Esperanto-Asocio de Rumanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanto-Asocio de Rumanio
Asociatia de Esperanto din Romania
Román Eszperantó Szövetség
Emblemo de Esperanto-Asocio de Rumanio
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1907 / 1990
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Esperanto-Asocio de Rumanio - rumane Asociatia de Esperanto din Romania, hungare Román Eszperantó Szövetség kaj germane Rumänischer Esperanto-Verband - estas la landa Esperanto-asocio en Rumanio. Ĝi fondiĝis en 1907, origine sub la nomo Rumana Esperanto-Societo, rumane Societatea Română de Esperanto, hungare Román Eszperantó Társaság kaj germane Rumänische Esperanto-Gesellschaft, refondiĝis en 1990 sub la nuna nomo kaj en 1995 aliĝis kiel landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). En Socialista Rumanio, proklamita en 1947, Esperanto-agado estis strikte malpermesata, tial movada agado ne eblis ĝis la Rumana Revolucio de 1989. La asocio havas sian sidejon en la urbo Timișoara. Junulara sekcio de la asocio estas Rumana Esperantista Junulara Asocio, kiu fondiĝis en 1996 kaj ekde la sekva jaro estas landa sekcio de TEJO.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]