Esperanto-fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperanto-fonto estas fonto en la Pilis-montaro, en la komunuma tereno de la komunumo Piliscsév (Piliŝĉev) en la provinco Komárom-Esztergom. Ekzistas almenaŭ du aliaj fontoj en Hungario kun la sama nomo – en la Bükk-montaro, en la ĉirkaŭaĵo de Nagybakó respektive la Hámori-lago –, sed tiu de Piliscsév estas la unua kun tiu nomo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi elteriĝas nordoriente de la monumenta kelovico de Piliscsév, en la Basina-valo sub la Csév-kavo, ĉe la kuniĝo de tri pli malgrandaj valoj, ĉe la piedo de la sudokcidenta montobloko de Pilis, nordokcidente de la pinto de la konsiderinde pli malgrandsurfaca, 386 metrojn alta Basa-monto. De la vilaĝo promenvojo sekvas la valon, tra kampo, laŭ kelovico kaj per eta deklivo iras ĝis la fonto. La akvo elfluanta la fonton nutras la Csév-rojon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis jam en la 19-a jarcento ŝatata fonto de la loka slovaka loĝantaro kun – laŭ la kolekto de Frigyes Pesty – la nomo Elleti ká studenka. En la 1920-aj jaroj la neleĝaj komunistoj, ministoj de la ĉirkaŭaĵo, elektis ĉi tiun fonton kiel ejon por siaj regulaj renkontiĝoj, kie ili partoprenis en seminariaj okupoj, tiel ke la aŭtoritatoj ne povis ilin rigardi nek subaŭskulti. La kunvenoj okazis sub la preteksto de instruado de la tiam populara Esperanto-lingvo, tiel iom post iom tiu nomo transiris ankaŭ al la fonto.

En la 1960-aj jaroj la fonto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo apartenis al la plej ŝatataj lokaj ekskursejoj: ŝirmejoj, parke ekipitaj terenoj kreiĝis, la herbon oni regule tondis, eĉ la loka buĉisto, Mihály Kukola semajnfine funkciigis plenaeran kuirejon ankaŭ kontraŭe al la fonto, en speciale por tio farita altejo. En junio 1966 la landaj esperantistoj, kiuj tiam en Budapeŝto organizis Universalan Kongreson, inaŭguris memortabulon ankaŭ en la nomo de sia asocio. Poste la loko perdis sian popularecon, en la okdekaj jaroj ĝi plene detruiĝis. Post pluraj malsukcesaj provoj de lokaj interesodefendantoj, oni fiksis la jaron 2006 por la renovigo de la Esperanto-fonto.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Pasas ĉe la fonto la turistvojoj indikitaj per ruĝa kaj flava cirkloj, la unua apartiĝas de la ruĝe indikita kiu ligas Pilisĉév-on kun Pilisszentlélek kaj Pilismarót, la dua el la nordo atingas la fonton, apartiĝante de la flave indikita, kiu ligas Pilisvörösvár tra la Zajnát-montaro kun Klastrompuszta, Pilisszentlélek kaj nordaj turismaj lokoj.

Bildogalerio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eszperantó-forrás en la hungara Vikipedio.