Esperanto-flago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto-Flago)
Esperanto-flago
Proporcioj de la flago
Antikva esperanta poŝtkarto kun Zepelino kaj la Esperanto-flago en malnova formo
Foto-poŝtkarto kun la tri aŭtoroj de la Esperantista Standardo

La Esperanto-flago, Standardo EsperantistaVerda Flago estas unu el la simboloj de la Esperanto-movado. Inter la plej universale rekonitaj simboloj, la flago reprezentas popolon kaj la tutan valoron, kiun tiuj homoj esprimas, eĉ se ili ne havas propran ŝtaton[1].

Ĝi konsistas el verda tuko, havanta en la supra maldekstra angulo blankan kvadraton kun verda stelo; komence, en la stelo estis la litero E. Ĝia verdo simbolas la esperon, la blanko la pacon kaj neŭtralecon, kaj la kvinpinta stelo (nomata "verda stelo") la kvin (laŭ tradicia kalkulo) kontinentojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis origine (kun iom aliaj proporcioj) la flago de la Esperanto-klubo en Bulonjo-ĉe-Maro (Francio), laŭ dezajno de la grupanoj Michaux, Sergeant kaj Duchochois. Kelkan tempon antaŭ la kongreso, la tri esperantistoj vizitis la komerciston Gras, en Faidherbe strato 14. Duchochois tiam petis kreton, kaj sur la vendotablon li desegnis kvarangulon. Poste oni sin demandis, kio estas farota. Duchochois volis verdan standardon kun trikolora strio, Sergeant sugestis ke estus pli bone ne naciigi la standardon kaj Michaux insistis, ke ĝi enhavu stelon. Sergeant ankaŭ rememorigis, ke prefekta dekreto en la departemento postulas, ke societaj standardoj portu distingan signon, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la stelo.

La standardo estis tuj mendita ĉe la vendejo: ĝi estis longa unu metron kaj duonon kaj larĝa unu metron; la blanka kvadrato estis kvindek-centimetra. Kelkajn tagojn poste, dum la unuaj tagoj de aŭgusto, jam flirtis la Standardo en la urbaj stratoj, sur multaj domoj, ĉe la fasado de la teatro, kaj de la Granda Kafejo, kie ekestis la kongresa akceptejo por la unua Universala Kongreso de Esperanto (1905). La 9-a de aŭgusto 1905, tagordero de la kongreso ĝuste estis la standardo. Ostrowski estis la oratoro, kiu prenis ĉe la balustrado de la teatro unu el la standardoj kaj diris: “Ni ne ŝercu; la standardo kiu nin kondukos al la venko, kiu nin gvidos estonte kaj flirtos en ĉiuj landoj de la mondo, jam ĝi estas”. La kongreso unuvoĉe akceptis tiun proponon. Zamenhof subskribis du el la unuaj standardoj; unu estis donacita al Michaux, la alia al Sergeant, kiu konservis la standardon dum 23 jaroj, kaj poste donacis ĝin al la E-Muzeo en Wien.[2]

La Esperanta Civito, fondita en 2001 kiel subjekto de internacia juro, adoptis la flagon kiel oficialan.

La flagoproporcio estas 2:3 (du unuoj alte je tri unuoj longe). Tiu rilato 3:2=1,5 estas proksima al la valoro 1,618 de la ora proporcio.

Kelkaj esperantistoj kontraŭas ĝian uzon, ĉar al eksteruloj ĝi povus aspekti sektecanaciisma. Tial ili preferas uzi simbolojn pli modernajn, kia estas la tiel nomata jubilea simbolo, unue pensita kiel simbolo por la centjara jubileo de Esperanto en 1987. Fakte la jubilea simbolo estas uzata precipe kiel simbolo de la nuna UEA; ĝi estas la oficiala simbolo de Flandra Esperanto-Ligo kaj estas ofte uzata en la junulara Esperanto-movado.

Verdeco de la flago[redakti | redakti fonton]

Ne estas klare ke iam ekzistis "oficiala" koloro por Esperantaj flagoj, simboloj ktp. La tradicia retejo pri flagoj Flags of the World enhavas plurajn Esperanto-flagojn, kaj la baza flago tie uzas la koloron   009900 .[1]

Poste, la oficiala emblemo de TEJO akceptita de ĝia estraro en 2009 uzas kiel ĉefan la koloron   007D13 .[3] La fama Esperanto-flago aperigita al milionoj da uzantoj de Google en 2009 havas bazkoloron proksimume   37A93A .[4]

La Esperanta Civito (kiu "oficialigis" por si en diversa grado de adapto plurajn komune uzatajn Esperanto-simbolojn) uzas en sia blazono en sia retejo la koloron   2C693F .[5]

La moderna aldonaĵo al la flago, la Jubilea simbolo, oficiale uzas   CCE82E  (Pantone 389) kaj en versio nomata en la koncerna vikipedia artikolo "baza" ĝi uzas la koloron   008000 .[6]

La centjariĝa simbolo oficiale akceptita de UEA uzas en sia kvinkoloraro la verdan   1B9332  kaj en sia tutverda varianto la verdan   158A44 .[7]

Oficialaj flagoj uzitaj en la UK estas la verdaj   009F6B .[Dubinda teksto][8]

Protokolo[redakti | redakti fonton]

En la esperantlingva gazeto pri flagoj nome VENTO aperis artikolo pri la protokolo postulita por la ĝusta uzado de tiu flago en eventoj.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Standardo Esperantista el la Enciklopedio de Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.