam kelkaj provoj formale esplori la fenomenon: ekzemple grupo de studantoj, lernintaj dum unu jaro Esperanton kaj poste dum tri jaroj la Francan lingvon, havis pli bonajn rezultojn ol kontrolgrupo, kiu lernis la Francan dum la tutaj kvar jaroj[47]. Similajn rezultojn oni akiris ankaŭ kiam la dua lingvo estis la Japana aŭ malplilongiginte la eksperimenton je duono. Tamen, la menciita studo ne skribas, kiel progresas studantoj, kiuj lernis en la unua jaro alian lingvon ol Esperanton, ekzemple Latinon.

Kvankam Esperanto estas instruata de iuj universitatoj, ekzemple ĉe la Masaryk-Universitato en Brno (Ĉeĥujo), plej ofte homoj lernas ĝin mem, pere de korespondaj aŭ plurmediaj kursoj (kaj poŝte kaj retpoŝte), pere de retejoj kiel lernu!, aŭ en lokaj kluboj de Esperanto. Laŭ Facebook-enketo inter 163 respondintoj 13 (8%) lernis la lingvon en universitata (9), popolaltlerneja (2) aŭ lerneja (2) kurso, 96 (59%) memstare per libro (55) aŭ interrete (41), 47 (29%) en kurso de klubo aŭ unuopulo; 4 (2%) lernis en la familio denaske aŭ poste[48]. Konstateblas sume, memlernado kaj kluba instruado liveras ĉ. 90% de la Esperanto-parolantoj de la enketo. Lernolibroj kaj aliaj helpiloj por memlernantoj ekzistas en pli ol cent lingvoj.

Ofertantoj de Esperanto-lerniloj kaj lingvo-helpiloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de ofertataj Esperanto-lerniloj.

Ekde la 1990-aj jaroj, ĉefe pro la apero de la interreto, signife kreskas la nombro de ofertoj pri lernado de Esperanto, vortaroj, lernhelpiloj, tradukiloj ktp. Tiuj ofertoj venas ĉu de profesiaj komercaj ofertantoj, ĉu de privataj ofertantoj kaj senprofitaj organizaĵoj. Ŝajnas, ke ĉe ofertantoj de malalta nombro de lingvoj (ĝis 20), Esperanto estas malofta, sed kun la kreskanta nombro la ŝanco de inkluziviĝo de Esperanto plialtiĝas kaj ekde 40 ofertataj lingvoj la ĉeesto de Esperanto inter ili estas tre ofta.

Specifeco de lernado[redakti | redakti fonton]

Komparajn esplorojn pri tempo de lernado de diversaj lingvoj oni faris en la Universitato de Paderborn (Germanio). Kadre de tiu esplorado oni determinis la tempon de lernado de francolingvaj studantoj ĝis certa nivelo. Atingi tiun nivelon bezonas la sekvantan kvanton de horoj[49]:

  • germana 2000 horoj;
  • angla 1500 horoj;
  • itala 1000 horoj; kaj por
  • Esperanto 150 horoj.

La facileco de lernado de Esperanto havas sekvantajn ĉefajn kaŭzojn:

  • Simpla gramatiko kaj malĉeesto de esceptoj. Esperanto ne havas neregulajn verbojn, pasintan, nunan kaj estontan tempon oni kreas unumaniere.
  • Fonetika ortografio. En vortaroj ne bezonas sciigi prononcon.
  • Normaj manieroj de vortfarado. El malgranda kvanto de radikoj oni kreas per uzo de prefiksoj kaj sufiksoj grandan kvanton de derivatajn vortojn. Tio akre malpliigas la kvanton de radikoj por rememori.
  • Kategorio gramatika de vortoj (escepte prepozicioj, numeraloj kaj interjekcioj) estas markita per sufikso kaj finaĵo. En vortaroj ne bezonas sciigi genron kaj deklinacion de nominativoj, konjugacion de verboj ktp.

Dum lernado de Esperanto la gramatikaj problemoj rapide malaperas. Tio estas (kune kun facileco) grava specifeco de Esperanto kompare kun naciaj lingvoj. Por tio la lernantoj povas koncentri al vortprovizo kaj vortuzo.

Vortuzo estas grava parto de ĉiu lingvo. Ekzemple "ludejo" (kampo por ludo de infanoj) en la germana estas "ludloko", "ludplaco" (Spielplatz), en la angla "ludbazo" (playground), en la hungara "ludspaco", "ludplaco" (játszótér), en la rusa "infana placeto" (детская площадка) ktp.

Oficiala statuso[redakti | redakti fonton]

Esperanto estas oficiala lingvo de neniu ŝtato, kvankam komence de la 20-a jarcento ekzistis planoj estigi Moresneton kiel entute unuan Esperantan ŝtaton kaj sur la mallonge ekzistanta artefarita Insulo de la Rozoj ekzistis en la jaro 1968 mikronacio, uzanta Esperanton kiel sian oficialan lingvon. Tiu tamen servas kiel oficiala laborlingvo por kelkaj (plejofte Esperantaj) senprofitaj neregistaraj organizaĵoj[50]. Esperanto ankaŭ estas ununura agnoskita artefarita liturgia lingvo de la Katolika eklezio[25][26][27].

UNESCO[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1954 la Ĝenerala Asembleo de UNESCO agnoskis, per la tiel nomita rezolucio de Montevideo, ke la rezultoj atingitaj de Esperanto kongruas kun celoj de la organizaĵo. Sekve de tio oni estigis oficialajn rilatojn inter UNESCO kaj la Universala Esperanto-Asocio, kiu iĝis neregistara membra organizaĵo en la kategorio B[51]. Kunlaboro inter ili daŭras: jare 1977 la ĝenerala direktoro de UNESCO Amadou-Mahtar M´Bow prezentis sian parolon dum la 62-a Universala Kongreso de Esperanto en Islanda Rejkjaviko. En 1985 la Ĝenerala Asembleo de UNESCO instigis la membrajn ŝtatojn kaj internaciajn organizaĵojn enkonduki studprogramojn pri la lingva problemo kaj Esperanto en lernejoj, kaj studi eblon eluzi la lingvon en internaciaj rilatoj. La Universala Esperanto-Asocio havas konsilajn rilatojn ankaŭ kun la Unuiĝintaj Nacioj (UN), UNICEF, Konsilio de Eŭropo, Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAS) kaj Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO)[24][52].

Herzberg - die Esperanto-Stadt[redakti | redakti fonton]

Surbaze de decido de la urba konsilantaro, ekde la 11-a de Julio 2006 la Germana urbo Herzberg am Harz oficiale nomiĝas Esperanta urbo (Herzberg am Harz – die Esperanto-Stadt/La Esperanto-urbo), kio ligiĝas kun organizado de kulturaj kaj klerigaj aranĝoj kun rilato al Esperanto. Herzberg estas partnerurbo de la Pola urbo Góra, iliaj interŝanĝoj realiĝas Esperante.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Renkontiĝoj kaj vojaĝado[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare okazas centoj da internaciaj konferencoj kaj renkontiĝoj – sen interpretistoj. La plej grandaj estas la Universalaj Kongresoj de Esperanto, lastafoje organizitaj en la urboj Fortalezo, Brazilo (2002); Gotenburgo, Svedujo (2003); Pekino, Ĉinujo (2004); Vilno, Litovujo (2005); Florenco, Italujo (2006); Jokohamo, Japanujo (2007); Roterdamo, Nederlando (2008); Bjalistoko, Polujo (2009); Havano, Kubo (2010); Kopenhago, Danio (2011). Ekde 1938 estadas organizataj ankaŭ Internaciaj Junularaj Kongresoj. La unua simpozio de Esperantistoj el Arabaj landoj okazis en Amano jare 2000, la kvina Tutamerika kongreso jare 2001 en Meksikurbo kaj Azia kongreso en Seulo jare 2002.

Pasporta Servo estas servo subtenanta uzon de Esperanto por vojaĝado. Ĝin prizorgas la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ties fundamento estis ĝis 2008 ĉiujare eldonata libreto, enhavanta adresojn de ĉ. 1 300 gastigantoj el 89 ŝtatoj (laŭ la eldono el 2007), provizantaj senpagan loĝigon por vojaĝantoj parolantaj Esperanton. Ekde 2009 la servo disponeblas baze en elektronika formo, interrete, tamen presita listo de gastigantoj ankaŭ estas presota[53].

Esploro kaj bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

Biblioteko de la Hispana Esperanta Muzeo disponas pli ol 10 000 librojn kaj 13 000 jarkolektojn de Esperantaj gazetoj

En multaj universitatoj Esperanto estas parto de lingvosciencaj kursoj, iuj proponas ĝin kiel sendependan studfakon. Precipe estas rimarkinda la Universitato de Eötvös Loránd en Budapeŝto kun sekcio de Esperantoscienco en la Instituto de Ĝenerala kaj Aplikita Lingvoscienco, kaj la Universitato de Adam Mickiewicz en Pola Poznano kun diploma programo pri interlingvoscienco[54]. La bibliografio de la Usona Asocio de Modernaj Lingvoj registras ĉiujare pli ol 300 fakajn publikaĵojn pri Esperanto. La biblioteko de la Esperanto-Asocio de Britujo enhavas pli ol 20 mil pecojn. Signifa tutmonda esplorcentro kaj arkivejo estas Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), kio estas parto de la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds en Svislando. Ĝi konservas librojn, periodaĵojn kaj diversajn eldonaĵojn ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj planlingvoj. CDELI krom esti arkivejo kaj esplorejo por interlingvistoj, historiistoj, esperantologoj kaj alifakaj esploristoj, okazigas ankaŭ kursojn kaj seminariojn. Al pluaj grandaj bibliotekoj apartenas la Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Biblioteko en la urbo Aleno aŭ la biblioteko de la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en Vieno, kiu estas parto de la Aŭstruja Nacia Biblioteko. La bibliotekoj en Vieno kaj Aleno liveras informojn pri siaj kolektoj ankaŭ perrete kaj atingeblas pere de la interŝtata interbiblioteka pruntservo.

Profesiaj kontaktoj kaj fakaj interesoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-asocio.

Organizaĵoj por Esperanto-parolantoj inkluzivas tiujn por kuracistoj, verkistoj, fervojistoj, sciencistoj, muzikistoj kaj multaj aliaj. Ili eldonas revuojn, organizas konferencojn kaj helpas disvastigi la lingvon por profesia kaj faka uzo. Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), faciligas kunlaboron sur la universitata nivelo. Originalaj kaj tradukitaj verkoj aperas pri astronomio, informadiko, botaniko, kemio, jurofilozofio. En 2009 UEA lanĉis per La origino de specioj de Darvino serion de sciencaj klasikaĵoj, “Scienca Penso”. Proprajn organizaĵojn havas i. a. blinduloj, skoltoj, ŝakistoj, go-ludantoj, kaj katamantoj. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, la junulara sekcio de UEA, organizas internaciajn kunvenojn kaj eldonas periodaĵojn. Budaanoj, ŝintoismanoj, katolikoj, protestantoj, kvakeroj, Bahaanoj, spiritistoj kaj ateismanoj havas siajn organizaĵojn, kaj multaj soci-aktivaj grupoj uzas la lingvon. En Sennacieca Asocio Tutmonda kunagas diversaj laboristaj tendencoj. Ankaŭ multaj aliaj asocioj uzas Esperanton.

Esperanto-komerco[redakti | redakti fonton]

Esperanta komerco jam vivas sporade de multaj jaroj. La prezidanto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) estas Sinjoro WANG Tian-Yi (2013). Krome, Esperanto estus la plej bona lingvo por la komerco laŭ esploroj de la franca Ĉambro de Komerco en 1921. La New York Times raportis pri tio en 2012[55].

Statistiko de Esperantujo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Statistiko de Esperantujo.

Konstateblas, ke Esperanto ĝis nun atingis lokon inter la unuaj 50 lingvoj de la mondo laŭ la ofteco de uzado en internacia komunikado. En Vikipedio ĝi ekzemple okupas lokon 32 laŭ la nombro de artikoloj[56] kaj lokon 43 laŭ la paĝovizitado[57] (junio 2015).

En Litovio kaj Hungario ĝi estas lingvo n-ro 16 laŭ la nombro de enloĝantoj, kiuj scias diversajn fremdlingvojn. Esperanto estas unu el dek lingvoj, kiujn la ĉina registaro uzas en sia oficiala novaĵretejo, kaj unu el sesdeko da lingvoj, kiujn la papo uzis ĝis 2012 por saluti la kredantojn dum pasko kaj kristnasko. Google ofertas Esperanton kiel unu el 41 serĉlingvoj kaj ĝi estas unu el sesdeko da traduklingvoj ĉe Google Translate.

Kelkloke Esperanto havas pli favoran aŭ pli malfavoran pozicion: En la frazaro kun tradukoj Tatoeba ĝi kun pli ol 223 000 frazoj okupas la duan lokon post la angla (marto 2013). En Hungario ĝi estis almenaŭ en 2004 la tria lingvo (post la angla kaj la germana), pri kiuj studentoj k.a. ekzameniĝis en apartaj ŝtataj ekzamenoj.

Aliflanke la internacia lingvo Esperanto havas malpli bonan lokon, se oni komparas ĝian parolantaron kun ĉiuj naciaj lingvoj; ekzemple laŭ la nombro de denaskaj kaj poste eklernintaj parolantoj Esperanto havas lokon 165 inter la lingvoj, en kiuj ekzistas Vikipedio; tiu rilato tamen ne multe gravas, ĉar la intenco de Esperanto estas faciligi la internacian komunikadon, ne la nacian[58].

La rilato inter la uzado de Esperanto kaj de la angla estas tre proksimume 1:1000. Ekzemple la rilato inter la vizitado de anglalingvaj kaj esperantlingvaj paĝoj de Vikipedio estas 1:1060 (aŭg. 2012), la rilato inter la nombroj de parolantoj de ambaŭ lingvoj en Litovio estas ĉ. 1:700 (laŭ censo 2001) kaj la rilato inter la libroj ĉiujare eldonataj estas ĉ. 1:4 000 (ĉ. 2006; kp. Nombra rilato Esperanto - angla).

Aliaj planlingvoj[redakti | redakti fonton]

Proksimume 0,5 ĝis 1% de ĉiuj parolantoj de planlingvo parolas alian planlingvon ol Esperanto, ĉ. 99% parolas Esperanton (laŭ censoj en Rusio kaj Hungario).

Specifaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Ŝildo flagforma, simbolo de Esperanto, uzata por signi i.a. la esperanto-version en plurlingva eldonaĵo.

Laŭ iuj, la strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.

Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en kompare tre malgranda ono de la tempo necesa por etna lingvo.

Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.

Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.

En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortoj[redakti | redakti fonton]

La vortoj devenas de diversaj lingvoj. La plejparto venis kaj venas el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la hispana, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vortelektaj principoj[redakti | redakti fonton]

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...; sed sabato el la hebrea), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.

Kiel jam supre estis videble, oni povas klarigi multajn vortojn per pli ol unu devenlingvo (vidu ankaŭ "Etimologia Vortaro de Esperanto" de Ebbe Vilborg).

  • abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
  • abituriento laŭ germana kaj rusa
  • ablativo laŭ latina, angla, franca, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
  • funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
  • ŝnuro laŭ germana, pola kaj ĉeĥa

Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj).

Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Eroj[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.

Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):

aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.

Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn (inspiritaj de la rusaj escepte regulaj korelativoj) kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).

Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.

Laŭsignife:

aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Esperanta alfabeto kaj Prononco de Esperanto.

La literumado — aŭ ortografio — estas plej ofte unu fonemo por unu litero, kaj inverse.

Esperanto uzas la latinan alfabeton kun ses aldonitaj literoj, iam nomataj “ĉapelitaj”: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, kaj ŭ. Ili estas inter la ok plej maloftaj literoj en Esperanto‑literumado[59].

Litero a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i
j
ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z
IFA ä b t͡s t͡ʃ d f ɡ d͡ʒ h x i j, i̯ ʒ k l m n p r s ʃ t u v z

"ŭ" kutime aperas nur post "a" aŭ "e".

En Esperantlingvaj retpaĝoj estas tri ĉefaj manieroj skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:

  • veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo (rekte aŭ per numeraj signoreferencoj), iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
  • surogate laŭ la x‑sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Tiu sistemo havas avantaĝojn kontraŭ la h-sistemo, se komputiloj prilaboras tekston.
  • surogate laŭ la Zamenhofa h‑sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
Tiu sistemo estis proponita de Zamenhof por kazoj, kiam ĉapelitaj literoj ne estas haveblaj. Kontraŭ la x-sistemo ĝi havas la avantaĝon, ke tekstoj estas pli facile legeblaj kaj ne aperas tiom strangaj, speciale al novuloj.

Ekzistas programoj, kiuj aŭtomate transigas vortojn skribitaj en la x-sistemo al vortoj skribitaj kun ĉapelitaj literoj. Dezirinde estas, ke pliaj programoj estos same kapablaj.

Kontraŭ la h-sistemo ofte estas argumentita, ke komputiloj povus miskompreni kelkajn vortojn. Ekzemploj: flughaveno, senchava, bushaltejo. Sed tiu argumento nuntempe ne vere gravas. Modernaj programoj povas enhavi vortareton kun listo de tiuj "problemaj" vortoj, ja nur estas tre malmultaj. Tiujn vortojn la programo ne transigu laŭlitere, sed laŭ tiu speciala vortlisto.

Prononco[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj oftaj frazoj, transskribitaj apude en la Internacia Fonetika Alfabeto:

Saluton. [sa.ˈlu.ton]
Kiel vi fartas? [ˈki.el vi ˈfar.tas]
Kiel vi nomiĝas? [ˈki.el vi no.ˈmi.d͡ʒas]
Ĉu vi parolas Esperanton? [ˈt͡ʃu vi pa.ˈro.las es.pe.ˈran.ton]
Mi ne komprenas vin. [mi ne kom.ˈpre.nas vin]
Estas bela tago. [ˈes.tas ˈbe.la ˈta.ɡo]

Pri tiu ĉi sono Registraĵo de la preĝo Patro Nia

Lingvoevoluo[redakti | redakti fonton]

Vidu Lingvoevoluo de Esperanto

Kvankam Esperanto montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvoprojekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:

  • prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
  • arkaikiĝo de vortoj (ekzemple: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekzemple: kanono)
  • nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
  • evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekzemple: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
  • uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
  • uzo -io kiel sufikso en landonomoj, anstataŭ la fundamenta "ujo"
  • pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
  • evito de kompleksaj verboformoj
  • uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekzemple: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo

Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.

Personaj pronomoj en Esperanto
nombro singulara plurala nedifina resenda***
(refleksivo)
ordo unua dua tria unua dua tria
uzo kutima intima* vira ina neŭtra**
pronomo mi vi ci li ŝi ĝi ni vi ili oni si
(*) Kvazaŭ-arkaismo, tre malofte uzata.
(**) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(***) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro[redakti | redakti fonton]

La entuta nombro de Esperanto-parolantoj estas ne precize konata. Nur eblas taksoj pri la kvanto de la tutmonda parolantaro. Ekde 2001 okazis popolnombradoj en pluraj landoj, ekzemple Hungario kaj Litovio, kiuj kalkulis ankaŭ la nombron de Esperanto-parolantoj (4.565 por Hungario, 844 por Litovio); en 2011 en rusia censo oni kalkulis 992 parolantojn de Esperanto[60].

La plej multaj taksoj pri la tutmonda parolantaro varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj. La diversaj taksoj verŝajne priskribas malsamajn lingvonivelojn kaj malsaman oftecon de uzado: 100 mil celas la kvanton de homoj, kiuj regule uzas Esperanton, 500.000 inkluzivas tiujn, kiuj de tempo al tempo uzas la lingvon, 2 milionoj (Culbert) ankaŭ tiujn, kiuj jam dum multaj jaroj aŭ jardekoj ne plu uzas la lingvon. Pli altaj taksoj (ĝis aŭ super dek milionoj) inkluzivas supozeble ankaŭ tiujn, kiuj nur eklernis la lingvon; ili supozeble ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.

Se la kriterio estas tute flua altenivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj, la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (Kp. la artikolon pri la nombro de Esperanto-parolantoj.)

Komparo kun aliaj planlingvoj[redakti | redakti fonton]

Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Verŝajne pli ol 95% de la parolantoj de planlingvo, eble eĉ 98 aŭ 99%, parolas Esperanton; multaj planlingvuloj aldone parolas aŭ almenaŭ komprenas Esperanton. Laŭ la censo en Rusio (2011) Esperanton parolas 99% de ĉiuj parolantoj de planlingvoj, laŭ la censo en Hungario (2001) 99,5% (kp. la statistikon pri "aliaj planlingvoj").

Movado por Esperanto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado.

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun la Unuiĝintaj Nacioj. UEA eldonas librojn, revuojn, lumdiskojn kaj jarlibron kun listoj de Esperanto-organizaĵoj kaj lokaj reprezentantoj en la tuta mondo. La Libroservo de UEA stokis en 2009 ĉ. kvin mil titolojn[42]. Koncernan katalogon eblas aŭ peti perpoŝte aŭ konsulti en la retejo de la organizaĵo. La serio Esperanto-Dokumentoj, eldonata de UEA krom Esperante ankaŭ en la Angla, Hispana, Itala kaj Portugala lingvoj, enhavas fakverkojn kaj referatojn pri la aktuala situacio de la internacia lingvo. La publikaĵojn eblas akiri kaj perrete kaj persone en Roterdamo.

La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de Esperanto-Centroj.

Subteno de internaciaj organizoj[redakti | redakti fonton]

Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis du rezoluciojn favorajn al Esperanto (1954, 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.

Ankaŭ aliaj eksterkomunumaj organizoj kaj konferencoj subtenis Esperanton, ekzemple en 1980 en Manilo, la ĉefurbo de Filipinoj, la Monda Turisma Konferenco (organizita de Monda Turisma Organizo)[61]).

Notindas krome kelkaj rezolucioj kaj proponoj ĉe Ligo de Nacioj, Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj organizoj[62].

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-kulturo.

Esperantistoj havas propran, nomatan Esperanta kulturo, kiu estas deirpunkto al aliaj kulturoj (ĉi tiu estas esenca trajto por ĝi, pli ol por dominantaj naciaj lingvoj). La vorto “gufujo„ ekzemple estas propre Esperanta. Ĝia signifo ekestis en aparta cirkonstanco kaj estas senpere komprenebla nur por la koncernaj Esperantistoj.

Esperantistoj iom pli emas paroli pri temoj, kiuj povus esti konsiderataj kiel tiklaj aŭ ofendaj inter neesperantistoj (ekzemple pri politiko, rasismo k.a.), eĉ se ili ne farus tion en sia hejmlando aŭ en alia lingvo, kiun ili scias. Ĝenerale Esperanto-kulturo estas fokusita ekzemple je legado, edukado (precipe rilate novaĵojn, faktojn kaj lingvojn) kaj toleremo (precipe al personoj el aliaj kulturoj). Esperanto-parolantoj estas ankaŭ pli emaj kontraŭi tutmondiĝon, kulturo-lavadon kaj malaperon de ies gepatra lingvo, cetere ĉar ĉi tiuj elementoj igas nin unikaj.

La plimulto de la Esperanto-parolantoj estas ankaŭ kontraŭ deviga lernado de dominantaj lingvoj: tio okazas en pluraj landoj tra la mondo, kiel Svedio kaj Islando, kie lernado de la angla estas deviga de la unuagrada lernejo ĝis iafoje universitato. Esperanto-parolantoj opinias, ke deviga devus esti la lernado de rapide lernebla lingvo, kia Esperanto, aŭ alia, kiun oni povus ellerni ene de unu du jaroj. Tiel infanoj kaj gepatroj estus malpli emaj al subtaksado de la propra lingvo favore por alia taksata pli utila.

La Esperanto-komunumo havas ankaŭ pli-malpli saman fon-scion, ekzemple scion pri iuj famaj Esperanto-parolantoj, libroj, retejoj, malgrandaj urboj, kiuj havas gravan signifon pro Esperanto-rilataj okazaĵoj ktp.[63][64].

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj kampoj, en kiuj oni jam hodiaŭ uzas Esperanton profesie. Kiel ekzemploj povas servi eldona agadoturismo (ĝenerala aŭ kleriga). Pli pri la profesia uzo de Esperanto oni povas legi ekzemple en Petr Chrdle: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj (KAVA-PECH, 1995)[65].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kritiko pri Esperanto.

Kelkaj kritikoj estas kontraŭ internaciaj helplingvoj ĝenerale:

  • "Internacia helplingvo ne havas kulturon." (Esperantistoj ofte respondas, ke ja ekzistas Esperanta literaturo kaj certaj tradicioj en la Esperanto-komunumo; iuj esperantistoj pli emfazas la rolon de Esperanto kiel ponto inter malsamaj kulturoj; kelkaj kombinis ĉi tiujn du alirojn per la koncepto de pontokulturo.)
  • "La toleremo pri malperfektecoj ĉe internaciaj helplingvoj estas malpli ol ĉe etnaj lingvoj. Ĉar neniu internacia helplingvo povas esti perfekta, ĝi neniam estos vaste akceptata de la publiko."

Aliaj kritikoj temas pri Esperanto specife:

  • Kelkaj, precipe la subtenantoj de naturismaj planlingvoj, kritikas ke Esperanto ne direktas sin sufiĉe laŭ la grandaj eŭropaj lingvoj (kutime ili celas ĉefe latinon kaj la latinidajn lingvojn, aŭ latinidajn formojn en aliaj lingvoj). Ekzemple, ili kritikas la tabelvortojn aŭ vortfaradon kiel “malsanulejo” anstataŭ pli eŭropecan “hospitalo”.
  • Esperanto estas kritikata esti tro eŭropeca. Ĝiaj vortradikoj kaj ĝia gramatiko venas de eŭropaj lingvoj, kio laŭ la kritikantoj malpliigas ĝian neŭtralecon.
  • Kelkaj kritikas ke la seksa malsimetrio en Esperanto estas lingva seksismo. Oni kritikas parenc-radikojn, kiuj havas baze viran signifon, dum necesas aldoni la radikon “‑in‑” por paroli pri inoj. Aldone oni kritikas ke multaj aliaj vortoj (ekzemple “instruisto”, “anglo”, kaj “li”) servas kaj por signi viran personon kaj por signi ajnaseksan personon, dum ekzistas apartaj vortoj por inaj personoj (“instruistino”, “anglino”, “ŝi”). Malgraŭ tio, ke oni ne devas ĉiam uzi afikson “‑in‑” por paroli pri inoj[66][67]. Riistoj, ĝiistoj, kaj iĉistoj provas forigi tiun malsimetrion el Esperanto.
  • Oni kritikas la devigan akuzativan finaĵon “‑n”.
  • Oni kritikas la supersignajn literojn de Esperanto.
  • Estas ofta kritiko, ke oni nenie interkompreniĝos per Esperanto. Oni volas scii kien, oni povas paroli per ĝi.

Eraroj kaj mitoj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

En multaj lokoj aperas faktaj eraroj pri Esperanto.

  • Ĉiutage uzata. Esperanto estas ĉiutage uzata lingvo. Tamen la instruisto de la angla lingvo Peter Greene asertis en 2014 en Huffington Post: "La latina kaj Esperanto estas kiel vere ĉarma aro de farboj, kiujn vi enŝlosas en ŝrankon kaj neniam uzas, ĉar tio malordigus ilin"[68].
  • Vivanta lingvo. Esperanto estas vivanta lingvo, kiel oficiale rekonis i.a. la Lingvoscienca Instituto de la Hungara Scienca Akademio en 2004[69]. Tamen la slovaka ekonomikisto kaj politikisto Richard Sulik, asertis en intervjuo en "Stern", en 2012, ke "Esperanto (...) tiu artefarita lingvo" "estas morta"[70].
Same la franca televida prezentisto Philippe Ballard asertis en 2016 en la televido LCI (La Chaîne Info), ke Esperanto "mortis sian belan morton" antaŭ deko(j) da jaroj. [71]
Same la germana semajna gazeto "Die Zeit" en 2008 asertis rilate al Esperanto: "Artefaritaj lingvoj ne vivas."[72]
Certe ekzistas multaj Esperanto-legendoj, sed iam J. R. R. Tolkien asertis, ke Esperanto kaj aliaj planlingvoj "estas mortaj", "ĉar iliaj aŭtoroj neniam inventis iujn Esperanto-legendojn"[73].
  • Disvastiĝanta lingvo. Indas distingi inter Esperanto kiel lingvo de parolkomunumo kaj kiel projekto por ĝenerala tutmonda lingvo (pri ambaŭ aferoj homoj parolas uzante mallonge la vorton "Esperanto"). Pri la projekto multaj supozas, ke ĝia realigo ne plu havas ŝancon. Aliflanke la lingva komunumo evidente disvastiĝas tutmonde kaj la ofertoj en Esperanto kreskas. Tamen Tim Richards asertis en The Sidney Morning Herald, en 2015: "Mi ne konsciis pri tio, kiam mi estis juna, sed la lingvo de la estonteco jam tiam glitis en la pasintecon". "Same kiel ĉefaj lingvoj kiel la franca malkreskis kiel internaciaj konkurantoj de la angla, tiel neeviteble faris Esperanto".[74] Tim Richards poste detaligis en Google+, ke li deziris klarigi, ke neniu nuntempe atendas, ke Esperanto fariĝos la internacia lingua franca[75].
Neniu ĝis nun montris validan statistikon, ke antaŭ la dua mondmilito estus pli da faktaj Esperanto-parolantoj aŭ pli da kultura produktado en Esperanto; estas tre verŝajne, ke hodiaŭ vivas multe pli da fluaj parolantoj de Esperanto. Krome hodiaŭ Esperanto disvastiĝas tutmonde kaj organiziĝas renkontiĝoj en plurdekoj da landoj. Tamen Tim Richards asertis en 'The Sidney Morning Herald', en 2015: "La brila periodo" de Esperanto "estis la unua duono de la 20-a jarcento, kiam ĝi gajnis parolantojn ĉirkaŭ la terglobo kaj organiziĝis regulaj internaciaj kongresoj."[76]
Iom ŝancelas ŝajne arte. Unuflanke oni asertas, ke Esperanto estas "hodiaŭ kvazaŭ ne plu parolata". Aliflanke ĝi atentigas, ke "ĝi estas instruata kaj uzata en multe pli da lokoj en Eŭropo ol oni pensas"[77].
  • Literaturo kaj kulturo. Esperanto dekomence estas kultura lingvo; en la Unua Libro aperas jam tri poemoj en Esperanto. Ekde proksimume jarcento Esperanto havas infankantojn, versojn, sakrojn, ŝercojn kaj parolturnojn. Tamen Wolf Schneider, ĵurnalisto kaj iama interpretisto de la angla, asertis en 1994 en monata kajero de Neue Zürcher Zeitung, ke Esperanto havas "neniujn infankantojn kaj neniujn versojn, neniujn sakrojn, neniujn ŝercojn, neniujn parolturnojn."[78] La teksto poste represiĝis senŝanĝe en libroj de NZZ Libro kaj de la eldonejo Rowohlt[79].
Ĉiujare aperas proks. 120 Esperanto-libroj, el kio kreskis ĝis nun kolekto de dekmilo da libroj. La germana lingvisto Jürgen Trabant tamen asertis en intervjuo en 2011, ke "ĉe Esperanto komplete mankas" literaturo[80].
Malfacilas imagi, kiel unu miliono da homoj uzas lingvon dum jardekoj sen ke per tio kreiĝas kulturo. Tamen Prof. Dieter Huber el Mainz, tiama gvidanto de la instituto pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko de la tiea universitato (kiu edukas la plej multajn tradukistojn kaj interpretistojn kompare kun la tuta mondo), asertis en televida elsendo en 2004: "Sed la esenca afero, kiu mankas al Esperanto, estas la kultura ligiteco. Mankas, kvankam ĝi (...) estas nun parolata de unu miliono da homoj, mankas la kultura fono, la kultura integriĝo. Ĉiu lingvo vivas kune kun sia kulturo."[81]
Tute ĝenerale la Eŭropa Komisiono asertis en 2005 (eble ĝeneraligante iujn projektojn de planlingvoj, kiuj kontraste al Esperanto estu pure teknikaj kaj sen kulturo): "Artefaritaj lingvoj" "laŭ difino ne havas kulturajn rilatojn"[82].
En diskuto pri longe vivonta lingvo Eleni Mitropoulou, profesorino pri semiotiko en Limoges, Francio, menciis en 2015, ke lingvo devas ripozi sur kulturo. Laŭ ŝi "necesas nur rigardi la malsukceson de Esperanto" por kompreni la bezonon de kulturo. Ŝajne Mitropoulou konscias nek pri la daŭre kreskanta disvastiĝo de Esperanto kiel ĉiutage uzata lingvo nek pri la Esperanto-kulturo, kiu baziĝas je propra kultura kreado kaj je transpreno el multaj aliaj kulturoj[83].
  • Vortludoj kaj pluraj signifoj. Multaj Esperanto-vortoj havas plurajn sencojn, kun kiuj verkistoj kaj spertaj parolantoj ŝatas ludi. La vorton sentema oni povas ekzemple kompreni kiel sent-emasen-tema. Tamen Wolf Schneider asertis en 1994: "La vortoj de Esperanto estas unusencaj kaj sekve unutavolaj"[78].
  • Denaskuloj. Esperanto estas denaska lingvo ekde 1904; dum la lastaj jardekoj la nombro de Esperanto-familioj multe kreskas. Tamen la franca Ministro de Nacia Edukado asertis plurfoje, interalie en 2014, ke Esperanto ne estas "denaska lingvo."[84]
  • Esperanto-parolantoj. La plimulto de la Esperanto-parolantoj uzas Esperanton simile kiel la aliajn lingvojn, kiujn ili parolas. Tamen Benjamin K. Bergen nomas en scienca studo pri Esperanto-denaskuloj ĉiujn Esperanto-parolantojn "proponantoj": "La artefarita lingvo Esperanto estas parolata ne nur kiel dua lingvo de siaj proponantoj, sed ankaŭ kiel denaska lingvo fare de infanoj de kelkaj el tiuj proponantoj."[85] Supozeble neniu venus al la ideo nomi ĉiujn parolantojn de la angla kiel dua lingvo "proponantoj" de la angla.
  • Azianoj. La vortaro de Esperanto bezonas malpli da lerntempo pro la vortkrea sistemo kun afiksoj. La gramatiko havas multe malpli da reguloj ol en naciaj lingvoj kaj apenaŭ havas esceptojn. Pro tio Esperanto estas ankaŭ por azianoj lernebla en proks. triono de la tempo bezonata por aliaj eŭropaj lingvoj[86]. Tamen Hans Meier, bavara ministro pri kulturo, asertis en skriba parlamenta respondo, en 1979 (kaj en 1980), ke Esperanto ofertas al la "parolantoj de ne-hindeŭropaj lingvoj, kiel finnoj aŭ hungaroj en Eŭropo, al la azianoj ktp. neniun lernhelpon rilate al vortaro kaj gramatiko[87].
Simile la universitata profesoro pri lingvo-tipoj Wolfgang Schulze, Munkeno, asertis en radio en 2015, ke por Esperanto-parolantoj ekster Eŭropo Esperanto estus "same nealirebla kiel la franca aŭ hispana aŭ itala"[88].
  • Mondlingvo. En la Unua Libro Zamenhof klare detaligas, ke li havas tri celojn: Facila lingvo, tuj lernebla lingvo, grandskale uzata, ĝenerala (monda) lingvo[89]. Estas evidente, ke Zamenhof sukcesis pri la du unuaj celoj - pri la tria la opinioj malsamas, ĉu la projekto malsukcesis aŭ ĉu ĝi ankoraŭ survojas. Estas klare, ke por la lingvo Esperanto ekde la komenco estas tri celoj kaj ne nur la tria, fariĝi mondlingvo. Estas ankaŭ iom nepreciza formulado, ke la lingvo mem havas iujn pretendojn, dum tiujn pretendojn povas havi nur homoj. Tamen ekz. Rodrigo Constantino en brazila reta taglibro skribas en 2010 pri "lingvo kun la pretendo esti mondlingvo"[90]
  • Lingvo apud aliaj. En neniu deklaro la Esperanto-asocioj proponas Esperanton kiel "solan" lingvon por Eŭropo. Tamen la Eŭropa Komisiono skribis en 2012: "Kelkfoje oni proponas la latinan aŭ Esperanton kiel solan, tuteŭropan lingvo por EU."[91]
  • Lerntempo. Esperanton oni lernas en proks. triono de la tempo, kiu necesas por la plej multaj eŭropaj lingvoj, kiel montris multaj studoj (kaj kiel scias ĉiu Esperanto-lerninto, kiu lernis ankaŭ aliajn lingvojn). Sekve la lingvo-instruado de Esperanto kostas multe malpli da tempo kaj mono ol por aliaj lingvoj. Tamen la Eŭropa Komisiono asertis en 2012: "La edukado de instruistoj kaj la lingvo-instruado" de Esperanto "por 500 milionoj da eŭropanoj kaj eŭropaninoj" "kostus tre multan tempon kaj monon."[91]
  • Facileco. Eĉ se estas malfacile kredi tion por homo, kiu eklernis Esperanton aŭ studis nur unu paĝon de Esperanto-lernolibro: Gaston Dorren skribis en sia libro Lingo (2014), ke "Esperanto estas malfacila" - sen iel ajn aldoni, ke Esperanto estas multe pli rapide lernebla ol ĉiuj aliaj lingvoj prezentitaj en la libro[92].
  • Paco. La granda plimulto de la Esperanto-parolantoj neniel kredas, ke Esperanto kiel ĝenerala lingvo alportus mondan pacon, sed ja pli bonan personan kompreniĝon inter homoj el diversaj landoj. Ankaŭ Zamenhof mem kutime parolis pri interkompreniĝo aŭ frateco[93], ne pri paco - la vorto paco ne aperas en la Unua Libro kaj ankaŭ ne en la eseo pri Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia. En la 2-a Universala Kongreso li klarigis: "Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj ; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn ; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj (...)"[94] Tamen sur la dorsflanko de la libro In the Land of Invented Languages de Arika Okrent legeblas, ke Esperanto estus "la provo de unu homo atingi mondan pacon per lingvistika solidareco"[95].

Misfamigo de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Apud kritiko kaj malveraj asertoj kelkloke aperas ankaŭ misfamigoj kontraŭ Esperanto, ties parolantoj kaj kreinto.

  • En reta taglibro la germana profesoro pri la angla, Anatol Stefanowitsch, skribis en 2012 pri la "ĝena, ne mortigebla Esperanto" ("das leidige, nicht tot zu kriegende Esperanto"[96]).
  • La germana lingvisto Jürgen Trabant, dum kelkaj jaroj speciala profesoro pri eŭropa plurlingveco, asertis en interjuo en 2008 unue ke Esperanto "estus ne malbona" (kiel internacia lingvo); li daŭrigis, ke "kiel artefarita, rigide regulita lingvo ĝi tamen ankaŭ estas 'nelingvo', kiu ne povas atingi aprobon."[97]
  • La germana verkisto Martin Walser nomis Esperanton en 2001 'mal-lingvo': La eŭro "estas mal-mono same kiel Esperanto estas mal-lingvo."[98]
  • Wolf Schneider, ĵurnalisto kaj iama angla-interpretisto, skribis en 1994, ke la planlingvojn elpensis kelkaj "frenezetaj kapoj" ĉe sia skribtablo[99].

Metafora uzo de la vorto Esperanto[redakti | redakti fonton]

Metafore la vorto esperanto iam estas uzata por priskribi ion internacian, perigan, miksitan aŭ neŭtralan – tiel ekzemple Java estas markata kiel "esperanto de la programlingvojLinukso kiel "esperanto en la komputila mondo"[100].

Tia uzo tamen povas ofte konfuzi. Ekzemplon prezentas la etikedo "esperanta monunuo", uzita por Eŭro: tiu estis kreita por anstataŭi aliajn monunuojn – Esperantistoj tamen, krom esceptoj, ne klopodas forigi la naciajn lingvojn[101][102]. La komuna Eŭropa monunuo tamen estas neŭtrala, same kiel Esperanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kio estas UEA?. Universala Esperanto-Asocio. “UEA . . . havas membrojn en 120 landoj”.
  2. Harald Haarmann (2011). Eta leksikono pri lingvoj. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. “Esperanto . . . estas lernata ankaŭ de pluraj miloj da homoj en la mondo kiel gepatra lingvo”.
  3. Lindstedt, Jouko. Oftaj demandoj pri denaskaj Esperant‑lingvanoj. Arkivita el la originalo je 2016-03-03.
  4. Cherrington, Ruth. [2001] (2013) Byram, Michael; Hu, Adelheid: Routledge Encyclopedia of Language Teaching and Learning, 2‑a eldono (angle), p. 514. ISBN 978-1-136-23553-5. OCLC 851695385.
  5. Blahuš, Marek (2012). “Esperanto estas la 64a lingvo ĉe Google Translate”, La Ondo de Esperanto (5 (211)). “Maŝintradukado atingis novan mejloŝtonon, kiam la 22an de februaro [2012] la plej konata interreta tradukilo Google Translate eksubtenis Esperanton kiel sian 64‑an lingvon”. 
  6. Oktatási Hivatal: Nyelvvizsga-statisztikák. Nyelvvizsgáztatási Akkreditációs Központ. Arkivita el la originalo je 2016-07-05.
  7. Population by language knowledge and sex (angle) (XLS). Központi Statisztikai Hivatal. Arkivita el la originalo je 2015-06-29.
  8. Temas pri la 14-a de julio laŭ la malnova rusa kalendaro. La unua cenzura permeso por la manuskripto estas de la 21-a de majo (2-a de junio). La dato de la 21-a de julio menciita de Zamenhof en letero kaj citita de Albault estas proksimuma.
  9. 9,0 9,1 [1979] Historio de Esperanto 1887-1912, 1913‑a eldono (esperante), p. 10.
  10. 10,0 10,1 [2005] Ethnologue: Languages of the World, 15‑a eldono (angle), Dallas, Texas: SIL International. ISBN 978-1-55671-159-6.
  11. JACOBS, Joseph – HARRIS, Isidore. Zamenhof, Lazarus Ludwig. JewishEncyclopedia.com. Legita 2008-08-14 Atingebla interrete. (Angle.)
  12. 12,0 12,1 Zamenhofo, Ludoviko Lazaro. Letero de L. Zamenhof al Nikolaj Afrikanovich Borovko (1895) – О происхожении эсперанто. МИР ЭСПЕРАНТО. Legita 2008-08-14. Atingebla interrete. (Esperante, ruse.)
  13. ZAMENHOF, L. L.. (1962) Lingvaj Respondoj: Konsiloj kaj opi­nioj pri Espe­ranto, 6‑a eldono.
  14. VONDROUŠEK, J. El la historio de Esperanto. Arkivita el la originalo je 2016-06-30.
  15. Page, Hugh R., Jr.. Esperanto (angle). Berkshire (2005-05-24). Arkivita el la originalo je 2007-09-28.
  16. ČELIAUSKAS, Petras. Zamenhof en Veisiejai. En Litova Stelo Numero marto-aprilo, jarkolekto 1998. Litova Esperanto-Asocio. Legita 2008-08-14. Atingebla interrete. (Esperante.)
  17. Zakrzewski referencas al la "malnovaj libroj de la presejo", kiujn liveris al li Elżbieta Kelter, filino de Ĥ. Kelter, kiu presis la Unuan libron.
  18. Kolker, Boris. Enigmoj de Ludoviko Zamenhof. Jurij Finkel. Arkivita el la originalo je 2015-12-22.
  19. Drezen, E. Zamenhof kaj reformoj en esperanto. МИР ЭСПЕРАНТО. Arkivita el la originalo je 2011-09-21.
  20. Kniivilä, Kalle (2005-09-09). Informfluoj en Esperantujo. Arkivita el la originalo je 2016-05-29.
  21. Konciza historio de IKUE. Roma (Italujo): IKUE. Atingebla interrete. Legita 2007-09-09. (Esperante.)
  22. NB online – Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo. Wien (Aŭstrujo): Österreichische Nationalbibliothek. Atingebla interrete. Legita 2007-09-09. (Germane.)
  23. Malovec, Miroslav. Esperantští spisovatelé a jejich díla. Atingebla interrrete. Legita 2007-09-09. (Ĉeĥe.)
  24. 24,0 24,1 E-Euroscola: Rezolucioj de Unesko por Esperanto. Atingebla interrete. Legita 2007-09-06. (Esperante.)
  25. 25,0 25,1 La dekreto pri la normoj por la celebro de la Meso en esperanto. Roma (Italujo): IKUE. Atingebla interrete. Legita 2007-10-18. (Esperante.)
  26. 26,0 26,1 La dekreto por la aprobo de la Meslibro kaj Legaĵaro en Esperanto. Roma (Italujo): IKUE. Atingebla interrete. Legita 2007-10-18. (Esperante.)
  27. 27,0 27,1 Catholic Prayers in the Languages of the World: Esperanto. Città del Vaticano: Agenzia Fides. Atingebla interrete. Legita 2007-10-18. (Angle.)
  28. GRADDOL, David. The Future of English? The British Council, 1997 Atingebla interrete. Legita 2007-04-15. (Angle.)
  29. hungara censo
  30. hungara census 2011
  31. (1961) Jarlibro de la Esperanto‑movado, p. 60–61.
  32. (1962) Jarlibro de la Esperanto‑movado, p. 62–64.
  33. (1965) Jarlibro de la Esperanto‑movado, p. 88–90.
  34. Corsetti, Renato (1996). “A mother tongue spoken mainly by fathers”, Language Problems and Language Planning 20 (3), p. 263–273. 
  35. UEA
  36. Vd. Statistiko Afriko por la fontoj; en Pasporta Servo listiĝis 900 gastigantoj en 1988/89 kaj 1364 en 2005; la procentaĵo de afrikaj adresoj do kreskis de 2% al 4,3%
  37. Vidu la statistikon ĉe Esperanto-muzikalbumoj#Statistiko_pri_jare_aperintaj_albumoj
  38. Vidu la statistikon de kantaro.ikso.net
  39. List of Wikipedias, 2016-06-24.
  40. Edward Symoens. Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko. Rotterdam (UEA). 1989. Grafikaĵoj ĉe [1]; kp. Statistiko_de_Esperantujo
  41. Fontoj vidu en la artikolo Landaj asocioj de UEA.
  42. 42,0 42,1 Ĝisdate pri Esperanto. Universala Esperanto‑Asocio (2009-12-14). Arkivita el la originalo je 2016-07-05. “La lingvo estis malpermesita, kaj ĝiaj uzantoj persekutataj . . . de Hitler, por kiu ĝi estis lingvo de judoj . . . Zamenhof, kreinto de la lingvo, estis judo”.
  43. JANTON, Pierre; TONKIN, Humphrey. Esperanto: language, literature, and community. Novjorko: SUNY Press, 1993. 169 pĝ. ISBN 0-7914-1254-7.
  44. Ziko Marcus Sikosek: Esperanto sen mitoj. Antverpeno 2003². Pĝ. 247
  45. Seznam doporučených ukazatelů sčítání. Praha: Český statistický úřad, aktualigita 2007-09-13, citita 2007-09-16.
  46. Facebook/EsperantoLand-enketo
  47. Williams, N. A language teaching experiment. Canadian Modern Language Review, 1965. Ĉapitro 22.1, pĝ. 26–28.
  48. Facebook/EsperantoLand
  49. François Grin (2006). “L’enseignement des langues étrangères comme politique publique”, Language Problems and Language Planning (fr) (PDF) 30 (2), p. 81. doi:10.1075/lplp.30.2.10cor. “[P]our atteindre ce niveau, 2 000 heures d’études de l’allemand produisaient un niveau linguistique équivalent à 1 500 heures d’étude l’anglais, 1 000 heures d’étude de l’italien et . . . 150 heures d’étude de l’espéranto”. 
  50. CHRDLE, Petr. Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj. Dobřichovice: KAVA-PECH, 1995. 40 pĝ. ISBN 80-85853-16-7.
  51. List of NGOs maintaining official relations with UNESCO. UNESCO. Citita je 2007-09-01. http://erc.unesco.org/ong/ONGlist_p.asp?language=E. (Angle.)
  52. TONKIN, Humphrey – FETTES, Mark. About Esperanto. (Eldonserio Esperanto Document, 43a seriero.) Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1996. 16 pĝ. Atingita je 2008-04-12. http://www.esperantic.org/ced/espe.htm (Angle).
  53. KIEFTE, Joop. Pasporta Servo 2.0 – Internacia gastiga servo per Esperanto. Eldonis Pasporta Servo. Citita je 2009-06-21. http://www.pasportaservo.org (Esperante).
  54. PIRLOT, Germain. Esperanto en universitatoj. Universala Esperanto-Asocio, eldonita 2003-04-17. Citita 2008-08-15. http://www.uea.org/agadoj/instruado/pirlot.html (Esperante).
  55. Paris business men would use Esperanto
  56. List of Wikipedia, 2015-06-15
  57. Vikipedioj, 2015-06-15. 10 711 paĝorigardoj ĉiuhore
  58. Statistiko de Esperantujo: Komparo kun aliaj lingvoj
  59. Simpson, David G. (2007). La Oftecoj de la Esperantaj Literoj (PDF). Arkivita el la originalo je 2016-04-08. “la ok plej maloftaj literoj estas ĉiom da la ĉapelitaj literoj . . . kune kun h kaj z”.
  60. La Balta Ondo, 18-a de decembro 2011
  61. Teksto kaj komento en Eventoj 94
  62. Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj
  63. Detlev Blanke. “Ĉu Esperanto havas kulturon? Jes kaj ne!”, en Libera Folio
  64. Detlev Blanke (2006). Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen. Herausgegeben von Sabine Fiedler. Frankfurt/Main u.a.: Peter Lang Europäischer Verlag der Wissenschaften, ISBN 3-631-55024-3, S. 224f.
  65. Ankaŭ, se vi deziras labori per Esperanto aŭ trovi laboranton kiu parolas Esperanton, bonvolu uzu la senpagan retservon Eklaboru.
  66. Wennergren, Bertilo. Seksa signifo de O‑vortoj. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Alirita 2015-09-06.
  67. Markos (2014-10-16). Esperanto kaj sekso. Lingva Kritiko. Alirita 2015-09-06.
  68. "Latin and Esperanto are like a really nice set of paints that you lock up in a closet and never use because that would mess them up." (La latina kaj Esperanto estas kiel vere ĉarma aro de farboj, kiujn vi enŝlosas en ŝrankon kaj neniam uzas, ĉar tio malordigus ilin.) Peter Greene, instruisto pri la angla lingvo, Common Core and Esperanto, Huffington Post, 2014-07-28, red. 2014-09-27
  69. eszperanto.hu
  70. "(...) Esperanto. Das ist diese künstliche Sprache, und heute ist sie tot." (Esperanto. Tio estas tiu artefarita lingvo, kaj hodiaŭ ĝi estas morta.) Richard Sulik, intervjuo "Die Vereinigten Staaten von Europa sind eine fixe Idee", Stern, 29-a de aŭg. 2012
  71. “L'espéranto, elle est morte de sa belle mort il y a (nekomprenebla: une ? des ?) dizaine(s) d'années.“ 14-a de julio 2016, “Rendez-vous en « terres inconnues »“ sur LCI
  72. "Kunstsprachen leben nicht." Weltprojekte. Esperanto. 8-a de januaro 2008
  73. "Volapük, Esperanto, Ido, Novial . . . are dead, far deader than ancient unused languages, because their authors never invented any Esperanto legends". (Volapük, Esperanto, Ido, Novial . . . estas mortaj, multe pli mortaj ol malnovaj neuzataj lingvoj, ĉar iliaj aŭtoroj neniam inventis iujn Esperanto-legendojn.) J.R.R. Tolkien en letero, cit. laŭ The Economist, 26-a de sept. 2013
  74. "I didn’t realise it when I was young, but the language of the future was even then slipping into the past." (Mi ne konsciis pri tio, kiam mi estis juna, sed la lingvo de la estonteco jam tiam glitis en la pasintecon.) As "major languages such as French declined as an international competitor to English, so inevitably did Esperanto." (Kiel ĉefaj lingvoj kiel la franca malkreskis kiel internaciaj konkurantoj de la angla, tiel neeviteble faris Esperanto.) Tim Richards. Postcard from the home of Esperanto, a language whose time never came. The Sidney Morning Herald, 2015-08-21
  75. "I know it's still out there. But no one nowadays expects it to become the international lingua franca; that's the point I was trying to make. A lot of young people I mention it to have never heard of it, which wasn’t so much the case when I was young." Tim Richards, Google+, iom post 2015-08-21
  76. "The heyday of this artificial language, with its simplified grammar and pan-European vocabulary, was the first half of the 20th century, as it gained speakers around the globe and held regular international congresses." Tim Richards. Postcard from the home of Esperanto, a language whose time never came. The Sidney Morning Herald, 21-a de aŭg. 2015
  77. "L’esperanto avait vocation à devenir la langue de l’Europe unie, mais il n’est quasiment plus parlé aujourd’hui. Cela dit, il est enseigné et utilisé dans bien plus d’endroits d’Europe qu’on ne le pense." (Esperanto estis destinita por fariĝi la lingvo de la unuiĝinta Eŭropo, sed ĝi kvazaŭ ne plu estas parolata hodiaŭ. Dirinte tion, ĝi estas instruata kaj uzata en multe pli da lokoj en Eŭropo ol oni pensas.) arte:Quelle sera demain la langue de l'Europe? 2015-06-03
  78. 78,0 78,1 "Kunstsprachen bieten keine Kinderlieder und keine Verse an, keine Flüche, keine Witze, keine Redensarten. Ihre Wörter sind eindeutig und folglich einschichtig, sie haben keine Aura und keine Tiefe." (Artefaritaj lingvoj ofertas neniujn infankantojn kaj neniujn versojn, neniujn sakrojn, neniujn ŝercojn, neniujn parolturnojn. La vortoj de Esperanto estas unusencaj kaj sekve unutavolaj.) Wolf Schneider (ĵurnalisto, laboris inter 1945 kaj proks. 1950 por la usona registaro kiel interpretisto kaj ĵurnalisto), NZZ Folio (monata gazeto de Neue Zürcher Zeitung, okt. 1994
  79. Wolf Schneider. Gewönne doch der Konjunktiv!: Sprachwitz in 66 Lektionen. Reinbek (Rowohlt). 2009, 3-a eldono
  80. "Wäre es da aus Gründen kommunikativer Gerechtigkeit nicht ohnehin besser, für den Alltag eine Kunstsprache wie Esperanto einzuführen? - Jürgen Trabant: Davon halte ich gar nichts. Da wäre aus meiner Sicht, zumindest für Europa, Latein noch besser. Hinter dem Lateinischen steht ja eine große Literatur, die bei Esperanto völlig fehlt. Aber vielleicht ist es doch besser, statt an einer künstlichen oder einer toten Sprache an einer lebendigen Kultur wie der englischen und amerikanischen zu partizipieren." (Ĉu pro kaŭzoj de komunika justeco ne estus ĉiukaze pli bone, enkonduki por la ĉiutago artefaritan lingvon kiel Esperanto? - Jürgen Trabant: Tio tute ne estas mia opinio. Ĉi-rilate el mia vidpunkto, almenaŭ por Eŭropo, la latina estus pli bone. Malantaŭ la latina ja staras granda literaturo, kiu ĉe Esperanto komplete mankas. Sed eble estas ja pli bone, paropreni anstataŭ je artefarita aŭ morta lingvo en livanta kulturo kiel la angla aŭ usono.) Deutsch als Wissenschaftssprache. Intervjuo kun Jürgen Trabant. Goethe-Institut. Marto 2011
  81. "Aber das wesentliche was an Esperanto fehlt, ist die kulturelle Eingebundenheit. Es fehlt, wenngleich es - wie sie ja auch in ihrem Beitrag schon mitgeteilt haben - mittlerweile von 1 Million Menschen gesprochen wird, es fehlt der kulturelle Hintergrund, die kulturelle Einbindung. Jede Sprache lebt zusammen mit ihrer Kultur. (...) Wenn sie zum Ziel haben, den kleinsten gemeinsamen Nenner zu finden und das Niveau runterzuschrauben, dann wäre Esperanto vielleicht eine Möglichkeit, obwohl /es/ auch hier viele Probleme geben wird." (... Se via celo estas trovi la plej malgrandan denominatoron kaj malaltigi la nivelon, tiam Esperanto eventuale estus ebleco, kvankam ankaŭ ĉi tie estos multaj problemoj.) Dieter Huber, en intervjuo de la elsendo "nano" de la germana televido 3sat, 29-an de aprilo 2004, pri Esperanto kaj la lingvoproblemoj de EU. Citaĵo laŭ Sebastian Kirf. Esperanto - ein Beitrag zur Umsetzung der Agenda 21? ~2005. Emden (?). p. 83
  82. "Das Verstehen anderer Kulturen wurzelt im Erlernen der entsprechenden Sprachen, die Ausdruck dieser Kulturen sind. Daher fördert die Kommission die Verwendung künstlicher Sprachen nicht, die per definitionem keine kulturellen Bezüge haben." (La kompreno de aliaj kulturoj radikas en la lernado de la koncernaj lingvoj, kiuj estas esprimilo de tiuj kulturoj. Pro tio la komisiono ne subtenas la uzadon de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭ difino ne havas kulturajn rilatojn.) Eŭropa Komisiono, Eine neue Rahmenstrategie für Mehrsprachigkeit (Nova kadra strategio por plurlingveco) KOM(2005) 596 endgültig, 22.11.2005
  83. "À un moment, il était question de créer un langage universel, simplifié qui pourrait fonctionner sur le long terme." "C’est illusoire. Une langue, pour qu’elle vive, doit reposer sur une culture. Il n’y a qu’à voir l’échec de l’esperanto.» (Iumomente estis la demando, ĉu krei universalan lingvon, simpligitan, kiu povus funkcii longavide. Estas iluzio. Lingvo por ke ĝi vivu, devas ripozi sur kulturo. Necesas nur rigardi la malsukceson de Esperanto.) Eleni Mitropoulou, professeur de sémiotique à l'université de Limoges. Comment avertir les générations futures de l’enfouissement des déchets radioactifs? slate.fr, 25.11.2015 (rigardita 2016-02-11)
  84. "Or l'espéranto n'est ni une langue répondant à une forte demande des candidats et faisant l'objet d'un enseignement, ni une langue maternelle." (Esperanto estas nek lingvo respondanta al forta demando de la kandidatoj kaj estanta objekto de instruado nek denaska lingvo.) La franca Ministro de Nacia Edukado, en respondo al parlamentano, Question N° 47869, 2014
  85. "The artificial language Esperanto is spoken not only as a second language, by its proponents, but also as a native language by children of some of those proponents." Benjamin K. Bergen. Nativization processes in L1 Esperanto. 2001. Journal of Child Language. 28 (2001), p. 575-595. Kritiko pri asertoj en la teksto legeblas ĉe Jouko Lindstedt. Native Esperanto as a Test Case for Natural Language. Helsinki. 2006.
  86. Ekz. "Anyone familiar with western languages would know that English takes at least five years to learn and French at least seven. Esperanto on the other hand, could be learned in a year." (Ĉiu ajna konanto de okcidentaj lingvoj scius, ke la angla prenas almenaŭ kvin jarojn por lerni kaj la franca almenaŭ sep. Esperanto aliflanke oni povus lerni en unu jaro.) en: Gregor Benton. Chinese Migrants and Internationalism: Forgotten Histories, 1917–1945. New York (Routledge) 2007, p. 99. Tiu teksto fontas en: Gotelind Müller. China, Kropotkin und der Anarchismus. Wiesbaden (Harrassowitz). 2001 (kp. la rimarkon sur p. xv en la libro de Benton). Kp. ankaŭ: Opinioj de azianoj pri Esperanto. Kolekto de Germain Pirlot
  87. Esperanto bietet "den Sprechern nicht-indogermanischer Sprachen, wie Finnen oder Ungarn in Europa, den Asiaten etc. keinerlei Lernhilfen, was Wortschatz und Grammatik anbelangt." Hans Meier, bavara ŝtata ministro pri instruado kaj kulturo, 13-a de julio 1979, en respondo al la bavara parlamento.
  88. "Zamenhof kannte keine Sprachen Afrikas oder Amerikas, Ostasiens oder Australiens. Das ist, glaube ich, der Nachteil natürlich auch für Esperantisten außerhalb Europas, die sich also mit dieser stark romanisch orientierten Sprachstruktur eigentlich nicht so auskennen, dass für die diese Sprache eigentlich, also genauso unzugänglich ist wie Französisch oder Spanisch oder Italienisch." (Zamenhof ne konis lingvojn de Afriko aŭ Ameriko, orienta Azio aŭ Aŭstralio. Jen, mi kredas, la malavantaĝo kompreneble ankaŭ por Esperanto-parolantoj ekster Eŭropo, ke ili do ne tiel bone konas tiun lingvostrukturon forte orientitan laŭ la latinida modelo, ke por ili tiu lingvo estas iel, nu, same nealirebla kiel la franca aŭ hispana aŭ itala.) Wolfgang Schulze, prof. pri ĝenerala kaj tipologia lingvistiko, Munkeno. Bavara Radio BR2, 2015-12-15, proks. 8:18h.
  89. En la angla teksto ekz. la dua celo tekstas: "To enable the learner to make direct use of his knowledge with persons of any nationality, whether the language be universally accepted or not; in other words, the language is to be directly a means of international communication."
  90. "uma língua com a pretensão de ser a língua MUNDIAL"
  91. 91,0 91,1 "Wäre eine einzige Sprache für alle eine Lösung? - Die Idee, dass eine einzige Sprache die Lösung für alle sprachlichen Probleme wäre, ist zu simpel. Hin und wieder werden Latein oder Esperanto als einzige, europaweite Sprache für die EU vorgeschlagen. Da allerdings beinahe jeder diese Sprachen von Grund auf neu lernen müsste, wäre diese Lösung sowohl unpraktisch als auch für die Beziehungen zum Rest der Welt nicht sonderlich hilfreich. Die Lehrerausbildung und der Sprachunterricht für 500 Millionen Europäerinnen und Europäer würden außerdem sehr viel Zeit und Geld kosten. Mit ihrem Bekenntnis zur Mehrsprachigkeit macht sich die Europäische Kommission daher für Vielfalt statt für Einförmigkeit stark." (... La edukado de instruistoj kaj la lingvo-instruado por 500 milionoj da eŭropanoj kaj eŭropaninoj aldone kostus tre multan tempon kaj monon. ...) Eŭropa Komisiono, gazetara komuniko (Memo) "Häufig gestellte Fragen: Mehrsprachigkeit und Sprachenlernen" (Oftaj demandoj: Plurlingveco kaj lingvolernado), 25-a de sept. 2012
  92. "It perhaps comes as a surprise to be told that Esperanto is difficult." Gaston Dorren. Lingo: A Language Spotters Guide to Europe. London (Profile Books). 2014, p. 240
  93. Ekzemple "ĉiuj nacioj estus unuiĝintaj en komuna frateco" ("all nations would be united in a common brotherhood"), Unua Libro
  94. Parolado en Ĝenevo
  95. "Just about everyone has heard of Esperanto, which was nothing less than one man’s attempt to bring about world peace by means of linguistic solidarity." (Preskaŭ ĉiu jam aŭdis pri Esperanto, kio estis nenio malpli ol la provo de unu homo atingi mondan pacon per lingvistika solidareco.) Eldoneja prezento de la libro de Arika Okrent, In the Land of Invented Languages. New York (Spiegel & Grau). 2010. Same legebla sur ties dorflanko.
  96. Sprachbrocken 24–28/2012
  97. "Esperanto wäre nicht schlecht, es ist politisch neutral, wie Latein, und einfacher als dieses. Aber als künstliche, starr regulierte Sprache ist es eben auch eine 'Nichtsprache', die sich nicht durchsetzen kann." (Esperanto estus ne malbona, estas politike neŭtrala, kiel la latina kaj pli simpla ol tiu ĉi. Sed kiel artefarita, rigide regulita lingvo ĝi tamen ankaŭ estas 'nelingvo', kiu ne povas atingi aprobon.) de:Jürgen Trabant, prof. pri lingvistiko en Oberösterreichische Nachrichten, 2008-06-21
  98. "Der Euro eröffnet das Zeitalter des praktischen Esperanto. Er ist ein Ungeld wie das Esperanto eine Unsprache ist." Martin Walser en Mindestens Halbmast, Die Welt. 2001-07-03
  99. "ES IST STILL GEWORDEN um die Welthilfssprachen, die ein paar versponnene Köpfe am Schreibtisch ersonnen haben." (Fariĝis silente rilate al la mondaj helplingvoj, kiujn kelkaj frenezetaj kapoj elpensis ĉe skribtablo.) Wolf Schneider. Nachruf aufs Esperanto. NZZ Folio. 10/1994
  100. Jalinh. Lidé jsou počítače a Java je Esperanto. En AbcLinuxu. Eldonita 2007-06-06, atingita 2007-09-16. (Ĉeĥe.) Atingebla je http://www.abclinuxu.cz/blog/jalinh/2007/6/6/182356.
  101. Euro. Česká národní banka. Atingita 2008-09-17. Eldonita en Praha. (Ĉeĥe.) Atingebla je http://www.cnb.cz/cs/mezinarodni_vztahy/euro.
  102. Pražský manifest. Eldonis Starto. Atingita 2008-09-17. (Multlingve.) Atingebla je http://members.chello.cz/malovec/manifest.htm, http://www.uea.org/informado/pragm/index.html

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Temaj libroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kritiko kaj respondoj al kritiko[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.