Esperanto-Ligo en Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanto-Ligo en Israelo
Emblemo de Esperanto-Ligo en Israelo
Lando  Israelo
Fondiĝo 1950
prezidanto Amri Wandel
vicprezidanto Jehoŝua Tilleman
kasisto Ŝlomo Ŝaĥar
Interretejo www.esperanto.org.il
vdr

La Esperanto-Ligo en Israelo (ELI, foje ankaŭ nomata per la hebrea nomo האגודה לאספרנטו בישראל) estas la nacia Esperanto-Asocio en la lando Israelo. Ĝi estas ligita kiel landa asocio al UEA kaj eldonas la revuon Israela Esperantisto.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

ELI havas libroservon kaj organizas ĉiujarajn aranĝojn. La presita organo estas Israela Esperantisto.

Internacie aparte aktiviga evento por la nacia movado estis la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en somero 1986, kiu gastis en la israela marborda loĝloko Hadassah Neurim. Tiun sukceson daŭrigis pli ol kvaronjarcenton poste la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en somero 2013 en Nazareto.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

ELI havas lokajn klubojn en Tel-Avivo kaj Hajfo

En la jaroj 2001-2008 Josef Ŝemer estis prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo kaj poste ĝis sia morto en 2012 estis ĝia sekretario kaj kasisto; la prezidantan postenon post li transprenis Amri Wandel (stato de aprilo 2014).

Historio[redakti | redakti fonton]

ELI originas el la Palestina Esperanto-Ligo kreita de cionismaj judoj en mandata Palestino en la 1920-aj jaroj. En la Jarlibro de UEA de 1950 ĝi aperas unuafoje sub la nuna nomo, ĝis inkluzive 1959 ankoraŭ kun Izraelo. La ligo aliĝis al UEA en 1961.

Dum en la unuaj jaroj de la Esperanto-movado unuflanke estas multaj judaj esperantistoj, sed aliflanke la esperantistaj propagandistoj aparte en okcidenta Eŭropo tendencis prisilenti la kulturajn radikojn de Esperanto aparte en la judaj komunumoj de orienta kaj centra Eŭropo, ekde la dua mondmilito kaj la persekutoj kaj de eŭropaj judoj kaj eŭropaj esperantistoj tiuj komunaj kulturaj radikoj ne plu prisilentiĝas, sed en ĵurnalismaj artikoloj ofte aparte akcentiĝas.[1]. Foje Esperanto eĉ nomiĝis la "tutmonda jida".[2]

Sidejo[redakti | redakti fonton]

Post tri-jara serĉado, la 26-a de julio 2021 estis subskribita la kontrakto por la aĉeto de oficejo por E-Ligo en Israelo. La oficejo troviĝas en la nova oficeja turo Alon2 (finkonstruita 2017), en la komerca koro de Tel-Avivo, 8 minuta promeno de la trajna stacidomo "Ŝalom" kaj kun abundo da trafikaj konektoj (interalie buslinioj kaj estonte la metroo) tuj apude. La oficejo ebligos al ELI uzi la komunan kunvenejon por kursoj kaj eventuale por la kunvenoj de la Tel-Aviva E-klubo. Ĝi cetere estas bona investo: pro la pandemio la prezo pagita de ELI estas du trionoj de la prezo antaŭ la pandemio. La serĉadon kondukis la kasisto Ŝlomo Ŝahar kaj Amri Wandel, kiuj ankaŭ subskribis la 135-paĝan kontrakton, kaj la aĉeton akompanis advokato Ram Modan, patro de membro Doron Modan.[3]

Eventoj[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-Ligo en Israelo organizas la Israelan kongreson de Esperanto.

19-a Israela Kongreso de Esperanto‎[redakti | redakti fonton]

La 19-a Israela Kongreso de Esperanto‎ okazas en la Jaro 2018 en Akko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]