Esperanto-Junularo de GDR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En la socialista ŝtato GDR, kiu ekzistis inter 1949 kaj 1990 en la historie centra parto de la antaŭa Germana Regno kaj la (nord)orienta parto de la nuna ŝtato Germanio, agado de junularaj esperantistaj grupoj ĉiam eblis nur en malfacila politika etoso: en la epoko de stalinismo ĝis 1954 Esperanto estis malpermesita en Sovetunio kaj sekve ankaŭ en la sovetunie dominita ŝtato GDR, tiu malpermeso ankaŭ post la morto de Josif Stalin en GDR pluekzistis ankoraŭ pli ol jardekon, kaj la komunisma ŝtata organizaĵo Freie Deutsche Jugend ("libera germana junularo") havis la memkomprenon esti la sola junulara organizaĵo, por garantii ke ĉiu aktivado de junularaj grupoj estu laŭ la politiko de la socialisma ŝtato kaj de ties gvida, ŝtata partio SED. Samtempe antaŭ la Dua Mondmilito en la Germana Regno kaj en Sovetunio estis la plej granda denseco de engaĝitaj esperantistoj, multaj el ili aktivaj ankaŭ en la laborista movado, en socialismaj aŭ komunismaj partioj, kaj el tiuj kompreneble signifa kvanto pluvivis en la socialista ŝtato GDR: post la persekutoj kontraŭ esperantistoj fare de Nazia Germanio - kadre de kiu esperantistoj kaj komunistaj postaj politikaj gvidantoj de GDR samsorte renkontiĝis en naciaj koncentrejoj - malfacile kompreneblis, ke la Esperanto-movado je granda parto laborista kaj socialista ne rajtus havi vivorajton en la ŝtato GDR, kiu energie memproklamis sin "laborista", "demokratia", "kontraŭfaŝisma" kaj "pacisma".

Ekde 1965[redakti | redakti fonton]

En 1965 la esperantistoj de GDR sukcesis mildigi la antaŭan malpermeson de Esperanto per fondo de Centra Laborrondo Esperanto (CLE), kiel sekcio de la ŝtata prikultura organizaĵo Kulturligo de GDR. El tiu laborrondo poste, en 1981, kreskis la Esperanto-Asocio de GDR, ankaŭ kadre de la ŝtata Kulturligo de GDR. Ene de la laborrondo rapide fondiĝis junulara komisiono, kiu plektis kontaktojn kun la naciaj junularaj Esperanto-asocioj en la najbaraj landoj de la Varsovia Pakto kaj kun la internacia organizaĵo TEJO. En 1971 la "junulara komisiono de la Centra Laborrondo Esperanto" iĝis landa sekcio de TEJO, kaj la tiama gvidanto de la junulara komisiono, Hans Eichhorn, samtempe iĝis vicprezidanto de TEJO.[1] Jam antaŭe estis lokaj junularaj esperantistaj iniciatoj, fakte malpermesitaj sed tamen aktivaj, aparte grupo en Leipzig ĉirkaŭ la studento Erich-Dieter Krause.[2] La "junulara komisiono" ene de TEJO (ekzemple en ties komitato) havis fortan subtenon de la aktivuloj de Germana Esperanto-Junularo el okcidenta Germanio, sed oficiale kaj en la germanlingva informado substrekiĝis la kunlaborado de la TEJO-sekcioj de GDR kun la sekcioj de Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Bulgario kaj la aliaj orienteŭropaj, sovetunie dominitaj ŝtatoj. La internacia rekono de la "junulara komisiono" antaŭis tiun de la ne-junulara "Centra Laborrondo Esperanto", kiu nur en 1976 iĝis Landa Asocio de UEA. Ekde 1977 la kunlaborado de la "junulara komisiono" en GDR kun la asocioj Pola Esperanto-Junularo, Pola Studenta Esperanto-Komitato, Ĉeĥa Esperanto-Junularo, Junaj Esperantistoj en Slovakio, Hungara Esperanto-Junularo kaj Bulgara Esperanto-Junularo plifirmiĝis sub titolo "E-7". La interŝanĝo kun junularaj esperantistaj grupoj de aliaj socialistaj landoj kiel Kubo, Rumanio, Jugoslavio, Albanio aŭ Sovetunio (kie ekekzistis la duonpermesata organizaĵo SEJM) pro politikaj limigoj kompare restis malforta. Same en 1977 ekaperis la "Junulara Cirkulero", kiu estis tajpita, multobligita en nur 80 ĝis 99 ekzempleroj kaj dissendiĝis letere, tiel ke ĝi evitis la ŝtatan kontrolon de gazetara cenzuro.[3] Rapide la eldonaĵo titoliĝis "informilo de Esperanto-Junularo de Germana Demokratia Respubliko (GDREJ)", kvankam oficiale daŭre tia asocio laŭ ŝtata kompreno ne ekzistis kaj kompreneble ankaŭ ne rajtis havi publikaĵon.

La 1980-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Inter 1981 kaj 1983 duafoje aktiva juna esperantisto el GDR, Michael Lennartz, havis la permeson esti en la estraro de TEJO. En la 1980-aj jaroj vere internaciaj kontaktoj al la junaj esperantistoj de GDR eblis precipe lige al la IJK 1983 en socialisma Hungario kaj lige al la IJK kaj la tuj sekva UK de la "jubilea jaro 1987 en socialisma Pollando. Reprezentantoj de GDREJ en la komitato de TEJO ankaŭ ricevis permeson vojaĝi al la IJK 1988 en Zagrebo (Jugoslavio) kaj la IJK 1989 en Kerkrade (Nederlando). En la nordo de GDR aparte aktiviĝis junularaj grupoj en Neubrandenburg kaj Prenzlau, kaj ekestis ĉiujara somera tendaro, SEFT, al kiu invitiĝis ankaŭ junaj esperantistoj el Ĉeĥoslovakio kaj Hungario, kaj pri kiu pozitive raportis oficialaj gazetoj de GDR. Tamen kadre de la jaro 1987 ankaŭ pliakriĝis tensioj inter GDREA kaj sia junulara komisiono, pro ties tro aŭtonomia agado, kaj dumtempe la gvidantaro de GDREA tute malpermesis la komisionon. Sed tamen la socia etoso de Perestrojko ankaŭ donis novajn ŝancojn por Esperanto en GDR, ekzemple per ŝtata permeso de 1988 oficiale ekinstrui Esperanton en altlernejoj de GDR, kaj la malpermeso relativiĝis. En printempo 1989 pli granda grupo de GDREJ-aktivuloj rajtis vojaĝi al internacia junulara Esperanto-renkontiĝo en Minsk, kaj en GDR fondiĝis novaj grupoj.

Post novembro 1989[redakti | redakti fonton]

Post la falo de la Berlina Muro per la senperforta civitana revolucio en GDR nekompareble pliliberaliĝis la politikaj rajtoj en GDR, falis la monopolo de FDJ esti la sola permesata junulara asocio kaj oficiale fondiĝis multaj divers-temaj junularaj asocioj, inter alie "vera" (ĉar permesata) "Esperanto-Junularo de GDR", kiu tamen germanlingve jam evitis la ŝtatonomon GDR kaj simple nomis sin "Die Esperanto-Jugend". La Esperanto-Junularo ekhavis ĉambrojn en renoma konstruaĵego en la pleja centro de Berlino, ĉe la bulvardo Unter den Linden, amplekse kunlaboris kun la aliaj novaj junularaj asocioj en kunsidoj nomataj "rondaj tabloj de la junularo", kaj dum la monatoj de 1990, el kiuj ĉiuj alportis novajn politikajn ŝanĝojn, la kunlaborado de la plej aktivaj junaj esperantistoj de orienta kaj okcidenta Germanio estis intensega, tiel ke pluraj gepatroj ektimis pri la studado kaj profesia vivo de siaj tiurilate engaĝitaj infanoj. Post la ŝtata reunuigo de Germanio la 3-an de oktobro 1990, iuj junaj esperantistoj de GDR deklaris sian lukton por "Esperanto en demokratia, pozitive socialisma suverena ŝtato GDR" finita kaj forlasis la Esperanto-movadon, dum aliaj juĝis ke plua teno de du TEJO-sekcioj de precipe translime kunlabora karaktero ene de unu lando estus anakronismo, kaj sekve jam la 31-an de decembro 1990 Germana Esperanto-Junularo kaj "Die Esperanto-Jugend" unuiĝis al unu asocio: La sekve elektita estraro de GEJ havis 3 anojn el la antaŭe orienta Germanio kaj 6 el la antaŭe okcidenta parto, kompare al la entutaj loĝantoj pli-ol-proporcie multaj eks-GDR-anoj, kaj ankaŭ en aliaj vidpunktoj estis avantgarda, ekzemple per escepta juneco - en la momento de elektiĝo, 3 el la 9 estraranoj ankoraŭ estis 17-jaraj kaj do ne jure plenaĝaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ampleksa intervjuo kun Hans Eichhorn ekde paĝo 101 de la libro "Die Esperanto-Jugend in der DDR" de Torsten Bendias, eldonejo LIT 2011
  2. "Die Esperanto-Jugend in der DDR" de Torsten Bendias, eldonejo LIT 2011, ĉapitro "Die Leipziger Eo-Jugend", paĝo 82 kaj sekvaj
  3. "Die Esperanto-Jugend in der DDR" de Torsten Bendias, eldonejo LIT 2011, ĉapitro "Der Junulara Cirkulero", paĝo 154 kaj sekvaj