Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals
| Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| biblioteko | |||||
| |||||
| Landoj | Hispanio, Katalunio | ||||
| Situo | Mioà | ||||
| - koordinatoj | 41° 48′ 42″ N, 2° 5′ 54″ O (mapo)41.811592.09836Koordinatoj: 41° 48′ 42″ N, 2° 5′ 54″ O (mapo) [+] | ||||
| Poŝtkodo | 08180 [+] | ||||
![]() |
|||||
| Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals | |||||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Dum 47 jaroj Ramon Molera Pedrals laboris por Esperanto, kaj iom post iom li sukcesis krei gravan Esperanto-bibliotekon, kies interesan kolekton de libroj kaj periodaĵoj li akiradis per aĉeto aŭ interŝanĝe, danke al siaj multaj kontaktoj kun bonvolaj esperantistoj ĉiulandaj.
La kolekto de la Esperanto-periodaĵoj konsistas el pli ol 2 200 malsamaj titoloj de gazetoj, bultenoj, informiloj, ktp, el la periodo 1887 ĝis 2012, kun 7 200 jarkolektoj el kiuj 4 200 estas kompletaj.
La kolekto de libroj konsistas el pli ol 4 000. Apartaj kolektoj temas pri: poŝtkartoj, poŝtstampoj, poŝtmarkoj, insignoj, fotoj, muzikaĵoj, eltranĉaĵoj de naciaj gazetoj, glumarkoj, ktp, pri Esperanto.
Adreso
[redakti | redakti fonton]Str. Palau 17
ES-010180 Moià (Barcelona)
Katalunio
Ret-adreso: molur(ĉe)telefonica.net



