Esperanto-arbo de Dombóvár

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La Esperanto-arbo de Dombóvár (hungare: Reménykedő Fa) estis lokita inter la iama fervojista infanĝardeno en la strato Gyenis de Dombóvár kaj la loĝturo el mezepoko, direkte apud la arbaro-vojo de arbaro Sziget. En Dombóvár ĝi estas la tria Esperanto-objekto (Esperantalio), plantita simile de Esperanto-arbo en Makó, kiu troveblas en ĉi tiu parko. Ĉi tie estas ankaŭ la fama Kossuth-monumento de skulptisto János Horvay, prezentante la unuan sendependan registaron (t.e. la iama ministraro) de Hungario en 19a jarcento. La duoble pli grandaj statuoj ol la normalaj homo-korpoj estis kreitaj el marmoro de Ruskica (setlejo en Transilvanio proksime al urbo Déva) . Antaŭ la plej maljuna arbo de parko, el la 17a jarcento la tiama hungara liberbatalanto (hungare: kuruc), juĝisto kaj parlamentano, estas memorfosto pri Mátyás Szuhay.


Historio[redakti | redakti fonton]

La 2an de aprilo 2011 plantis Esperantan arbon en Insularbaro de urbo Dombóvár la Sud-Transdanubia Regiona Esperanto-fondaĵo. La arbo estas plantita apud iu sekiĝinta trunko, en sunbrilego. György Léhman la unua esperantisto en Dombóvár naskiĝis antaŭ 110, kaj József Borza, la unua pli sukcesa esperantisto en Dombóvár naskiĝis antaŭ 100 jaroj. La mondfama esperantisto de la departemento: Paŭlo Lengyel ekvidis la sunbrilon la 1an de aprilo 1868, la kompostŝranko el lia presejo estas gardata en la Lokhistoria Muzeo de Dombóvár. Ĉio ĉi okazis dum la semajno de la urbo.

Rubandoj[redakti | redakti fonton]

Eĉ du memorrubandoj estas sur la kverko, kun la surskriboj:

"Reménykedő Fa - Esperanto-arbo"
"a reménykedő nyelv nemzetközi, magyar és helyi úttörőinek emlékére
memore al la internaciaj, hungaraj kaj lokaj pioniroj de lingvo Esperanto
AZ ERDŐK NEMZETKÖZI ÉVÉBEN - EN LA INTERNACIA JARO DE ARBAROJ
DOMBÓVÁR - 2011 - DURA"

La ĉi-suprajn rubandojn anstataŭos memorŝtono.

Kialo[redakti | redakti fonton]

2011 estas deklarita de UN Internacia Jaro de Arbaroj, ankaŭ per tio alvokinte la atenton pri la graveco de la "netuŝeblaj verdejoj", pri la arbariĝintaj lokoj.

Apenaǔ trionon de la sektoroj en la mondo kovras arbaroj, kies nur 36%-oj estas nomeblaj praarbaroj. Tiuj preskaŭ netuŝitaj, per homaj piedoj ne tretitaj ĝangaloj situas en la baseno de riveroj Amazono kaj Kongo, en la insularo de Indonezio, en Kanado, respektive en Rusio. La konservado de la arbaroj estas baza tasko el la vidpunkto kaj de la homa socio, kaj de la homara ekonomio. Oni povas konsideri ilin "verda infrastrukturo" kun grandega graveco, kiuj certigas por la homaro krudmaterialojn, savon kaj multajn, tiel nomatajn ekologiajn servojn. Krom la certigo de ligno, sovaĝviando, fruktoj, kuracherboj, fungoj, ktp. la plej grava rolo de la arbaroj estas estigi grundojn, savi la trinkakvajn bazojn, purigi kaj filtri la aeron, respektive enakcepti kaj konservi la specio-riĉecon. Nuntempe la savrolo de la arbaroj fariĝis evidenta ankaŭ en la malrapidigo de la klimatoŝanĝo.


Tradukaĵo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dombóvári Reménykedő Fa en la hungara Vikipedio.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Hungara Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]