Esperanto-klubo de Jyväskylä

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperanto-klubo de Jyväskylä estas societo, kiu ligas esperantistojn en urbo Jyväskylä kaj en regiono Meza Finnlando. Ĝi estis fondita en 1964. Al ĝi apartenas nuntempe ĉ. 40 membroj. La nuntempa prezidanto de la klubo estas Seija Kettunen

Kiel prezidantoj de la klubo funkciis pli frue Marjatta Linjama, Matti Lehtinen, Aimo Rantanen, Terttu Tyynelä,

La klubo havis en dua duono de 1980-aj jaroj propran gazeton, kiu nomiĝis Maldormemulo.

Maldormemulo[redakti | redakti fonton]

Maldormemulo estis gazeto de Esperanto-klubo de Jyväskylä de 1985 ĝis 1989. La gazeto estis plene en Esperanto. La gazeton redaktis Matti Lahtinen (la unua numero) kaj Jukka Pietiläinen. Maldormemulo aperis kvarfoje jare. Kiam Esperantolehti komencis aperi fine de 1989 la Maldormemulo estis malfondita.

Hejmopagoj de la Esperantoklubo de Jyväskylä