Kolektaĵo de Fajszi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto-Kolektaĵo Fajszi)
Kolektaĵo de Fajszi
biblioteko
Esperanto-biblioteko • kolekto • fonds [+]

LandoHungario
SituoBudapeŝto


vdr

La Esperanto-kolektaĵo de Karlo Fajszi (hungare: FAJSZI Károly eszperantó gyűjteménye) estas speciala parto de la Nacia Biblioteko Széchényi [sEĉEnji] (hungare Országos Széchényi Könyvtár, OSZK), antaŭe Landa fremdlingva biblioteko (hu: Országos Idegennyelvű Könyvtárnak, mallonge OIK) en Budapeŝto, Hungario. La materialo estis kolektata ekde 1966 kaj estas protektata ekde 1982.

La kolekto konsistas el 20 000 Esperantaj libroj kaj 20 000 aliaj dokumentoj. Inter ili la materialo presita en Hungario estas tre riĉa. Intertempe la kolekto de Esperantaj libroj, revuoj kaj esperantaĵoj superis limon de la privata kolekto en la fino de la 1980-aj jaroj kaj iĝis en la mondo la kvara plej granda kolektaĵo pri Esperanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Karlo Fajszi esperantiĝis en 1964, poste li estis ankaŭ entuziasma kolektanto de esperantaĵoj. Same kiel aliaj kolektantoj, li ne nur aĉetis, sed ankaŭ ŝanĝis librojn kaj esperantaĵojn. Intertempe la kolektaĵo havis famon ne nur inter esperantistoj sed ankaŭ en Hungario. La ministerio pri edukado deklaris ĝin protektata, poste Tutlanda Biblioteko Széchényi komencis ordigi kaj listigi la materialon (13 miloj da libroj, 18 miloj da periodaĵoj grandparte binditaj kaj miloj da fotoj, poŝtmarkoj, medaloj, insignoj, afiŝoj, flagoj. En 1987 la biblioteko aranĝis ekspozicion pri la kolektaĵo.

Kovrilpaĝo de Az eszperantó könyv Magyarországon, hungarlingva, (=La Esperantaj libroj en Hungario), Budapeŝto, 1987; eldonaĵo okaze de la ekspozicio

Fajszi sukcese kreis katalogon el la duono de la kolektaĵo en 1991 laŭ sistemo de Universala dekuma klasifiko. La duan parton kreis baldaŭ la biblioteko mem en 2005.

Fajszi ĉiam akceptis vizitantojn, kiuj interesiĝis pri esperantaĵoj. Li strebis, ke la kolektaĵo restu kune, tamen ĝi funkciu kiel biblioteko. Tio ne povis esti, ĉar loĝejo de Fajszi ne sufiĉis por tiuj celoj kaj evidentiĝis ke oni trovu liberan lokon por la pli novaj eldonaĵoj. Solvo aperis, kiam la ministerio aĉetis la plenan kolektaĵon en 2001 kaj transdonis ĝin al la Nacia Fremdlingva Biblioteko. Fajszi ĝis lia morto en 2004 ne forlasis la kolektaĵon, sed laŭeble helpis la bibliotekan laboron.

En 2001 evidentiĝis, ke historio de la kolektaĵo finiĝis, la biblioteko ne aldonas pli novajn ekzemplerojn al la kolektaĵo. Tamen, kiel fremdlingva biblioteko, daŭre aĉetas ankaŭ Esperantajn librojn al la biblioteko mem.

Kolektaĵo[redakti | redakti fonton]

La kolektaĵo konsistas el 12 mil da libroj el la tuta mondo, krome estas 1275 periodaĵoj, el ili 224 revuoj, 1305 binditaj volumoj. Granda stoko estas dediĉita aŭ la koncerna libro havas personajn notojn de signifa esperantisto.

En la biblioteko la Fajszi-kolektaĵo estas videbla en la galerio aparte. Uzo de la kolektaĵo konformas al la biblioteka servo, ĝenerale la ekzempleroj estas legeblaj en la ĉambrego por legado. La biblioteko kreis ankaŭ apartan paĝon en la interreto [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(hu,en, eo) Országos Idegennyelvű Könyvtár (OIK) - Fajszi Károly eszperantó gyűjteményéről (Nacia Biblioteko de fremdlingva literaturo - Fajsi kolekto de Esperanto-libroj)