Esperanto-instruado en orienta Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Unua Esperanto-kurso post oficialigo 1965[redakti | redakti fonton]

La unua Esperanto-kurso post la oficialigo de Esperanto en GDR okazis en Orienta Berlino en la tura ĉambro de Kulturdomo „Erich Franz“, Schönhauser Allee en la jaro 1965. Gvidis ĝin Renate kaj Dieter Berndt laŭ propra instrua materialo.

Lernolibroj en Orienta Berlino meze de la 1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Spertoj de Fritz Wollenberg

Unuafoje mi sciiĝis pri Esperanto en kemia entrepreno en Berlin-Friedrichshain, kie mi laboris dum feriado kiel lernanto en la 9-a klaso. La lernolibron en versoj de Karl Vanselow mi fascinite tralegis dum unu nokto.

Sed krom iu denaska Vienanino en la entrepreno, kiu rakontis pri la ideoj kaj pri Esperanto-renkontiĝoj en la 1920-aj jaroj, mi ne trovis alian Esperanto-kontakton. Nur iom pli ol du jarojn poste, en Februaro 1966, mi atentiĝis pri anonco en la gazeto Berliner Zeitung. Mi partoprenis la anoncitan kurson en la klubo de Kulturligo, Prenzlauer Allee 217. Mia instruisto estis la ĵurnalisto Karl-Ulrich Riemann. Ni lernis laŭ la lernolibro de Fritz Hegewald el 1926, uzantaj la gramatikan metodon. Avantaĝo de ĉi tiu metodo estis, ke mi rapide akiris superrigardon pri la tuta gramatiko.

Post la duonjara kurso mi venis en la grupon Prenzlauer Berg en Kollwitzstraße, kiun gvidis Karl Maier. En ĉi tiu rondo kunvenis spertaj geesperantistoj, kiuj dum la vesperoj uzis nur Esperanton. Mi konatiĝis kun gesinjoroj von Waldowski, Paul Lindner, Rudi Graetz, Ernst Schonert, Karl Schulze kaj aliaj kaj lernis konversacii en Esperanto. Al ili mi dankas miajn lingvokonojn.

Kiel lernolibron oni uzis siatempe la libron „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, Limburg 1953.

En 1967 mi entreprenis mian unuan eksterlandan vojaĝon al Hungario kaj tie konvinkiĝis pri mia parolkapableco kaj pri la praktika valoro de Esperanto. Apud multaj personaj renkontiĝoj, belaj travivaĵoj kaj ĉeesto en kulturaj eventoj mi partoprenis en la Pedagogia Esperanto-Seminario en Szeged kurson, en kies kadro inter aliaj prelegis la fama prof. Istvan Szerdahelyi de la Universitato en Budapeŝto. Baza studmaterialo estis la „Gvidlibro por supera ekzameno“, verkita de Szerdahelyi, Pechan, Balkányi, Kökény, Kalocsay kaj Vatré, eldonita en Budapeŝto 1966. Mi fine sukcesis en la ekzameno B.

Tiu ne estis mia lasta Esperanto-kurso. Sekvis partopreno en en- kaj eksterlandaj kursoj kaj lernado laŭ diversnaciaj lernolibroj. Volonte mi ekzemple rememoras pri kurso en Pisanica (Bulgario), kiun gvidis Nikolaj Bojaĝiev en 1974.


Hella Sauerbrey gvidas Esperanto-kurson en la Kulturdomo „Erich Weinert“ Pankow. Poste la kursanoj fondas tie la grupon „Gajaj Humoruloj“. Fotoj: Blanke-arkivo

Resumo Monika Ludewig priskribas la ekeston de la Esperanto-kursoj en Popola Altlernejo Prenzlauer Berg kaj ĝian evoluon de 1976 ĝis 1999 kaj memorigas pri la instruistino Hella Sauerbrey kaj la instruisto Dagobert Liers. Fotoj de kurso, kiun gvidis s-ino Sauerbrey, kaj de renkontiĝo de popolaltlernejaj kursfinintoj en Club 73 ilustras la artikolon.

Ronald Schindler[redakti | redakti fonton]

Mi eklernis Esperanton en la unua kurso de la Internacia Lingvo en la Popola Altlernejo en Templin per la lernolibro de Ludwig Schödl. La libro estis la plej bona el tiuj, kiujn mi jam vidis. Klaran strukturon, vivantan kaj praktikeblan enhavon ĝi havas. La dua libro estis por mi “Paŝoj al plena posedo” de William Auld. Sekvis diversaj lernolibroj el Hungario, Jugoslavio ktp., kiujn mi ricevis dum mia “instruanta periodo” en Berlin kaj Frankfurto ĉe Odro.