Esperanto-Kultur-Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-Kultur-Centro (EKC, france : Centre Culturel Espéranto ) estas kunordiga neprofitcela asocio, kreita en marto 1992 de esperantistoj en Tuluzo. Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo celas disvolvi la interkulturajn interŝanĝojn kaj la internacian solidarecon per la lingvo Esperanto. EKC precipe agadas en tri kampoj: informado pri la lingvo, instruado, kaj utiligado de la lingvo.

EKC havas bibliotekon entenanta milon da libroj kaj revuojn. La katalogo de la biblioteko estas alirebla sur la TTT-ejo de EKC. EKC organizas enurbe kursojn kaj lingvajn semajnfinojn en Arrout (Ariège), ĉiumonatan manĝoklaĉon, partoprenas ĉiujare en Forum des langues du monde (Forumo de la lingvoj de la mondo). Enkadre de EKC funkciis Teatra Trupo de Tuluzo. EKC eldonas informbultenon dulingvan (france, esperante) La Krokodil' rete kaj papere. EKC kunorganizis la tuluzajn renkontiĝojn KAFE okazinta en Tuluzo en julio 2000, FESTO en 2010 kaj organizas de 2012 ĉiujaran Esperanto-semajnon SEMEO.

EKC regule invitadas eksterlandajn volontulojn neformale aŭ kadre de la franca programo Civita Servo.

Aktivaĵoj[redakti | redakti fonton]

EKC proponadas diversajn regulajn aktivaĵojn ĉirkaŭ tri aksoj:

  • Informado pri la internacia Esperanto-lingvo
  • Instrui Esperanton
  • Uzi Esperanton

Informado pri la internacia Esperanto-lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Deĵoro por informiĝi sin, aŭ simple renkonti respondeculojn: Merkrede
  • Konferencoj, prezentadoj, inicigoj, informtabloj.
  • Malkovraj Atelieroj pri la lingvo
  • Radio-elsendo unu lundo el du je la 20a H sur Canal Sud 92.2 FM.
  • Informleteroj (monata aŭ semajna)
  • Kvaronjara papera bulteno : La Krokodil’.
  • Sociaj retaj paĝoj (Twitter, Instagram, Facebook, Discord).
  • Videoj sur YouTube

Instrui Esperanton[redakti | redakti fonton]

Per kursoj kaj staĝoj (malsamaj niveloj, daŭro, …)

Uzi Esperanton[redakti | redakti fonton]

kun…

  • Libroservo.
  • Lingvo-kafejo en esperanto unu foje monate en la trinkejo “Le Cactus”.
  • «Manĝo-klaĉo», renkontiĝo-vesperoj por babili esperante.
  • Prelegoj (france aŭ esperante).
  • Karavanoj por veturi al renkontiĝoj.
  • Internaciaj renkontiĝoj en esperanto : Krokodila Renkontiĝo 2008, FESTO 2010, Krokodila Renkontiĝo 2012, Krokodila renkontiĝo 2017

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]