Esperanto-Toronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-Toronto estis unue fondita en Oktobro 1906. Ĝi ne aktivis dum la du mondmilitoj, sed reekfunkciis baldaŭ poste, kaj en 1958 prizorgis la refondon de la Kanada Esperanto-Asocio, kiu estis malaperinta komence de la dua mondmilito.

Nuntempe la klubo renkontiĝas ĉiusemajne en urbocentra superbazaro, kaj monate ĉe la domo de membro, kiu prizorgas la bibliotekon de la klubo. Tiu biblioteko konsistas ĉefe el heredaĵoj de forpasintaj membroj.

La klubo ankaŭ okazigas aliajn renkontiĝojn dum la jaro, ekz. la tradiciaj somera pikniko kaj Zamenhofa festo. Tiuj festoj kutime allogas kelkajn eksterurbajn kaj eĉ eksterlandajn vizitantojn, aparte el Usono.

La klubo ankaŭ partoprenas en la Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo), kiun organizas la Esperanto-Societo Kebekia (ESK) kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario. La celo de ĉi tiu turisma semajnfino estas montri al vizitantoj sian hejman urbon. Esperanto-Toronto gastigis MeKaRon en 2005, 2009, kaj 2015, dum la longa semajnfino en Majo, t.e. la semajnfino de la Viktorina Tago en Ontario.

La klubo ekzistis antaŭe sub la nomoj La Esperanto-Klubo de Toronto, Toronto-Esperanto-Klubo, Esperanto Klubo de Toronto, kaj Esperanto-Rondo de Toronto. Je la 9a de aprilo 2016 la klubo ŝanĝis sian nomon de Esperanto-Rondo de Toronto al Esperanto-Toronto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]