Esperanto-kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Esperantistoj havas propran, nomatan Esperanta kulturo, kiu estas deirpunkto al aliaj kultuoj (ĉi tiu estas esenca trajto por ĝi, pli ol por dominantaj naciaj lingvoj). La vorto gufujo ekz. estas propre Esperanta. Ĝia signifo ekestis en aparta cirkonstanco kaj estas senpere komprenebla nur por la koncernaj Esperantistoj.

Interkulturo[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj ordinare emas paroli pri temoj, kiuj povus esti konsiderataj kiel tiklajofendaj inter neesperantistoj (ekzemple pri politiko, rasismo k.a.), eĉ se ili ne farus tion en sia hejmlando aŭ en alia lingvo, kiun ili scias. Ĝenerale Esperanto-kulturo estas fokusita ekz. je legado, edukado (precipe rilate novaĵojn, faktojn kaj lingvojn) kaj toleremo (precipe al personoj el aliaj kulturoj). Esperanto-parolantoj estas ankaŭ pli emaj kontraŭi tutmondiĝon, kulturo-lavadon kaj malaperon de ies gepatra lingvo, cetere ĉar ĉi tiuj elementoj igas nin unikaj. La plimulto el la Esperanto-parolantoj estas ankaŭ kontraŭ deviga lernado de dominantaj lingvoj (kio okazas en pluraj landoj tra la mondo, kiel Svedio kaj Islando, kie lernando de la angla estas deviga de la unuagrada lernejo ĝis iafoje universitato). Ili opinias, ke deviga devus esti la lernando de facila lingvo, kia Esperanto, aŭ alia, kiun oni povus ellerni ene de unu du jaroj. Tiel infanoj kaj gepatroj estus malpli emaj al subtaksado de la propra lingvo favore por alia pli utila. La Esperanta-komunumo havas ankaŭ pli-malpli saman fon-scion, ekzemple scion pri iuj famaj Esperanto-parolantoj, libroj, retejoj, malgrandaj urboj, kiuj havas gravan signifon pro Esperanto-rilataj okazaĵoj ktp.[1][2].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperantlingva literaturo.

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj. Entute ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 mil titolojn[3][4]. Malmultas Esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, tial la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin.

La riĉan literaturan tradicion agnoskas ankaŭ la PEN-Klubo, kies Esperanta sekcio estis fondita dum la 60-a kongreso de la Klubo en Septembro 1993. La verkadon en Esperanto stimulas la Akademio Literatura de Esperanto, fondita en 2008. Al gravaj nuntempaj verkistoj skribantaj Esperante apartenas: Trevor Steele (Aŭstralio), Manuel de Seabra (Katalunujo), István Nemere (Hungarujo), Spomenka Štimec (Kroatujo); versistoj Miĥael Giŝpling (Rusujo / Israelo), Mauro Nervi (Italujo), Mao Zifu (Ĉinujo), Abel Montagut (Katalunujo) kaj Eli Urbanová (Ĉeĥujo); eseistoj kaj tradukistoj Probal Dasgupta (Barato), Humphrey Tonkin (Usono) kaj Kurisu Kei (Japanujo). La versistoj William Auld, Marjorie Boulton kaj Baldur Ragnarsson estis kandidatigitaj por la Nobel-Premio pri Literaturo[5].

El konataj Esperantigitaj literaturaj verkoj kaj eldonitaj antaŭ nelonge menciindas ekzemple La oldulo kaj la maro de Hemingway, La Mastro de l' Ringoj de John Ronald Reuel Tolkien, Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez, La lada tambureto de Günter Grass, La Libro de la mirindaĵoj de Marco Polo aŭ granda familia sagao de Cao Xueqin Ruĝdoma sonĝo. Por infanoj ekzistas krom AsteriksTinĉjo ankaŭ Esperantigita Pipi Ŝtrumpolonga kaj la tuta novelaro Muminvalo de la Suoma aŭtorino Tove Jansson; la tekstoj de iuj tradukoj atingeblas ankaŭ enrete.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Muziko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-muziko.
La kvarmembra nederlanda muzikgrupo Kajto koncentriĝas pri frisa popola muziko, maristaj kantoj kaj kanonoj

Muzikaj ĝenroj en Esperanto inkluzivas popularajn kaj popolajn kantojn, rokmuzikon, kabaredon, kantojn por solistoj kaj ĥoro, kaj operon. Popularaj komponistoj kaj artistoj, inter aliaj Elvis Costello kaj Michael Jackson, registris en Esperanto, verkis orkestraĵojn inspiritajn de la lingvo, aŭ uzis ĝin en siaj propagandaj materialoj. Kelkaj kantoj el la albumo Esperanto de Warner Brothers, kiu eldoniĝis – pure Esperante – en Hispanujo en Novembro 1996, atingis altajn rangojn en Hispanaj muzikkonkursoj. Klasikaj orkestraĵoj kaj ĥorverkoj kun Esperanto-teksto inkluzivas La Koro Sutro de Lou Harrison kaj la Simfonion n-ro 1 Esperanto de David Gaines (ambaŭ el Usono). En franca Tuluzo ekzistas muzikeldonejo Vinilkosmo, specialiĝanta al produktado de Esperanta muziko. Tiun eblas trovi ankaŭ enrete, inkluzive kalkajn retejojn dediĉitajn al Esperanta karaokeo[5].

Diversaj muzikpecoj troveblas en la interreto, ekzemple historie ĉe musicexpress.com.br kaj daŭre ĉe Spotify[6], Deezer[7], ĉe la interreta radio last.fm [8] , la publika kantaro [9] kaj la Kantaro-Vikio. Vidu ankaŭ la liston de ĉirkaŭ 300 Esperanto-muzikalbumoj.

Teatro kaj kino[redakti | redakti fonton]

Teatraĵoj de dramverkistoj tiel diversaj kiel Goldoni, Ionesco, Ŝekspiro kaj Ayckbourn estis lastatempe prezentitaj en Esperanto. Multaj dramoj de Ŝekspiro ekzistas en Esperanta traduko; Reĝo Lear estis prezentita en Esperanto en Hanojo (Vjetnamujo) en Decembro 2001 kun loka rolularo[10].

La utiligo de Esperanto en kino estas malpli ofta. En scenoj de La Granda Diktatoro de Chaplin aperis afiŝoj en Esperanto, en Delekto de Idioto kun Clark Gable kaj en la japana filmo Jan Arima no shūgeki iuj dialogoj estis en Esperanto. Tutvesperaj filmoj uzantaj nure Esperanton estas esceptegaj, apartenas al ili ekzemple kulta Inkubo kun ĉefrola William Shatner, tamen ekzistas proksimume dek kvin, kiuj iel la temon de la internacia lingvo tuŝas. Lastatempe aperis ankaŭ kelkaj amatoraj Esperantistaj filmprojektoj kaj asocioj, produktantaj mallongajn filmetojn plene Esperantajn. Ilia longo estas kutime ĉirkaŭ kelkdek minutoj[5][11]. La brazila kinofirmo Imagu Filmoj produktis kelkajn Esperantlingvajn filmojn, longajn, kaj etajn. En 2006 kadre de UK en Italio Imagu lanĉis Gerda Malaperis. En la laŭvica jaro aperis La Patro. Krom ĉi tiuj la firmo produktis aliajn filmojn.

Periodaĵoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-gazeto.

Pli ol cent gazetoj kaj revuoj regule aperas en Esperanto, inkluzive la novaĵrevuon Monato, la literaturan revuon Beletra Almanako, la oficialan organon de TEJO, nome Kontakto, kaj la revuon Esperanto de UEA. Dusemajna aktualaĵ-gazeto Eventoj estas ofertata ankaŭ en senpaga elektronika versio. Abonantoj povas ankaŭ perrete akiri multajn aliajn gravajn gazetojn, inkluzive ret-arkivojn de malnovaj numeroj. Estas periodaĵoj pri medicino kaj scienco, por junularo, religiaj magazinoj, edukaj kaj pedagogiaj revuoj, literaturaj kaj special-temaj eldonaĵoj[5]. La gazeto Heroldo de Esperanto (EdE) estas ekzemplo de preskaŭ centjara eldonaĵo. Ĝi estas aĉetita de la brazila entrepreno Sociala Grupo Lexus, kiu respondecas pri ĝia eldonado ekde la jaro 2017.

Radioelsendo kaj televido[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-radio.
La Esperanta redaktejo de la Pola Radio preparas ĉiutage dudekminutan podkaston

Radiostacioj en Brazilo, Ĉinujo, Kubo, Polujo kaj Vatikano elsendas regule en Esperanto. Plimultiĝas programoj aŭdeblaj ankaŭ interrete, aliaj stacioj (kaj profesiaj kaj amatoraj) agas precipe aŭ nur perrete. Al konataj internacilingvaj podkastoj apartenas ekzemple la Radio Verda, funkcianta ekde 1998. Televidoj en diversaj landoj proponas kursojn de Esperanto, inkluzive la plej aktualan 16-partan adapton de la kurso Mazi en Gondolando de BBC, kiun elsendis la stacio Polujo 1 (TVP1 – Telewizja Polska 1)[5]. La saman kurson elsendis dum pluraj jaroj ankaŭ ne plu ekzistanta televidstacio de Saarbrücken[12]. En la jarintervalo 20052006 aktivis ankaŭ projekto de la internacia enreta Esperanta televidstacio sub la nomo Internacia Televido, funkcianta enkadre de la retejo Ĝangalo[5].

Interreto[redakti | redakti fonton]

Elektronikaj retoj, precipe la interreto, estas la plej rapide disvastiĝantaj komunikiloj inter uzantoj de la internacia lingvo. Ekzistas kelkcentoj da diskutgrupoj pritraktantaj diversajn temojn, de familia uzo de Esperanto ĝis la ĝenerala relativeca teorio. Esperanto estas uzata ankaŭ en diversaj tujmesaĝiloj, kiel Telegram, IRC, Skype, ICQ, JabberPaltalk. Troveblas miloj da internacilingvaj retpaĝoj. Multaj komputilaj programoj, ekzemple literumiloj, gramatik-kontroliloj kaj klavar-aranĝoj, estis kreitaj en kaj iam ankaŭ por Esperanto. Programoj kiel LibreOffice, Fajrovulpo, IrfanView, la grafikaj labormedioj GNOME kaj KDE, kaj la operaciumoj Ubuntu kaj Mandriva estas haveblaj en Esperanto. Popularaj retejoj kiel Guglo, Vikipedio, Vizaĝlibro kaj Ipernity havas ankaŭ Esperanto-versiojn[5].

Gufujo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gufujo.

Esperanto-parolantoj kreas improvizitan sukeraĵejon (ankaŭ en luita spaco kaj ankaŭ en iu hejmo), uzante Esperanto-monon aŭ kupo-similajn erojn same kiel realan monon por pagi por manĝaĵo kaj trinkaĵo. Koncertmuziko, poeziolegado, aŭ literaturlegado estas kutimaj agadoj en tiaj kafejoj. Tiu kutimo ekestis en 1995 por kontrasti al la pli ofta kutimo de post-kongresa festado je drinkejo.

Religio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas religio centrita ĉirkaŭ Esperanto kaj ĝia kreinto en Japanio, sed de longe la plejmulto da Esperanto-parolantoj havas nenion por fari kun ĝi. Tamen, kelkaj religiemaj figuroj, kiel ekzemple budhistmonaĥoj kaj kristanaj pastroj, emas ĝui Esperanton kiam peras la mesaĝon ke ĉiuj estas samaj kaj ĉiuj pensoj gravas sendepende de kie ili venas. Tio signifas, ke relative parolante, homoj venas de ĉiuj malsamaj religioj al Esperanto kaj tamen ne alifrontas.

Aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Iuj homoj uzas dum Esperanto-aranĝoj la tradician veston de sia lando, eĉ se ili neniam uzis ĝin en la propra lando. Svedio, ekzemple, estis kulture kontraŭ portado de la propra tradicia robo ekde la 2a mondmilito, kaj nun opinias patriotismon ia naziisma signo. Tamen svedoj daŭre povas uzi tradician vestaĵon okaze de Esperantistaj aranĝoj.

Ĉiujare okazas Universala Kongreso de Esperanto en malsama lando - kvankam ĝi plejparte okazas en Eŭropo). Ĉiun kongreson partoprenas mezume 1500-3000 personoj, kaj la plej bone organizitaj eventoj estas tiuj el CentraOrienta Eŭropo (ĝenerale Pollando, Hungario ktp.).

Slango, eŭfemismoj kaj fimalbenoj[redakti | redakti fonton]

La plej bone konata slango estas “samideano”, laŭlitere “sam-idea membro; konsenti-membro” sed kun la signifo “kolega Esperanto-parolanto”. Aliaj estas kabei, mojosa kaj “krokodili”, kio signifas paroli nacian lingvon inter Esperantistoj: ekzemple, se infano ŝanĝas al la sveda ĉe Esperanto-koncerto, la patrino eble diros al li “ĉesu krokodili”[13]. La plej konata eŭfemismo estas “necesejo”, laŭlitere “necesa loko”, kio signifas i.a. “banĉambron”. Multe pli da eŭfemismoj ekzistas, kiel ekzemple “kaĉo - cico, avenkaĉo, pulpeca manĝaĵo”, anstataŭ “kako - malĝentilan vorton por masklaj genitaloj”. Fivortoj povas asimili famajn Esperanto-libronomojn aŭ verkistojn - la plej klara ekzemplo estas “Zamenfek!”, kruco inter Zamenhof (la nomo de la kreinto de Esperanto), kaj “fek”.

Kuirado kaj receptoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar Esperanto-parolantoj venas el malsamaj landoj ĉirkaŭ la mondo, kaj familioj, kies infanoj parolas Esperanton denaske, kutime havas gepatrojn de du tre malsamaj landoj, tial ekzistas receptoj asimilantaj elementojn de malsamaj landoj. Tradiciaj manĝaĵoj estas miksataj aŭ manĝataj ankaŭ en tia manierio, kiel indiĝeno ordinare ne farus. Internacie kuiri de Maria Becker-Meisberger, publikigita de FEL (Flandra Esperanta Ligo), Antverpeno 1989, ISBN 90-71205-34-7, estas ekzemplo de Esperantlingva kuirlibro. Alia estas Manĝoj el sanigaj plantoj de Zlata Nanić, publikigita de BIO-XRNO, Zagrebo 2002, ISBN 953-97664-5-1. Kelkaj Esperanto-periodaĵoj, kiel ekzemple Monato, kelkfoje inkludas receptojn.

Zamenhofa Tago[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Zamenhofa Tago.

La 15-an de decembro (naskiĝtago de L. L. Zamenhof) Esperanto-parolantoj ĉirkaŭ la mondo festas Zamenhofan Tagon, ankaŭ nomatan “Tago de la Esperanta libro”[14]. Estas komuna celo akiri aŭ legi Esperantan libron en tiu tago. Zamenhof mem estis forta rekomendanto de la ideo, ke por disvastigi Esperanton ĉirkaŭ la mondo, ĝiaj parolantoj devus krei grandan korpon de literaturo.

La poemo La Espero, verkita de Zamenhof, fariĝis la Esperanta himno, kaj la plejmulto da Esperanto-parolantoj scias ĝin. Ĝi ofte estas kantata ĉe Esperanto-aranĝoj. Ĉu oni ŝatas la kantotekston aŭ ne, la himno estas ĝenerale io, kio ligas la Esperanto-parolantojn ekde la fruaj jaroj de la lingvo, kaj estas jam parto de ĝia kulturo[15]. Revuo Esperanto, kaj aliaj, ordinare raportas pri tio, kiel Esperantistoj festas tiun tagon tra la mondo. Similan raporton oni legas ankaŭ en IPR, oficiala organo de ILEI.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Detlev Blanke. “Ĉu Esperanto havas kulturon? Jes kaj ne!”, en Libera Folio
  2. Detlev Blanke (2006). Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen. Herausgegeben von Sabine Fiedler. Frankfurt/Main u.a.: Peter Lang Europäischer Verlag der Wissenschaften, ISBN 3-631-55024-3, S. 224f.
  3. Disponigi nian kulturon al ĉiuj. Citita 2007-09-06. m_disku.htm (el Retarkivo 2005) (Esperante).
  4. Eventoj, 1–2/majo 98, n-ro 148–149. Citita 2007-09-06. http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-1489.htm (Esperante).
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 Ĝisdate pri Esperanto. Universala Esperanto‑Asocio (2009-12-14). Arkivita el la originalo je 2016-07-05. “La lingvo estis malpermesita, kaj ĝiaj uzantoj persekutataj . . . de Hitler, por kiu ĝi estis lingvo de judoj . . . Zamenhof, kreinto de la lingvo, estis judo”.
  6. Listo da Esperanto-muziko en Spotify
  7. Listo da Esperanto-muziko en Deezer
  8. Aŭskultu muzikpecojn esperante ĉe last.fm (radia interretpaĝo)
  9. Tekstoj kaj akordoj de multaj muzikpecoj (ĉe la retpaĝaro de Gunnar R. Fischer)
  10. Teatro Trupo Tuluzo
  11. Esperanto movie titles. Internet Movie Database. Atingita je 2007-09-01. http://www.imdb.com/List?language=Esperanto&&tv=off&&nav=/Sections/Languages/Esperanto/include-movies&&heading=10;Esperanto%20movie
  12. Peter Hauser (2003). “Tradicia Kultura Semajnfino”. En La Ondo de Esperanto, n-ro 1. http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/99-lode.htm#99-22. Atingita 2010-02-20.
  13. Esperanto Slang
  14. “Tago de la Esperanta libro”“La mondo festis Zamenhof-tagon”, Libera Folio.
  15. Ronald J. Glossop (4 Aŭgusto 2005)THE CULTURE OF ESPERANTO. Alirita 16 Decembro 2014.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.