Esperanto, kandidato por Nobel-Premio pri Paco en 2008

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Post informo de informagentejoj AFP[1] kaj AP [2], la 27-an de februaro 2008, vaste diskoniĝas per diversaj informrimedoj ke "Esperanto estas kandidato por Nobel-Premio pri Paco en 2008". Fakte du svisaj parlamentanoj [3] kandidatigis UEA-on [4][5], sed informagentejo AFP mencias Esperanton kaj ne UEA. Laŭ Libera Folio [6], Zamenhof en 1907 kaj plurfoje en la sekvaj jaroj [7], Felix Moscheles en 1913, Andreo Cseh (en 1934), kaj UEA (en 1954, 1955, 1988) jam estis proponitaj por la Nobel-Premio pri Paco. Tamen la arkivoj de Nobel-Premio restas sekretaj dum 50 jaroj, pli novaj informoj fontas el malkaŝo de informoj konservitaj sekretaj de la Nobel-Premiokomitato sed ofte sciigitaj de la proponintoj.

La du deputitinoj Gisèle Ory kaj Francine John-Calame devenas el La Chaux-de-Fonds, same kiel Mireille Grosjean; en tiu urbo Esperanto estas vaste konata pro la granda kaj grava arkivejo CDELI Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia, en la urba biblioteko, kaj pro la longdaŭra agado de Claude Gacond en tiu regiono. En CDELI okazis 2009-11-22 la gazetara konferenco, dum kiu la anonco pri kandidatigo estis farita. Tiu paŝo estas la rezulto de daŭra informado al gazetaro kaj politikistoj farita de Mireille Grosjean, kun-prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj respondeculo pri gazetara informado en Romandio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Gazeteltiraĵoj[redakti | redakti fonton]

La Tribune, Francio, 27/02/2008[redakti | redakti fonton]

france :Le comité garde le secret sur la composition de la liste mais ceux qui proposent un nom le font souvent savoir. Les nominations 2008 comprennent donc Helmut Kohl, Abdelaziz Bouteflika, le mouvement pour l'esperanto, ...[8][9]

Liberté, Alĝerio 27/02/2008[redakti | redakti fonton]

france :Malgré le secret entourant la liste, des noms et non des moindres ont filtré. On retrouve, comme annoncé dans un récent article consacré à ce sujet, l’ex-chancelier allemand Helmut Köhl, Abdelaziz Bouteflika ainsi que la langue l’Esperanto.

C’est la première fois qu’une langue internationale, l’Esperanto en l’occurrence créée au 19e siècle, figure dans une liste Nobel.[10]

La Presse Canadienne 27/02/2008[redakti | redakti fonton]

france :L'ancien chancelier allemand Helmut Kohl, le président algérien Abdelaziz Bouteflika et la langue à vocation universelle de l'esperanto figurent selon toute probabilité parmi les près de 200 nominations pour le prix Nobel de la Paix.[9]

AFP Google 27/02/2008[redakti | redakti fonton]

france :Deux parlementaires helvétiques ont aussi avancé la candidature de l'espéranto, langue internationale inventée à la fin du 19e siècle qu'elles considèrent comme un véhicule de paix et de fraternité.[1]

Journal chrétien 01/02/2008[redakti | redakti fonton]

france : D’autres prétendants sont également cités à l’instar du président de la Commission européenne José Manuel Barroso, l’ex-chancelier allemand Helmut Kohl ainsi que l’espéranto, crédité de langue internationale de paix et inventée à la fin du 19e siècle. [...]

Enfin, le dernier postulant, qui n’est nullement une personnalité connue, est l’espéranto lancée par deux parlementaires helvétiques. A ce propos, l’une des deux marraines qui ont émis le souhait d’apprendre cette langue, a déclaré « qu’en dépit du fait que je ne parle pas cette langue, plusieurs messages contenus dans ce parler m’ont sensibilisée sur son rôle pour le dialogue et l’amitié entre les cultures ».[11]

7sur7 31/01/08[redakti | redakti fonton]

france : Une langue universelle

Sur une note plus légère, deux parlementaires helvétiques ont avancé la candidature de l'espéranto, crédité d'être une langue de paix. "Je ne le parle pas moi-même mais de nombreux messages m'ont sensibilisée à son rôle pour le dialogue et l'amitié entre les cultures", a affirmé Gisèle Ory, une des deux marraines, qui dit maintenant souhaiter apprendre cette langue internationale inventée à la fin du 19e siècle.[12]

Terra Actualidad - Paz digital - AFP 31/01/08[redakti | redakti fonton]

hispane : En una iniciativa menos solemne, dos políticos suizos propusieron al esperanto, considerado un lenguaje de paz y esperanza, creado en 1887 como un medio internacional de comunicación. [AFP][13][14]

AFP Google 30/01/08[redakti | redakti fonton]

angle : On a lighter note, two Swiss politicians have nominated Esperanto, seen as a language of peace and hope and devised in 1887 as an international medium of communication.

"I don't speak it myself but a number of people have drawn my attention to its role in developing dialogue and friendship between cultures," Gisèle Ory, one of the two nominators, told AFP, adding that she hoped to learn the artificial language someday.[15]

Libera Folio 22/11/2007[redakti | redakti fonton]

Du svisaj parlamentanoj proponas, ke Universala Esperanto-Asocio ricevu pacpremion de Nobel. Laŭ la reguloj de la premio, interalie parlamentanoj rajtas oficiale proponi kandidatojn al la norvega Nobel-komitato, kiu decidas pri la pacpremio. La parlamentanoj Gisèle Ory kaj Francine John-Calame jam sendis sian kandidatigon al Oslo.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Nobel de la paix: 197 candidats, Bouteflika, Kohl en lice OSLO (AFP), 27/02/2008
  2. Prix Nobel de la Paix 2008: 197 nominations dont Kohl, Bouteflika et l'esperanto 27/02/2008, Associated Press
  3. Gisèle Ory, socialista ŝtatkonsilisto kaj Francine John-Calame ekologiista nacia konsilisto ambaŭ el Neuchâtel
  4. Parlementaires suisses proposent le Prix Nobel de la Paix pour l'Association Universelle d'Espéranto (UEA)[rompita ligilo], Komunikaĵo de la Svisa Esperanto-Societo, 15-an de novembro 2007, laŭ informo el la retejo kontakto.info, kiu samtempe anoncis gazetarkonferencon okazintan la 22-an de novembro 2007. En tiu okazo, romanda radiostacio RSR dissendis intervjuon[rompita ligilo] de konsilisto Gisèle Ory.
  5. 5,0 5,1 Svisaj parlamentanoj proponas Nobel-premion al UEA, 22/11/2007 laŭ Komunikaĵo de la SES
  6. UEA revas pri Nobel-premio, norvegoj kontraŭas, 10/02/2007
  7. La arkivoj de la Nobel-komisiono tamen montras, ke jam en 1907 Ludoviko Zamenhof estis nomumita por la Nobel-premio pri paco de 12 britaj parlamentanoj. Li estis denove nomumita en 1909, kaj en 1910 lin nomumis ne nur kvar britaj parlamentanoj, sed ankaŭ 42 anoj de la franca parlamento. En tiu jaro la Nobel-komisiono ŝajne prenis la aferon iom serioze, ĉar la arkivo enhavas indikon, ke la nomumo estis oficiale prijuĝita de Halvdan Koht, norvega historiisto, membro de la Nobel-komitato kaj poste ankaŭ ministro de eksterlandaj aferoj de Norvegio. Zamenhof estis nomumita por la pac-premio ankaŭ en 1913, 1914, 1915, 1916 kaj 1917. (laŭ Libera Folio)
  8. Prix Nobel de la Paix 2008: 197 nominations dont Kohl, Bouteflika et l'esperanto, latribune.fr, The Associated Press - 27/02/2008
  9. 9,0 9,1 Prix Nobel de la Paix 2008: 197 nominations dont Kohl, Bouteflika et l'esperanto, La Presse Canadienne, 27/02/2008
  10. Prix Nobel de la paix 2008 Bouteflika parmi les 197 inscrits, Djilali B., Liberté, Alĝerio, 27/02/2008
  11. Bouteflika candidat au prix Nobel de la paix ?, Salah C, Journal chrétien, 01/02/2008
  12. Barroso, Bouteflika et espéranto en lice pr le Nobel de la paix 2008, 7sur7, Belgio, 31/01/08
  13. Barroso, Kohl y el esperanto, aspirantes al Nobel de la Paz 2008, Terra Actualidad - AFP
  14. Durao Barroso, anfitrión de "la foto de las Azores", aspirante al Premio Nobel de la Paz 2008, Paz digital, AFP, 31/01/2008
  15. Barroso, Kohl and Esperanto contenders for Nobel Peace Prize, 30/01/2008, AFP Google

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]