Esperanto-instruado ĉe ELTE

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Hungario la spertoj pri la universitata instruado de interlingvistiko kaj Esperanto estas verŝajne la plej riĉaj. La universitatnivela fako ekfunkciis en 1966. Intertempe (kaj espereble provizore) ŝanĝiĝis la pozicio de Esperanto kiel studfako en Eötvös-Loránd-Universitato (ELTE) en Budapeŝto. La formado ĉesos funkcii en 2006, ĝis kiam la lastaj akceptitaj studentoj povos/devos fini la studadojn. Ilia nombro estas entute 10, en 2004 en junio diplomiĝis studentino, kaj du aliaj jam anoncis siajn temojn de faklaboraĵoj.

La formado ne plu estas universitata, sed altlerneja. La altlernejnivela instruado daŭros 4 jarojn. Al la fako povas aliĝi junuloj kun abiturienta ekzameno sen antaŭscio de Esperanto. Ili estas akceptataj laŭ la scio de hungaraj lingvo kaj literaturo. Por ili la ekzamena tezaro pri la hungara lingvo estas speciale kunmetita kun emfazo pri la lingvaj komunikadaj problemoj.

En Hungario post la aliĝo al EU (2004-05-01) oni devas certigi la samajn rajtojn al la civitanoj de EU, kiel la rajtoj de la hungaraj civitanoj. El tio sekvas, ke la civitanoj de EU povos lerni kun samaj kondiĉoj kiel hungaroj. Por plani eventualajn studadon en ELTE en la altlernejnivela fako Esperanto-instruisto, jen tie estas la listo de la alpreneblaj fakoj (kiel ĝi aperis en la Priakcepta Informilo laŭ la hungara aboca ordo):

  • angla-Esperanto
  • Esperanto-filozofio
  • Esperanto-franca
  • Esperanto-hungara
  • Esperanto-arthistorio
  • Esperanto-germana
  • Esperanto-itala
  • Esperanto-rusa
  • Esperanto-portugala
  • Esperanto-hispana
  • Esperanto-historio

En 2004 8 personoj anoncis sin al la fakoj: Esperanto-x (x estas io alia el la supra listo). Pro la neakcepto de la alia fako restis nur tri personoj, tiel ĉi:

  • Esperanto-historio 1 persono
  • Esperanto-hungara 2 personoj

Cetere estas altlernejnivela formado por tiuj, kiuj jam havas diplomon, sed ĝi estas pagenda formado. Ĝi estas ordinara, do taga kaj ĝi daŭras 3 jarojn.

La aktuala Priakcepta Informilo ("Felvételi tájékoztató") aperadas ĉiam en la mezo de decembro. Tie oni listigos la elekteblajn fakparojn. La Esperanto-instruistoj petos, ke ankaŭ la najbarlandaj lingvoj estu parigeblaj kun Esperanto. – Oni devas sendi la dokumentojn por la priakcepta ekzameno ĝis la 1-a de marto de la aktuala jaro. La estro de la fako do antaŭvidas ke post unu jaro jam Esperanto-fako povos akcepti studentojn el la tuta EU.

Estas ebleco, ke la alifakaj studentoj alprenu tiel nomatajn specialajn kursojn. La lekciistoj de Esperanto-fako anoncis plurajn tiajn fakojn. Ekzemple al la speciala kurso: "Interreto kaj la instruado de Esperanto" aliĝis 3 homoj, kiuj ricevos kreditpoentojn post la semestro kaj 3 aliaj, kiuj nur interesiĝas pri Esperanto sed ili ne bezonas havi kreditpoentojn.

Estas ebleco, ke studentoj el aliaj fakoj estu ekzamenataj pri lingvoscio de Esperanto ĉe la Esperanto Katedro. La atestilo estas samvalora kiel la alilingva ekzameno.

Vizitantoj de doktorigaj kursoj same povas plenumi la devigan ekzamenon pri la lingvo per Esperanto. Ĉimomente 4 personoj anoncis sin ĉe la Esperanto-fako, petante helpon kaj fakliteraturon por la ekzameno. Tiuj ekzamenoj estas skribaj, ne estas la samaj kiel la ekzamenoj priskribitaj ĉe Perfektiga Centro por Fremdaj Lingvoj (laŭ hungara mallongigo: ITK [1] Arkivigite je 2017-03-11 per la retarkivo Wayback Machine).

Varga-Haszonits Zsuzsa estas la gvidantino de la fako, docentino. Bujdosó Iván estas lekciisto de ELTE, Katedro Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko. Lia retadreso estas ivbj@uea.org, hejma telefono: (00-36-1-)3327666, portebla telefono: 36-20-9867000, en Hungario: 06-20-9867000.

Pluraj el vivantaj aŭ jam mortintaj aktivuloj de Esperanto (interalie la poeto Adalberto Huleŝ): kies poezion mallonge karekterizas István Ertl en sia artikolo "De blatoj dresitaj ĝis repudio" Arkivigite je 2004-10-21 per la retarkivo Wayback Machine) studis en ĉeestaj aŭ forestaj kursoj (kaj akiris diplomon pri Esperanto) ĉe la Budapeŝta Universitato ELTE.