Esperanto-Asocio de Skotlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanto-Asocio de Skotlando
Comann Esperanto na h-Alba
Esperanto Association of Scotland
Emblemo de Esperanto-Asocio de Skotlando
Lando   Skotlando
Tipo landa/regiona Esperanto-asocio
Fondiĝo 1906
Interretejo www.skotlando.org
vdr

La Esperanto-Asocio de Skotlando (EAS) (Skotgaele Comann Esperanto na h-Alba, angle Esperanto Association of Scotland) estas la oficiala esperantista asocio en Skotlando, grandparte el Motherwell, Norda Lanarkshire.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

La revuo de EAS, Esperanto en Skotlando, aperas dufoje en la jaro. Ĉiujare la EAS organizas la Skotan Aŭtunan Studrondon en septembro, kiu dum multaj jaroj okazis en la urbeto Dunblane sed nun okazas en GlasgovoEdinburgo, kaj kutime nun ĉe la fino de novembro organizas ĉiujaran Zamenhof-feston, kiun la asocio emas reklami kiel la “unuan Zamenhof-feston de la jaro„.

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

EAS havas la plej grandan kvanton da kongresoj en Esperantujo, ĉar ĝi okazigis kongreson ĉiujare, eĉ dummilite. Nuntempe la ĉiujara Skota Kongreso de Esperanto normale okazas en junio:

SKE Datoj Urbo Rimarkoj
116-a 2021-05-29 Virtuala Virtuala kaj nur unutaga pro kronviruso
115-a 2020-05-30 Virtuala Virtuala kaj nur unutaga pro kronviruso
114-a 2019-05-17 - 20 Carnwath
113-a 2018-06-15 – 18 Perth
112-a 2017-05-19 – 22 Edinburgo kuna kongreso kun la Esperanto-Asocio de Britio
111-a 2016-06-10 – 12 Glasgovo
110-a 2015-06-05 – 08 Helensburgh
109-a 2014-06-06 – 11 Pitlochry kun kaj samtempe kiel la Unua Tutkelta Kongreso de Esperanto
108-a 2013-06-07 – 10 Linlithgow
107-a 2012-04 Edinburgo kun kaj samtempe kiel la 93-a kongreso de la Esperanto-Asocio de Britio
106-a 2011 Lockerbie
105-a 2010 Berwick-upon-Tweed
104-a 2009 Dundee
103-a 2008 Inverness
90-a 1995 Hamilton kune kaj samtempe kiel la kongreso de la Esperanto-Asocio de Britio

Estraro[redakti | redakti fonton]

La nuntempaj membroj de la estraro estas[1]:

Historio[redakti | redakti fonton]

EAS fondiĝis en 1906 sub la nomo “Skota Federacio Esperantista„ sed lokaj kluboj de Esperanto-parolantoj jam ekzistis en Glasgovo kaj Edinburgo depost 1903. Ĝi alinomiĝis en 1997 por respeguli la ŝanĝantan rilaton inter Skotlando kaj la cetero de la Unuiĝinta Reĝlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto en Skotlando n-ro 203, Printempo 2016

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]