Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun ! estas peticio lanĉita sur Avaaz en Februaro 2013 por fari Esperanton la komuna lingvo de Eŭropa Unio. Tamen, malantaŭ titolo vole provokema la lanĉinto deziris instigi tutmonde debaton por justa komunikado. Justa komunikado ne nur en Eŭropa Unio, sed en la tuta mondo. Esperanto estu ne nur la lingvo de EU, sed ankaŭ de proksimiĝo kaj malstreĉiĝo inter la popoloj de la tuta Eŭropo, de la tuta mondo. Gravas alikontinentaj subskriboj por montri ke la ideo ricevas tutmondan subtenon.


La peticio baziĝas sur la rekomendoj de la raporto Grin kaj kolektis ĝis nun pli ol 8000 subskribojn. Tiu peticio distribuiĝas en pli ol 130 landoj ĉirkaŭ la mondo kaj estis tradukita al 35 lingvoj.

Deveno de la projekto[redakti | redakti fonton]

Komence de Februaro 2013, Joannès de Divonne (pr. Ĵoanes de Divon'), 16jara franca junulo, kiu studas en Kostariko, lanĉis tiun peticion sur la Reto ĉe Avaaz, la usona NGO.
Kun la helpo de du francaj esperantistoj, kun kiuj li estas konstante en rilato per la Reto, la teksto de la peticio estis rapide tradukita ne nur en Esperanton, sed en 34 aliajn lingvojn. .

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La peticio serĉas esti tradukita al tiom da lingvoj, kiom eblas, kaj foje aperas novan tradukon dank'al novrilato kun tradukisto.
Sed, ĉar Avaaz limigas la nombron de paĝoj rekte alireblaj al 14, la ceteraj lingvoj estas atingeblaj nur per la ĉefaj paĝoj de la 14 lingvoj rekte alireblaj.

Lingvoj, kiuj disponas akceptan paĝon (14)[redakti | redakti fonton]

Lingvoj troveblaj en la ĉi-supraj akceptaj paĝoj (21)[redakti | redakti fonton]

  • Albanio albana
  • Popola Respubliko Ĉinio ĉina
  • Danio dana
  • Esperanto Esperanto
  • Grekio greka
  • Hungario hungara
  • Islando islanda
  • Kartvelio kartvela
  • Katalunio kataluna
  • Kazaĥio kazaĥa
  • Kroatio kroata
  • Litovio litova
  • Nord-Makedonio makedona
  • Malto malta
  • Nepalo nepala
  • Okvitanio okcitana
  • Serbio serba
  • Slovakio slovaka
  • Svedio sveda
  • Ukrainio ukraina
  • Vjetnamio vjetnama

Teksto de la peticio[redakti | redakti fonton]

Alvoko[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton estas plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj. 
— Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

Klarigo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kial tio estas grava
Unu el la fondaj principoj de la Eŭropa Unio estas la egaleco de la lingvoj kaj de la kulturoj. Pro tio ke estas 24 lingvoj oficialaj, estas malfacile respekti tiun principon. Kaj la angla estas nuntage favorata kompare al la aliaj lingvoj. Ekzemple, la angla estas la sola laboro-lingvo de la Eŭropa Centra Banko. Havas malavantaĝon la eŭropanoj kiuj ne parolas la anglan. Elektu Esperanton, kiu estas lingvo neŭtrala kaj facile lernebla, kiel la lingvon de la EU, por egaligi la interrilaton inter la popoloj eŭropaj. Plue, havi tut-eŭrope la saman lingvon, tio permesus interdebatadon eŭropan en kiu ĉiuj nacioj povus kompreni unu la aliajn; tio do kreus Eŭropon pli demokratian. Aldone, laŭ la Raporto de la Profesoro François Grin, instigi la lernadon de Esperanto, tio ŝparus ĉiujare, se oni komparas kun la nuna situacio, 25 miliardojn da eŭroj, ĉar Esperanto estas inter kvin-foje kaj dek-foje pli facile lernebla ol la aliaj lingvoj. 
— Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

Estonto de la peticio[redakti | redakti fonton]

La tri skipanoj samopinias pri la fakto, ke necesas rigardi tiun aferon longdaŭra. Ili celas por komenci la jarojn 2020-2022. La ĉefa afero nuntempe kuŝas en la tuja kreado de tutnova hejmpaĝaro kies retadreso estos www.tuj.free.fr por doni al la tuta mondo informojn pri la disvolviĝo de la projekto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]